1Kaj la Izraelidoj elmovigxis, kaj haltis tendare en la stepoj de Moab, transe de Jordan, kontraux Jerihxo.
1摩押王巴勒召巴兰
2Balak, filo de Cipor, vidis cxion, kion Izrael faris al la Amoridoj.
2以色列人向亚摩利人所行的一切事,西拨的儿子巴勒都看见了。
3Kaj Moab tre timis tiun popolon, cxar gxi estis multenombra; kaj Moab ektremis antaux la Izraelidoj.
3摩押人十分惧怕这民,因为他们众多;摩押人因以色列人的缘故,十分恐慌。
4Kaj Moab diris al la cxefoj de Midjan:Nun tiu popolo formangxos nian tutan cxirkauxajxon, kiel bovo formangxas la herbon de la kampo. Kaj Balak, filo de Cipor, estis regxo de Moab en tiu tempo.
4摩押人对米甸的长老说:“现在这群人要吞并我们四周的一切,好像牛吞吃田间的草一样。”那时西拨的儿子巴勒,作摩押王;
5Kaj li sendis senditojn al Bileam, filo de Beor, en Petoron, kiu estis cxe la Rivero, en la landon de sia popolo, por voki lin, kaj diri:Jen popolo eliris el Egiptujo, jen gxi kovris la vizagxon de la tero, kaj gxi logxas kontraux mi.
5他就派使者到比珥的儿子巴兰那里去,就是到大河的毗夺,亚扪人的地那里,去叫巴兰来,说:“你看,有一个民族从埃及出来,遮满了全地,如今住在我的对面。
6Nun venu do, malbenu al mi tiun popolon, cxar gxi estas pli forta ol mi; eble tiam mi povos venkobati gxin kaj elpeli gxin el la lando; cxar mi scias, ke kiun vi benas, tiu estas benita, kaj kiun vi malbenas, tiu estas malbenita.
6现在请你来,替我咒诅这民,因为他们比我强盛,或者我能够击败他们,把他们从这地赶出去;因为我知道你给谁祝福,谁就得福;你咒诅谁,谁就受咒诅。”
7Kaj iris la plejagxuloj de Moab kaj la plejagxuloj de Midjan, havante en siaj manoj la donacojn pro la sorcxado, kaj ili venis al Bileam kaj diris al li la vortojn de Balak.
7摩押的长老和米甸的长老,手里带着礼金去了;他们到了巴兰那里,把巴勒的话告诉他。
8Kaj li diris al ili:Tradormu cxi tie la nokton, kaj mi donos al vi respondon, konforme al tio, kion diros al mi la Eternulo. Kaj la cxefoj de Moab restis cxe Bileam.
8巴兰对他们说:“今夜你们留在这里,我必照着耶和华吩咐我的话答复你们。”于是,摩押的领袖就与巴兰同住。
9Kaj Dio venis al Bileam, kaj diris:Kiuj estas tiuj viroj cxe vi?
9 神来到巴兰那里,说:“与你在一起的这些人是谁?”
10Kaj Bileam diris al Dio:Balak, filo de Cipor, regxo de Moab, sendis al mi, dirante:
10巴兰对 神说:“是摩押王西拨的儿子巴勒派到我这里来的人,他们说:
11Jen estas la popolo, kiu eliris el Egiptujo, kaj gxi kovris la vizagxon de la tero; venu do, malbenu gxin al mi, eble tiam mi povos batali kontraux gxi kaj forpeli gxin.
11‘你看,从埃及出来的民族,遮满了全地;现在请你来,替我咒诅他们,或者我能够战胜他们,把他们赶走。’”
12Tiam Dio diris al Bileam:Ne iru kun ili; ne malbenu la popolon, cxar gxi estas benita.
12 神对巴兰说:“你不可与他们同去,也不可咒诅那民,因为他们是蒙福的。”
13Kaj Bileam levigxis matene, kaj diris al la cxefoj de Balak:Iru en vian landon, cxar la Eternulo ne volas permesi al mi iri kun vi.
