Esperanto

聖經新譯本 (Simplified)

Judges

2

1Kaj venis angxelo de la Eternulo el Gilgal al Bohxim, kaj diris:Mi elkondukis vin el Egiptujo, kaj venigis vin en la landon, pri kiu Mi jxuris al viaj patroj, kaj Mi diris:Mi neniam rompos Mian interligon kun vi;
1耶和华的使者在波金显现
2sed vi ne faru interligon kun la logxantoj de cxi tiu lando, iliajn altarojn detruu. Sed vi ne obeis Mian vocxon; kial vi tion faris?
2你们不可与这地的居民立约,要拆毁他们的祭坛。’你们竟没有听从我的话;你们作的是什么呢?
3Tial Mi diras:Mi ne forpelos ilin de vi, kaj ili estos por vi kaptilo, kaj iliaj dioj estos por vi falilo.
3因此我又说:‘我必不把他们从你们面前赶走,他们要作你们的敌人,他们的神要作你们的网罗。’”
4Kaj kiam la angxelo de la Eternulo parolis tiujn vortojn al cxiuj Izraelidoj, la popolo levis sian vocxon kaj ploris.
4耶和华的使者对以色列众人说这些话的时候,众人就放声大哭。
5Kaj ili donis al tiu loko la nomon Bohxim. Kaj ili tie bucxis oferojn al la Eternulo.
5于是给那地方起名叫波金;他们在那里向耶和华献祭。
6Kaj Josuo forliberigis la popolon, kaj la Izraelidoj iris cxiu al sia hereda parto, por ekposedi la landon.
6约书亚逝世约书亚遣散了众人,以色列人就各归自己承受的地业,要占有那地。
7Kaj la popolo servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta vivo de la plejagxuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj vidis cxiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al Izrael.
7约书亚在世的时候,以及他去世以后,那些见过耶和华为以色列人所行的大事的众长老还在的日子,众人都事奉耶和华。
8Kaj mortis Josuo, filo de Nun, servanto de la Eternulo, en la agxo de cent dek jaroj.
8耶和华的仆人,嫩的儿子约书亚,在一百一十岁的时候就死了。
9Kaj oni enterigis lin inter la limoj de lia posedajxo en Timnat-HXeres, sur la monto de Efraim, norde de la monto Gaasx.
9以色列人把他埋葬在他地业的境内,就是以法莲山地,在迦实山北面的亭拿.希烈。
10Kaj ankaux tiu tuta generacio alkolektigxis al siaj patroj; kaj aperis post ili generacio alia, kiu ne konis la Eternulon, nek la farojn, kiujn Li faris al Izrael.
10那一代的人都归到他们的列祖那里以后,有另一代的人兴起来了;他们不认识耶和华,也不知道耶和华为以色列人所行的事。
11Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj servis al Baaloj.
11以色列人违背 神的恶果以色列人行了耶和华看为恶的事,去事奉众巴力;
12Kaj ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili sekvis aliajn diojn, el la dioj de la popoloj, kiuj estis cxirkaux ili, kaj ili adoris ilin, kaj kolerigis la Eternulon.
12他们离弃了领他们出埃及的耶和华、他们列祖的 神,去跟从别的神,就是他们周围各族的神,敬拜他们,惹耶和华发怒。
13Kaj ili forlasis la Eternulon, kaj servis al Baal kaj al Asxtar.
13他们离弃了耶和华,去事奉巴力和亚斯他录。
14Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de rabistoj, kiuj prirabis ilin, kaj Li vendis ilin en la manojn de iliaj malamikoj cxirkauxe; kaj ili ne povis plu sin teni antaux siaj malamikoj.
14耶和华的怒气向以色列人发作,就把他们交在抢掠的人手中,他们就抢掠他们;他又把他们完全交在他们四围的仇敌手中,以致他们在仇敌面前再不能站立得住。
15Kien ajn ili iris, la mano de la Eternulo estis kontraux ili por malbono, kiel la Eternulo diris kaj kiel la Eternulo jxuris al ili; kaj ili estis tre premataj.
15他们无论去哪里,耶和华的手总是加害他们,好像耶和华说过的,又像耶和华对他们起誓过的;他们就非常困苦。
16Kaj la Eternulo starigis jugxistojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj rabintoj;
16耶和华兴起了士师,士师就拯救他们脱离抢掠他们的人的手。
17tamen ankaux la jugxistojn ili ne obeis, sed ili malcxastis kun aliaj dioj kaj adoris ilin, rapide deklinigxis de la vojo, kiun iris iliaj patroj, obeante la ordonojn de la Eternulo; ili tiel ne agis.
17但他们连士师也不听从,竟与别的神行了奸淫,敬拜他们;他们迅速偏离了他们列祖所行、听从耶和华命令的道路,他们没有照样行。
18Kaj kiam la Eternulo starigis por ili jugxistojn, kaj la Eternulo estis kun la jugxisto, kaj savadis ilin el la manoj de iliaj malamikoj dum la tuta vivo de la jugxisto, cxar la Eternulo kompatis ilin, kiam ili gxemis pro siaj turmentantoj kaj premantoj:
18耶和华为他们兴起士师的时候,耶和华就与那士师同在;那士师在世的日子,耶和华总是拯救他们脱离仇敌的手;因为他们在压迫和苦害他们的人底下发出哀声,耶和华就怜悯他们。
19tiam, apenaux la jugxisto mortis, ili denove farigxis pli malbonaj ol iliaj patroj, sekvante aliajn diojn, servante al ili, kaj adorante ilin. Ili ne deklinigxis de siaj faroj kaj de sia malbona vojo.
19可是士师死了以后,他们就转而行恶,比他们的列祖更厉害,去随从别的神,事奉和敬拜他们,总不放弃他们的恶行和顽梗的行径。
20Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li diris:CXar cxi tiu popolo malobeis Mian interligon, kiun Mi donis al iliaj patroj, kaj ne auxskultis Mian vocxon,
20于是耶和华的怒气向以色列人发作,说:“因为这国的人违背我吩咐他们列祖的约,不听从我的话,
21tial Mi ankaux forpelos de ili neniun el la popoloj, kiujn restigis Josuo, kiam li mortis;
21因此,约书亚死后仍剩下来的列国,我也不再从他们面前赶走,
22por elprovi per ili Izraelon, cxu ili observos la vojon de la Eternulo kaj iros gxin, kiel observis iliaj patroj, aux ne.
22为要借着他们试验以色列人,看他们肯不肯谨守遵行耶和华的道路,像他们的列祖一样谨守。”
23Kaj la Eternulo restigis tiujn popolojn, kaj ne rapidis elpeli ilin, kaj ne transdonis ilin en la manojn de Josuo.
23这样,耶和华留下这些国的民,不迅速把他们赶走,也不把他们交在约书亚手里。