1Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj ili elmovigxis de SXitim kaj alvenis al Jordan, li kaj cxiuj Izraelidoj, kaj ili tradormis tie la nokton, antaux ol transiri.
1约书亚率领以色列人过约旦河
2Kaj post paso de tri tagoj la oficistoj iris tra la tendaro,
2过了三天,官长走遍营中,
3kaj ordonis al la popolo, dirante:Kiam vi ekvidos la keston de interligo de la Eternulo, via Dio, kaj la pastrojn Levidojn, kiuj portas gxin, tiam ekmovigxu de viaj lokoj kaj iru post ili.
3吩咐人民说:“你们看见耶和华你们的 神的约柜,又看见抬约柜的利未支派的祭司的时候,就要从你们所住的地方出发,跟在约柜后面走。
4Sed inter vi kaj gxi devas esti interspaco de cxirkaux du mil ulnoj da mezuro; ne alproksimigxu al gxi, por ke vi sciu la vojon, laux kiu vi devas iri; cxar vi ne iris laux tiu vojo antauxe.
4只是你们和约柜之间应有一段距离,相隔约一公里,不可走近约柜,好使你们知道你们应走的路,因为这条路你们以前没有走过。”
5Kaj Josuo diris al la popolo:Sanktigu vin, cxar morgaux la Eternulo faros inter vi miraklojn.
5约书亚对人民说:“你们要自洁,因为明天耶和华要在你们中间行奇事。”
6Kaj Josuo diris al la pastroj jene:Prenu la keston de interligo, kaj preteriru antaux la popolo. Kaj ili prenis la keston de interligo, kaj preteriris antaux la popolo.
6约书亚又吩咐祭司说:“你们要抬起约柜,在人民前面过河去。”于是他们抬起约柜,走在人民的前面。
7Kaj la Eternulo diris al Josuo:En cxi tiu tago Mi komencos altigi vin antaux la okuloj de la tuta Izrael, por ke ili sciu, ke kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi.
7耶和华对约书亚说:“今天起,我要使你在以色列众人眼中成为尊大,这样他们就知道我怎样与摩西同在,也必照样与你同在。
8Kaj vi ordonu al la pastroj, kiuj portas la keston de interligo, dirante:Kiam vi venos al la rando de la akvo de Jordan, tiam starigxu en Jordan.
8你要吩咐抬着约柜的祭司说:‘你们到了约旦河水边的时候,要站在约旦河中。’”
9Kaj Josuo diris al la Izraelidoj:Aliru cxi tien, kaj auxskultu la vortojn de la Eternulo, via Dio.
9约书亚对以色列人说:“你们走近这里来,聆听耶和华你们的 神的话。
10Kaj Josuo diris:Per tio vi ekscios, ke la vivanta Dio estas inter vi, kaj ke Li forpelos de antaux vi la Kanaanidojn kaj la HXetidojn kaj la HXividojn kaj la Perizidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Amoridojn kaj la Jebusidojn:
10约书亚说:“看哪,全地之主的约柜必在你们前面过约旦河,你们因此就知道永活的 神是在你们中间,他必把迦南人、赫人、希未人、比利洗人、革迦撒人、亚摩利人和耶布斯人,从你们面前驱逐出去。
11jen la kesto de interligo de la Sinjoro de la tuta tero transiros antaux vi Jordanon.
11
12Kaj nun prenu al vi dek du virojn el la triboj de Izrael, po unu viro el cxiu tribo.
12现在你们要从以色列众支派中选十二个人,每支派一人。
13Kaj kiam la plandoj de la piedoj de la pastroj, kiuj portas la keston de la Eternulo, la Sinjoro de la tuta tero, haltos en la akvo de Jordan, la akvo de Jordan detirigxos, la akvo, kiu fluas de supre; kaj gxi starigxos, kiel unu muro.
13抬全地之主耶和华约柜的祭司的脚掌一踏进约旦河水里,约旦河的水必被截断,那从上游流下来的水必立起成垒。”
14Kaj kiam la popolo elmovigxis el siaj tendoj, por transiri Jordanon, kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo, estis antaux la popolo,
14人民离开帐棚出发,要过约旦河的时候,抬约柜的祭司在人民的前面。
15kaj kiam la portantoj de la kesto venis al Jordan, kaj la piedoj de la pastroj, kiuj portis la keston, trempigxis en la rando de la akvo (kaj Jordan estis plena cxe cxiuj siaj bordoj dum la tuta tempo de rikoltado),
15抬约柜的祭司来到约旦河,他们的脚碰到水边的时候(原来约旦河水在收割的日子,常是涨过两岸的),
16tiam la akvo, kiu fluis de supre, haltis, starigxis kiel unu muro, tre malproksime, cxe la urbo Adam, kiu estas apud Cartan; kaj la akvo, kiu fluis al la maro de la stepo, al la Sala Maro, tute foriris. Kaj la popolo transiris kontraux Jerihxo.
16水就停住了,那从上游流下来的水立起成垒,在很远的地方,就是在撒拉但旁边的亚当城那里停住;那往下流入亚拉巴海,就是盐海的水完全被截断;于是人民就在耶利哥的对面过了河。
17Kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, staris forte sur seka tero meze de Jordan, kaj la tuta Izrael iris trans seka tero, gxis la tuta popolo transiris Jordanon.
17抬耶和华约柜的祭司在约旦河中间的干地上站住,等以色列众人都在干地上走过去,直到全国的人都完全走过了约旦河为止。