1Kaj mi returnigxis, kaj mi vidis cxiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno:kaj jen estas larmoj de prematoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto; kaj perforteco de la mano de iliaj premantoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto.
1ثم رجعت ورأيت كل المظالم التي تجرى تحت الشمس فهوذا دموع المظلومين ولا معزّ لهم ومن يد ظالميهم قهر. اما هم فلا معزّ لهم.
2Kaj mi trovis, ke la mortintoj, kiuj jam antaux longe mortis, estas pli felicxaj ol la vivantoj, kiuj vivas gxis nun;
2فغبطت انا الاموات الذين قد ماتوا منذ زمان اكثر من الاحياء الذين هم عائشون بعد
3kaj pli felicxa ol ili ambaux estas tiu, kiu gxis nun ne ekzistis, kiu ne vidis la malbonajn farojn, kiuj estas farataj sub la suno.
3وخير من كليهما الذي لم يولد بعد الذي لم ير العمل الرديء الذي عمل تحت الشمس
4Mi vidis ankaux, ke cxia laboro kaj cxia lerteco en la faroj estas nur konkurado de unu kontraux alia; kaj ankaux cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.
4ورأيت كل التعب وكل فلاح عمل انه حسد الانسان من قريبه. وهذا ايضا باطل وقبض الريح.
5Malsagxulo kunmetas siajn manojn, kaj formangxas sian korpon.
5الكسلان ياكل لحمه وهو طاو يديه.
6Pli bona estas plenmano da trankvilanimeco, ol ambauxmano da penado kaj ventajxo.
6حفنة راحة خير من حفنتي تعب وقبض الريح
7Kaj denove mi turnigxis, kaj vidis vantajxon sub la suno:
7ثم عدت ورأيت باطلا تحت الشمس.
8jen estas solulo, kaj neniun alian li havas; nek filon nek fraton li havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado, kaj lia okulo ne povas satigxi de ricxeco; por kiu do mi laboras kaj senigas mian animon de gxuado? CXi tio ankaux estas vantajxo kaj malbona afero.
8يوجد واحد ولا ثاني له وليس له ابن ولا اخ ولا نهاية لكل تعبه ولا تشبع عينه من الغنى. فلمن اتعب انا واحرم نفسي الخير. هذا ايضا باطل وامر رديء هو.
9Pli bone estas al du ol al unu, cxar ili havas bonan rekompencon por sia laborado.
9اثنان خير من واحد لان لهما اجرة لتعبهما صالحة.
10CXar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al solulo, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus.
10لانه ان وقع احدهما يقيمه رفيقه. وويل لمن هو وحده ان وقع اذ ليس ثان ليقيمه.
11Ankaux se du kusxigxas, estas al ili varme; sed unu-kiel li varmigxos?
11ايضا ان اضطجع اثنان يكون لهما دفء. اما الوحد فكيف يدفأ.
12Kaj se iu montros sin pli forta kontraux unu, tiam ambaux kontrauxstaros lin; ecx fadeno triopigita ne baldaux dissxirigxos.
12وان غلب احد على الواحد يقف مقابله الاثنان والخيط المثلوث لا ينقطع سريعا
13Pli bona estas knabo malricxa sed sagxa, ol regxo maljuna sed malsagxa, kiu jam ne povas akiri scion.
13ولد فقير وحكيم خير من ملك شيخ جاهل الذي لا يعرف ان يحذر بعد.
14Iu el malliberejo eliris, kaj farigxis regxo; alia por regxeco naskigxis, kaj tamen estas malricxa.
14لانه من السجن خرج الى الملك والمولود ملكا قد يفتقر.
15Mi vidis, ke cxiu vivanto iras sub la suno kun la junulo:gxi estas la alia, kiu okupos lian lokon.
15رأيت كل الاحياء السائرين تحت الشمس مع الولد الثاني الذي يقوم عوضا عنه.
16Senfina estas la popolo, antaux kiu li estis, kaj tamen la posteuloj ne gxojos pri li; ankaux cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.
16لا نهاية لكل الشعب لكل الذين كان امامهم. ايضا المتأخرون لا يفرحون به. فهذا ايضا باطل وقبض الريح