Esperanto

聖經新譯本 (Simplified)

Judges

18

1En tiu tempo ne ekzistis regxo cxe Izrael; kaj en tiu tempo la tribo de Dan sercxis por si posedajxon, por eklogxi, cxar gxis tiu tempo ili ne ricevis posedajxon inter la triboj de Izrael.
1但支派寻找可居之地
2Kaj la Danidoj sendis kvin homojn el sia tribo, el siaj reprezentantoj, virojn batalkapablajn el Corea kaj Esxtaol, por rigardi la landon kaj esplori gxin, kaj diris al ili:Iru, esploru la landon. Kaj ili venis sur la monton de Efraim al la domo de Mihxa kaj tranoktis tie.
2于是但人从琐拉和以实陶,差派他们家族中的五个勇士,去窥探查察那地,对他们说:“你们去查察那地吧。”他们来到以法莲山地,进了米迦的家,就在那里住宿。
3Kiam ili estis kun la domanoj de Mihxa, ili rekonis la vocxon de la juna Levido, kaj eniris tien, kaj diris al li:Kiu venigis vin cxi tien? kaj kion vi faras cxi tie? kaj kion vi bezonas cxi tie?
3他们在米迦的家附近,认出那青年利未人的口音来,就过去他那里问他:“谁带你到这里来?你在这里作什么?你在这里有什么?”
4Kaj li diris al ili:Tiel kaj tiel agis kun mi Mihxa, kaj li dungis min, kaj mi farigxis pastro por li.
4他回答他们:“米迦如此这般待我;他雇了我,我就作了他的祭司。”
5Kaj ili diris al li:Demandu, ni petas, Dion, por ke ni eksciu, cxu estos sukcesa nia vojo, kiun ni iras.
5他们对他说:“请你求问 神,使我们知道我们要走的道路是否顺利。”
6Kaj la pastro diris al ili:Iru en paco; laux la Eternulo estas via vojo, kiun vi iras.
6祭司对他们说:“你们平安地去吧,你们要走的道路是蒙耶和华悦纳的。”
7Kaj tiuj kvin viroj ekiris kaj venis en Laisxon, kaj vidis la popolon, ke gxi tie logxas senzorge, laux la maniero de la Cidonanoj, trankvile kaj fide, kaj neniu per io ofendas ilin en la lando aux regas super ili, kaj de la Cidonanoj ili estas malproksime kaj kun neniu ili havas ian aferon.
7于是那五个人离开了,来到拉亿,看见那里的人民安然居住,好像西顿人一样,生活平静安稳;在那地又没有人掌权,使他们受屈辱;他们离西顿人也很远,也没有与别人来往。
8Kaj ili venis al siaj fratoj en Corean kaj Esxtaolon; kaj iliaj fratoj diris al ili:Kion vi raportos?
8他们回到琐拉和以实陶自己的族人那里去;族人问他们:“你们有什么话说?”
9Kaj ili diris:Levigxu, kaj ni iru kontraux ilin; cxar ni vidis, ke la lando estas tre bona; estu trankvilaj, ne prokrastu iri kaj veni kaj ekposedi la landon.
9他们回答:“起来,我们上去攻击他们吧。因为我们已经看过那地,见那地十分美好,你们还静坐不动吗?不可再迟延,要赶快去取得那地。
10Kiam vi venos, vi venos al popolo, kiu ne pensas pri dangxero, kaj la lando estas vasta; Dio transdonas gxin en viajn manojn; tio estas loko, kie mankas nenio, kio estas sur la tero.
10你们到了那里的时候,你们必遇见安然居住的人民;那地的两边宽阔, 神已经把那地交在你们手里;那地百物俱全,一无所缺。”
11Kaj elmovigxis el tie el la tribo de la Danidoj, el Corea kaj Esxtaol, sescent viroj, zonitaj per bataliloj.
11于是但人的家族中有六百人,带着兵器从那里出发,就是从琐拉和以实陶出发。
12Kaj ili iris, kaj starigxis tendare en Kirjat-Jearim, en la regiono de Jehuda. Tial oni gxis nun nomas tiun lokon Tendaro de Dan; gxi estas post Kirjat-Jearim.
12他们上去,在犹大的基列.耶琳安营;因此人把那地方叫作玛哈尼.但(“玛哈尼.但”意即“但的军营”),直到现在;这地方是在基列.耶琳的西边。
13Kaj ili iris de tie sur la monton de Efraim kaj venis al la domo de Mihxa.
13他们从那里经过,往以法莲山地去,来到米迦的家。
14Kaj la kvin viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon Laisx, diris al siaj fratoj:CXu vi scias, ke en cxi tiuj domoj trovigxas efodo kaj domaj dioj kaj figuro kaj idolo? pripensu do, kion vi devas fari.
14但支派取去神像和祭司从前去窥探拉亿地的五个人,对他们的族人说:“这些屋子里有以弗得、神像、雕像和铸像,你们知道吗?现在你们要考虑一下应该怎样行。”
15Kaj ili turnigxis tien kaj eniris en la domon de la juna Levido, en la domon de Mihxa, kaj salutis lin.
15于是他们五人转身,进入米迦的家,来到那青年利未人的屋里,向他问安。