13巴兰早晨起来,对巴勒的领袖说:“你们回本地去吧,因为耶和华不准我与你们同去。”
14Kaj levigxis la cxefoj de Moab kaj venis al Balak, kaj diris:Bileam ne volas iri kun ni.
14摩押的领袖起来,回到巴勒那里,说:“巴兰不肯与我们同来。”
15Balak sendis plue cxefojn, pli grandajn kaj pli eminentajn ol tiuj.
15于是,巴勒又派比先前更多、更尊贵的领袖去,
16Kaj ili venis al Bileam, kaj diris al li:Tiel diris Balak, filo de Cipor:Ne rifuzu do iri al mi;
16他们来到巴兰那里,对他说:“西拨的儿子巴勒这样说:‘求你不要推辞不到我这里来,
17cxar mi tre honoros vin, kaj cxion, kion vi diros al mi, mi faros; venu do, malbenu al mi tiun popolon.
17因为我必使你大得尊荣;你向我说什么,我都照办;只求你替我咒诅这民。’”
18Sed Bileam respondis kaj diris al la servantoj de Balak:Ecx se Balak donos al mi sian plenan domon da argxento kaj oro, mi ne povas malobei la ordonon de la Eternulo, mia Dio, farante ion malgrandan aux grandan.
18巴兰回答巴勒的臣仆说:“巴勒就算把他满屋的金银给我,但我不论作大事小事,也不能越过耶和华我 神的命令。
19Tamen restu cxi tie ankaux vi dum la nokto, kaj mi sciigxos, kion plue diros al mi la Eternulo.
19现在请你们今夜也住在这里,等我得知耶和华还要向我说什么。”
20Kaj Dio venis al Bileam en la nokto, kaj diris al li:Se tiuj viroj venis, por voki vin, levigxu, iru kun ili, sed faru nur tion, kion Mi diros al vi.
20当夜, 神来到巴兰那里,对他说:“这些人既然来请你,你就起程与他们同去,但是你只要遵行我吩咐你的事。”
21Kaj Bileam levigxis matene kaj selis sian azeninon kaj iris kun la cxefoj de Moab.
21天使与巴兰的驴子巴兰早晨起来,备上驴,与摩押的领袖一同去了。
22Kaj ekflamis la kolero de Dio pro tio, ke li iris; kaj angxelo de la Eternulo starigxis sur la vojo, por malhelpi lin. Li rajdis sur sia azenino, kaj du liaj junuloj estis kun li.
22 神因为巴兰去就发怒;耶和华的使者站在路上敌挡他。那时他骑着驴,有两个仆人同行。
23Kaj la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en la mano, kaj la azenino forturnigxis de la vojo kaj iris sur la kampon; kaj Bileam ekbatis la azeninon, por returni gxin sur la vojon.
23驴看见了耶和华的使者站在路上,手里拿着拔出来的刀,就转离正路,走入田中去;巴兰就打驴,要叫它转回路上。
24Tiam la angxelo de la Eternulo starigxis sur la vojeto inter vinbergxardenoj, kie estis barilo sur unu flanko kaj barilo sur la dua flanko.
24耶和华的使者站在葡萄园间的窄路上,两边都有围墙。
25Kaj la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, kaj alpremis sin al la muro kaj alpremis la piedon de Bileam al la muro; kaj li denove gxin batis.
25驴看见了耶和华的使者,就紧挤在墙上,把巴兰的脚挤伤了,巴兰又打驴。
26Kaj la angxelo de la Eternulo denove forlasis sian lokon, kaj starigxis sur malvasta loko, kie oni ne povas flankeniri dekstren, nek maldekstren.
26耶和华的使者又往前行,站在狭窄之处,左右都没有转身的地方。
27Kiam la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, gxi kusxigxis sub Bileam. Kaj ekflamis la kolero de Bileam, kaj li batis la azeninon per la bastono.
27驴看见了耶和华的使者,就卧在巴兰身下;巴兰大怒,就用自己的杖打驴。
28Tiam la Eternulo malsxlosis la busxon de la azenino, kaj gxi diris al Bileam:Kion mi faris al vi, ke vi batis min jam tri fojojn?
