Esperanto

聖經新譯本 (Simplified)

Ruth

2

1Naomi havis parencon de sxia edzo, viron eminentan, el la familio de Elimelehx; lia nomo estis Boaz.
1路得在波阿斯的田里捡拾麦穗
2Kaj la Moabidino Rut diris al Naomi:Mi iros sur la kampon, kaj mi kolektos spikojn post tiu, cxe kiu mi trovos favoron. Kaj sxi respondis:Iru, mia filino.
2摩押女子路得对拿俄米说:“让我到田里去,我在谁的眼前蒙恩,我就跟在谁的背后捡麦穗。”拿俄米说:“女儿啊,你尽管去。”
3Kaj sxi foriris, kaj venis kaj kolektis post la rikoltistoj. Kaj okazis, ke la parcelo de la kampo apartenis al Boaz, kiu estis el la familio de Elimelehx.
3路得就去了,来到田里,在收割的人背后捡麦穗。她恰巧来到以利米勒同族的人波阿斯那块田。
4Kaj jen Boaz venis el Bet-Lehxem, kaj li salutis la rikoltistojn:La Eternulo estu kun vi! Kaj ili respondis al li:La Eternulo vin benu!
4波阿斯刚好从伯利恒来,对收割的人说:“愿耶和华与你们同在。”他们回答:“愿耶和华赐福与你。”
5Kaj Boaz demandis sian serviston, la estron de la rikoltistoj:Kiu estas cxi tiu knabino?
5波阿斯问那监督收割的仆人:“那是谁家的姑娘呢?”
6Kaj la servisto, la estro de la rikoltistoj, respondis kaj diris:SXi estas Moaba knabino, kiu revenis kun Naomi el la lando de Moab;
6监督收割的仆人回答:“她是跟拿俄米从摩押地回来的摩押女子。
7sxi diris:Permesu al mi, ke mi sekvu kaj kolektu apud la garboj, post la rikoltistoj; kaj sxi restis cxi tie de la mateno gxis nun; sxi jxus sidigxis en la dometo por iomete da tempo.
7她说:‘请让我捡一点麦穗吧。让我跟在收割的人背后,在禾捆堆中捡些零碎的穗子。’于是她来了。除了在房子里休息了一会儿之外,从早晨到现在一直都留在这里。”
8Kaj Boaz diris al Rut:CXu vi auxdas, mia filino? ne iru kolekti sur la kampo de iu fremdulo, kaj ankaux ne foriru de cxi tie, sed restu cxi tie kun miaj junulinoj;
8波阿斯厚待路得波阿斯对路得说:“女儿啊,听我说,不要到别人田里去捡麦穗,也不要离开这里,要常常与我的女佣人在一起。
9rimarku la kampon, kie ili rikoltas, kaj sekvu ilin; mi jam ordonis al la servistoj, ke ili ne malhelpu vin; kaj kiam vi soifos, iru al la vazaro, kaj trinku el tio, el kio la servistaro cxerpas.
9你看他们在哪块田里收割,就跟着女佣人去。我不是已经吩咐仆人不可欺负你吗?假如你渴了,就到水缸那里去,喝仆人打来的水。”
10SXi jxetis sin vizagxaltere, kaj diris al li:Kial do mi trovis favoron en viaj okuloj, ke vi atentas min, kvankam mi estas fremdulino?
10路得就俯伏在地叩拜,对他说:“我是个外族人,为什么会在你眼前蒙恩,蒙你关照呢?”
11Kaj Boaz respondis kaj diris al sxi:Jam estas rakontita al mi cxio, kion vi faris al via bopatrino post la morto de via edzo:ke vi forlasis viajn gepatrojn kaj vian naskigxlandon, kaj iris al popolo, kiun vi ne konis hieraux nek antauxhieraux.
11波阿斯回答她说:“自从你丈夫去世以后,你对婆婆所行的,和你怎样离开父母与出生之地,来到素来不认识的人中间,这一切我都知道得很清楚了。
12La Eternulo rekompencu vin pro cxi tiu faro, kaj via rekompenco estu plena de la Eternulo, Dio de Izrael, sub kies flugiloj vi sercxis protekton.
12愿耶和华照你所作的报答你;你来投靠在耶和华以色列 神的翅膀下,愿他充充足足酬报你。”
