1Eliros markoto el la trunko de Jisxaj, kaj brancxo elkreskos el gxiaj radikoj.
1ويخرج قضيب من جذع يسى وينبت غصن من اصوله
2Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de sagxo kaj prudento, sprito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaux la Eternulo.
2ويحل عليه روح الرب روح الحكمة والفهم روح المشورة والقوة روح المعرفة ومخافة الرب.
3Kaj agrabla estos al li la timo antaux la Eternulo; kaj ne laux la rigardo de siaj okuloj li jugxados, ne laux la auxdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn;
3ولذته تكون في مخافة الرب فلا يقضي بحسب نظر عينه ولا يحكم بحسب سمع اذنيه.
4sed li jugxados malricxulojn laux vero, kaj laux justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando; kaj li frapos la teron per la vergo de sia busxo, kaj per la spiro de siaj lipoj li mortigos malpiulon.
4بل يقضي بالعدل للمساكين ويحكم بالانصاف لبائسي الارض ويضرب الارض بقضيب فمه ويميت المنافق بنفخة شفتيه.
5Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj.
5ويكون البر منطقة متنيه والامانة منطقة حقويه
6Kaj logxos lupo kun sxafido, kaj leopardo kusxos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos.
6فيسكن الذئب مع الخروف ويربض النمر مع الجدي والعجل والشبل والمسمن معا وصبي صغير يسوقها.
7Kaj bovino pasxtigxos kun urso, kaj iliaj idoj kusxos kune; kaj leono simile al bovo mangxos pajlon.
7والبقرة والدبة ترعيان. تربض اولادهما معا والاسد كالبقر ياكل تبنا.
8Kaj sucxinfano ludos super la truo de aspido, kaj demamigita infano metos sian manon sur la neston de vipuro.
8ويلعب الرضيع على سرب الصل ويمد الفطيم يده على حجر الافعوان.
9Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, cxar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.
9لا يسوؤون ولا يفسدون في كل جبل قدسي لان الارض تمتلئ من معرفة الرب كما تغطي المياه البحر.
10En tiu tempo al la radiko de Jisxaj, kiu staros kiel standardo por la popoloj, celados la nacioj; kaj lia ripozejo estos honoro.
10ويكون في ذلك اليوم ان اصل يسى القائم راية للشعوب اياه تطلب الامم ويكون محله مجدا
11En tiu tempo la Sinjoro denove etendos Sian manon, por akiri la restajxon de Sia popolo, kiu restis de Asirio kaj de Egiptujo kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj de SXinar kaj de HXamat kaj de la insuloj de la maro.
11ويكون في ذلك اليوم ان السيد يعيد يده ثانية ليقتني بقية شعبه التي بقيت من اشور ومن مصر ومن فتروس ومن كوش ومن عيلام ومن شنعار ومن حماة ومن جزائر البحر.
12Kaj Li levos standardon inter la nacioj kaj kolektos la dispelitojn de Izrael, kaj la disjxetitojn de Jehuda Li kolektos de la kvar finoj de la tero.
12ويرفع راية للامم ويجمع منفيي اسرائيل ويضم مشتتي يهوذا من اربعة اطراف الارض.
13Kaj malaperos la envio kontraux Efraimon, kaj la premantoj de Jehuda ekstermigxos; Efraim ne envios Jehudan, kaj Jehuda ne premos Efraimon.
13فيزول حسد افرايم وينقرض المضايقون من يهوذا. افرايم لا يحسد يهوذا ويهوذا لا يضايق افرايم.
14Sed ili flugos kune al la Filisxtoj okcidenten, prirabos la filojn de la oriento, sur Edomon kaj Moabon ili metos sian manon; kaj la Amonidoj ilin obeos.
14وينقضان على اكتاف الفلسطينيين غربا وينهبون بني المشرق معا. يكون على ادوم وموآب امتداد يدهما وبنو عمون في طاعتهما.
15Kaj la Eternulo sekigos la golfon de Egiptujo, kaj svingos Sian manon kun forta vento super la Rivero, kaj dividos gxin en sep riveretojn, kiujn oni povos transiri en sxuoj.
15ويبيد الرب لسان بحر مصر ويهز يده على النهر بقوة ريحه ويضربه الى سبع سواق ويجيز فيها بالاحذية.
16Kaj estos vojo por la restajxo de Lia popolo, kiu restos de Asirio, kiel estis al Izrael en la tempo, kiam li eliris el la lando Egipta.
16وتكون سكة لبقية شعبه التي بقيت من اشور كما كان لاسرائيل يوم صعوده من ارض مصر