28耶和华开了驴的口,驴就对巴兰说:“我向你作了什么,你竟打我这三次呢?”
29Kaj Bileam diris al la azenino:CXar vi mokis min; se mi havus glavon en mia mano, mi nun mortigus vin.
29巴兰对驴说:“因为你作弄我。但愿我手中有刀,现在就把你杀死。”
30Kaj la azenino diris al Bileam:CXu mi ne estas via azenino, sur kiu vi rajdadis de longatempe gxis la nuna tago? cxu mi kutimis tiel fari al vi? Kaj li diris:Ne.
30驴对巴兰说:“我不是你从起初一直所骑的驴吗?我以前曾向你这样行过吗?”巴兰说:“没有。”
31Tiam la Eternulo malkovris la okulojn de Bileam, kaj li ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano; kaj li klinigxis, kaj jxetigxis vizagxaltere.
31责备巴兰那时,耶和华开了巴兰的眼睛,他就看见耶和华的使者站在路上,手里拿着拔出来的刀,巴兰就低头俯伏在地。
32Kaj la angxelo de la Eternulo diris al li:Kial vi batis vian azeninon jam tri fojojn? jen Mi eliris, por malhelpi, cxar malbona estas via vojo antaux Mi.
32耶和华的使者对他说:“你为什么这三次打你的驴呢?看哪,是我来敌挡你,因为你走的路在我面前邪僻。
33La azenino ekvidis Min, kaj forturnigxis antaux Mi jam tri fojojn; se gxi ne forturnigxus de Mi, tiam Mi vin mortigus kaj gxin Mi lasus vivi.
33驴看见了我,就三次从我面前转开;驴若是没有从我面前转开,我早已把你杀了,而留它活着。”
34Tiam Bileam diris al la angxelo de la Eternulo:Mi pekis, cxar mi ne sciis, ke Vi staras kontraux mi sur la vojo; nun, se tio ne placxas al Vi, mi iros returne.
34巴兰对耶和华的使者说:“我有罪了,我不知道是你站在路上阻挡我;现在你若是不喜欢我去,我就回去。”
35Sed la angxelo de la Eternulo diris al Bileam:Iru kun la viroj; sed nur tion, kion Mi diros al vi, vi diru. Kaj Bileam iris kun la cxefoj de Balak.
35耶和华的使者对巴兰说:“你与这些人同去吧,但是你只要说我吩咐你的话。”于是巴兰与巴勒的领袖一同去了。
36Kiam Balak auxdis, ke Bileam venis, li eliris renkonte al li gxis tiu Moaba urbo, kiu trovigxas cxe la limo apud Arnon, kiu estas cxe la fino de la limo.
36巴勒迎接巴兰巴勒听见巴兰来了,就出去到摩押的京城迎接他;这城是在亚嫩河旁,在边界的尽头。
37Kaj Balak diris al Bileam:Mi sendis ja al vi, por voki vin; kial do vi ne iris al mi? cxu efektive mi ne povas honori vin?
37巴勒对巴兰说:“我不是急切地派人到你那里去请你吗?你为什么不到我这里来呢?难道我不能使你得尊荣吗?”
38Sed Bileam diris al Balak:Jen mi venis al vi; tamen cxu mi povas ion diri al vi? kion Dio enmetos en mian busxon, tion mi diros.
38巴兰对巴勒说:“看哪,我已经来到你这里,现在我怎能说什么呢? 神把什么话放在我口里,我就说什么。”
39Kaj Bileam iris kun Balak, kaj ili venis al Kirjat-HXucot.
39巴兰与巴勒同行,来到基列.胡琐。
40Kaj Balak bucxis bovojn kaj sxafojn, kaj sendis al Bileam, kaj al la cxefoj, kiuj estis kun li.
40巴勒宰了牛羊,送给巴兰和与他在一起的领袖。
41En la sekvanta mateno Balak prenis Bileamon kaj surkondukis lin sur la altajxojn de Baal, kaj li ekvidis de tie la finan parton de la popolo.
41到了早晨,巴勒带着巴兰上了巴力的高冈;巴兰就从那里观看以色列民的边界。