13Kaj sxi diris:Estus suficxe, ke mi trovu favoron en viaj okuloj, mia sinjoro, cxar vi konsolis min kaj parolis amike al via sklavino, kvankam mi ne valoras esti egala al iu el viaj sklavinoj.
13路得说:“主人啊,但愿我在你眼前蒙恩,虽然我连你的婢女都不是,你还是安慰我,对我这么好。”
14Kaj en la horo de la mangxado Boaz diris al sxi:Alproksimigxu kaj mangxu kune, vi ankaux povas trempi vian panon en la vinagro. Kaj sxi sidigxis cxe la flanko de la rikoltistoj; kaj ili metis antaux sxin rostitajn grajnojn, kaj sxi mangxis kaj satigxis, kaj ankaux havis restajxon.
14到了吃饭的时候,波阿斯对路得说:“你过来,吃一点饼吧,拿饼块蘸在醋里。”路得就在收割的人旁边坐下来。波阿斯把一些烘好的麦穗递给她,她吃饱了,还有剩下的。
15Kiam sxi levigxis, por kolekti, Boaz ordonis al siaj servistoj, dirante:Ecx inter la garboj lasu sxin kolekti, kaj ne hontigu sxin;
15她再起来去捡麦穗的时候,波阿斯吩咐仆人说:“就算她在禾捆堆中捡麦穗,也不可以辱骂她。
16kaj vi ankaux sxajnigu al sxi, ke vi postlasis la malgrandajn garbetojn, kaj vi permesu al sxi, ke sxi kolektu ilin, kaj ne riprocxu sxin.
16甚至要故意为她从禾捆中抽些出来,留给她去捡,千万不可责备她。”
17Kaj sxi kolektadis sur la kampo gxis la vespero, kaj sxi drasxis tion, kion sxi kolektis, kaj tio estis cxirkaux efo da hordeo.
17路得把一切经过告诉拿俄米路得就这样在田里捡麦穗,直到傍晚。她把捡来的麦穗打了,约有二十二公升大麦,
18Kaj sxi levis tion, kaj iris en la urbon; kaj sxia bopatrino vidis tion, kion sxi kolektis; sxi ankaux elprenis, kaj donis al sxi la restajxon, kiun sxi posedis de post sia satigxo.
18然后带回城里去。路得把捡来的麦子拿给婆婆看,把吃剩的给了婆婆。
19SXia bopatrino diris al sxi:Kie vi kolektis hodiaux? kaj kie vi amasigis? estu benata tiu, kiu vin tiel favore akceptis! SXi rakontis al sia bopatrino, kie sxi laboris, kaj sxi diris:La nomo de la viro, cxe kiu mi laboris hodiaux, estas Boaz.
19婆婆问她:“你今天在哪里捡麦穗?在哪里工作呢?愿那关照你的人蒙福。”路得就告诉婆婆她在谁那里工作,说:“我今天在一个名叫波阿斯的人那里工作。”
20Tiam Naomi diris al sia bofilino:Li estu benata de la Eternulo, kiu ne fortiris Sian favoron for de la vivantoj kaj de la mortintoj. Kaj Naomi plue diris al sxi:La viro estas nia parenco, unu el niaj savantoj.
20拿俄米对媳妇说:“愿不断施慈爱给活人和死人的耶和华赐福给他。”拿俄米又对她说:“这个人是我们的亲人,有买赎权的一位近亲。”
21Kaj Rut, la Moabidino, diris:Li ankaux diris al mi:Restu kune kun miaj servistoj, gxis ili finos la tutan rikolton, kiu apartenas al mi.
21摩押女子路得说:“他还告诉我:‘紧跟着我的仆人捡麦穗,直到全部收割完毕。’”
22Naomi respondis al sia bofilino Rut:Estos bone por vi, mia filino, ke vi cxiam iru kun liaj junulinoj, cxar eble oni hontigus vin, se vi irus aliloken.
22拿俄米对媳妇路得说:“我女儿啊,这样才好,要与他的女佣人一起去,免得在别人的田里遭受敌视。”
23Kaj sxi kunigxis kun la junulinoj de Boaz, por kolekti, gxis la fino de la rikolto de hordeo kaj de la rikolto de tritiko; kaj poste sxi logxis kune kun sia bopatrino.
23她就紧跟着波阿斯的女佣人捡麦穗,直到大麦和小麦都收割好了。路得一直与婆婆住在一起。