16La sescent viroj el la Danidoj, zonitaj per siaj bataliloj, staris antaux la pordego.
16那六百但人,带着兵器,都站在门口。
17Kaj la kvin viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon, eniris tien kaj prenis la figuron kaj la efodon kaj la domajn diojn kaj la idolon. Dume la pastro staris antaux la pordego, kun la sescent viroj, zonitaj per bataliloj.
17从前去窥探那地的五个人上前,进入里面,把雕像、以弗得、神像和铸像都拿去了;祭司和带着兵器的六百人都站在门口。
18Kiam tiuj eniris en la domon de Mihxa, kaj prenis la figuron, la efodon, la domajn diojn, kaj la idolon, la pastro diris al ili:Kion vi faras?
18当那五个人进了米迦的家,拿走雕像、以弗得、神像和铸像的时候,祭司就问他们:“你们作什么呢?”
19Sed ili diris al li:Silentu, metu vian manon sur vian busxon; kaj iru kun ni kaj estu por ni patro kaj pastro; cxu pli bone estas por vi esti pastro por la domo de unu homo, ol esti pastro por tribo kaj gento en Izrael?
19他们回答他:“不要出声,用手掩着你的嘴,跟我们走吧,好作我们的师父和祭司。你作一家的祭司好呢?还是作以色列中一个支派一个家族的祭司好呢?”
20Kaj tio bone placxis al la pastro, kaj li prenis la efodon kaj la domajn diojn kaj la figuron kaj iris inter la popolon.
20祭司心里高兴,就拿着以弗得、神像和雕像,来到众人中间。
21Kaj ili turnigxis kaj iris, kaj sendis la infanojn kaj la brutojn kaj la pakajxojn antaux sin.
21他们就转身离去,把妇孺和牲畜,以及财物,都放在前面。
22Kiam ili malproksimigxis de la domo de Mihxa, la homoj, kiuj estis en la domoj najbaraj de Mihxa, kun krio kolektigxis kaj kuris post la Danidoj.
22他们离开米迦的家很远的时候,在米迦的家附近各家的人,都被召集出来,去追赶但人。
23Kaj ili kriis al la Danidoj; kaj cxi tiuj turnis siajn vizagxojn, kaj diris al Mihxa:Kio estas al vi, ke vi faras krion?
23他们呼叫但人;但人转过脸来,问米迦:“你召集了这么多人出来作什么?”
24Kaj li diris:Miajn diojn, kiujn mi faris, vi forprenis, kaj ankaux la pastron, kaj vi foriris; kaj kio ankoraux estas al mi? kial do vi demandas, kio estas al mi?
24米迦回答:“你们把我所做的神像和我的祭司都带走了,我还有什么呢?你们怎么还问我:‘你作什么’呢?”
25Kaj la Danidoj diris al li:Ne auxdigu vian vocxon antaux ni, cxar alie atakos vin koleraj homoj kaj vi pereigos vian animon kaj la animon de via domo.
25但人对米迦说:“不要再让我们听见你的声音,恐怕有暴躁的人攻击你们,以致你和你全家尽都丧失性命。”
26Kaj la Danidoj foriris sian vojon. Kaj Mihxa vidis, ke ili estas pli fortaj ol li; kaj li returnigxis kaj revenis en sian domon.
26但人继续走他们的路;米迦见他们比自己强,就转身回自己的家去了。
27Sed tiuj prenis tion, kion faris Mihxa, kaj la pastron, kiu estis cxe li; kaj ili venis en Laisxon, kontraux la popolon trankvilan kaj senzorgan, kaj venkobatis gxin per la glavo; kaj la urbon ili forbruligis per fajro.
27但支派攻取拉亿改名为但但人把米迦所做的神像和他的祭司都带走,他们来到拉亿,去到平静安居的人民那里,就用刀剑击杀了他们,又用火烧了那城。
28Kaj estis neniu savanto, cxar gxi estis malproksime de Cidon kaj ili havis neniajn aferojn kun iu, kaj gxi estis en la valo, kiu trovigxas apud Bet-Rehxob. Ili konstruis la urbon kaj eklogxis en gxi.
28没有人搭救,因为离西顿很远,他们又与别人没有来往。这城位于靠近伯.利合的山谷中。但人重建那城,住在其中。
29Ili donis al la urbo la nomon Dan, laux la nomo de sia patro, kiu naskigxis de Izrael; antauxe la nomo de la urbo estis Laisx.
29按着他们的祖宗,以色列所生的儿子但的名字,给那城起名叫但;其实那城原先的名字叫拉亿。
30Kaj la Danidoj starigis al si la figuron; kaj Jehonatan, filo de Gersxom, filo de Manase, li kaj liaj filoj estis pastroj por la tribo de la Danidoj, gxis la tago, kiam ili estis forkaptitaj el la lando.
30但人就为自己把那雕像立起来;摩西的孙子、革顺的儿子约拿单和他的子孙,都作了但支派的祭司,直到那地遭受掳掠的日子。
31Kaj dum la tuta tempo, kiam la domo de Dio estis en SXilo, ili havis cxe si la idolon de Mihxa, kiun li faris.
31 神的殿在示罗有多少日子,但人为自己设立米迦所做的雕像也有多少日子。