1Tiele diris la Eternulo:Iru en la domon de la regxo de Judujo, kaj diru tie jenon:
1هكذا قال الرب. انزل الى بيت ملك يهوذا وتكلم هناك بهذه الكلمة
2diru:Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho regxo de Judujo, kiu sidas sur la trono de David, vi, kaj viaj servantoj, kaj via popolo, kiu iras tra cxi tiuj pordegoj.
2وقل. اسمع كلمة الرب يا ملك يهوذا الجالس على كرسي داود انت وعبيدك وشعبك الداخلين في هذه الابواب.
3Tiele diras la Eternulo:Faru jugxon kaj juston, kaj savu prematon el la mano de premanto; ne ofendu kaj ne premu fremdulon, orfon, aux vidvinon, kaj sangon senkulpan ne versxu sur cxi tiu loko.
3هكذا قال الرب اجروا حقا وعدلا وانقذوا المغصوب من يد الظالم والغريب واليتيم والارملة لا تضطهدوا ولا تظلموا ولا تسفكوا دما زكيا في هذا الموضع.
4CXar se vi plenumos cxi tiun diron, tiam tra la pordegoj de cxi tiu domo irados regxoj, sidantaj sur la trono de David, veturantaj sur cxaroj kaj sur cxevaloj, li mem kaj liaj servantoj kaj lia popolo.
4لانكم ان فعلتم هذا الامر يدخل في ابواب هذا البيت ملوك جالسون لداود على كرسيه راكبين في مركبات وعلى خيل. هو وعبيده وشعبه.
5Sed se vi ne obeos tiujn vortojn, tiam-Mi jxuras per Mi, diras la Eternulo-cxi tiu domo farigxos ruino.
5وان لم تسمعوا لهذه الكلمات فقد اقسمت بنفسي يقول الرب ان هذا البيت يكون خرابا.
6CXar tiele diras la Eternulo koncerne la domon de la regxo de Judujo:Vi estas al Mi Gilead, supro de Lebanon; kaj tamen Mi faros vin dezerto, urboj ne logxataj.
6لانه هكذا قال الرب عن بيت ملك يهوذا. جلعاد انت لي. راس من لبنان. اني اجعلك برية مدنا غير مسكونة.
7Mi starigos kontraux vi ekstermantojn, cxiun kun liaj bataliloj, kaj ili dehakos viajn plej bonajn cedrojn kaj jxetos en fajron.
7واقدّس عليك مهلكين كل واحد وآلاته فيقطعون خيار ارزك ويلقونه في النار.
8Kaj multe da nacioj preterpasos cxi tiun urbon, kaj ili diros unu al la alia:Pro kio la Eternulo agis tiele kun cxi tiu granda urbo?
8ويعبر امم كثيرة في هذه المدينة ويقولون الواحد لصاحبه لماذا فعل الرب مثل هذا لهذه المدينة العظيمة.
9Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, ilia Dio, kaj adorklinigxis al aliaj dioj kaj servis al ili.
9فيقولون من اجل انهم تركوا عهد الرب الههم وسجدوا لآلهة اخرى وعبدوها
10Ne ploru pri mortinto kaj ne funebru pri li; sed ploru forte pri tiu, kiu foriras, cxar li ne plu revenos kaj ne revidos la landon de sia naskigxo.
10لا تبكوا ميتا ولا تندبوه. ابكوا ابكوا من يمضي لانه لا يرجع بعد فيرى ارض ميلاده.
11CXar tiele diras la Eternulo pri SXalum, filo de Josxija, regxo de Judujo, kiu regxis post sia patro Josxija kaj foriris de cxi tiu loko:Li ne plu revenos cxi tien;
11لانه هكذا قال الرب عن شلوم بن يوشيا ملك يهوذا المالك عوضا عن يوشيا ابيه الذي خرج من هذا الموضع لا يرجع اليه بعد.
12sed sur la loko, kien oni translogxigis lin en kaptitecon, tie li mortos, kaj cxi tiun landon li ne plu vidos.
12بل في الموضع الذي سبوه اليه يموت وهذه الارض لا يراها بعد
13Ve al tiu, kiu konstruas sian domon per malbonagoj kaj siajn cxambrojn en maljusteco; kiu devigas sian proksimulon labori vane kaj ne donas al li lian prolaboran pagon;
13ويل لمن يبني بيته بغير عدل وعلاليه بغير حق الذي يستخدم صاحبه مجانا ولا يعطيه اجرته.
14kiu diras:Mi konstruos al mi grandan domon kaj vastajn cxambrojn; kaj trahakas al si fenestrojn kaj kadras ilin per cedro kaj kolorigas per cinabro.
14القائل أبني لنفسي بيتا وسيعا وعلالي فسيحة ويشق لنفسه كوى ويسقف بارز ويدهن بمغرة.
15CXu vi regxos per tio, ke vi cxirkauxis vin per cedrajxo? via patro ja ankaux mangxis kaj trinkis, sed li agis lauxjugxe kaj juste, kaj tiam estis al li bone.
15هل تملك لانك انت تحاذي الارز. أما اكل ابوك وشرب واجرى حقا وعدلا. حينئذ كان له خير.
16Li jugxadis la aferojn de premito kaj malricxulo, kaj tiam estis bone. CXu ne tio signifas koni Min? diras la Eternulo.
16قضى قضاء الفقير والمسكين حينئذ كان خير. أليس ذلك معرفتي يقول الرب.
17Sed viaj okuloj kaj via koro celas nur malhonestan profiton, versxadon de senkulpa sango, faradon de rabado kaj de premado.
17لان عينيك وقلبك ليست الا على خطفك وعلى الدم الزكي لتسفكه وعلى الاغتصاب والظلم لتعملهما.
18Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo:Oni ne lamentos pri li:Ho ve, mia frato! ho ve, fratino! oni ne lamentos pri li:Ho ve, sinjoro! ho ve, glorulo!
18لذلك هكذا قال الرب عن يهوياقيم بن يوشيا ملك يهوذا. لا يندبونه قائلين آه يا اخي او آه يا اخت. لا يندبونه قائلين آه يا سيد او آه يا جلاله.
19Per enterigo de azeno li estos enterigita:oni trenos lin kaj jxetos malproksimen de la pordegoj de Jerusalem.
19يدفن دفن حمار مسحوبا ومطروحا بعيدا عن ابواب اورشليم
20Supreniru sur Lebanonon kaj kriu, kaj en Basxan lauxtigu vian vocxon, kaj kriu de Abarim; cxar disbatitaj estas cxiuj viaj amantoj.
20اصعدي على لبنان واصرخي وفي باشان اطلقي صوتك واصرخي من عباريم لانه قد سحق كل محبيك.
21Mi parolis al vi, kiam vi estis ankoraux en bona stato, sed vi diris:Mi ne volas auxskulti. Tia estis via konduto detempe de via juneco, ke vi ne auxskultis Mian vocxon.
21تكلمت اليك في راحتك. قلت لا اسمع. هذا طريقك منذ صباك انك لا تسمعين لصوتي.
22CXiujn viajn pasxtistojn forblovos la vento, kaj viaj amantoj iros en kaptitecon; tiam vin kovros honto kaj malhonoro pro cxiuj viaj malbonagoj.
22كل رعاتك ترعاهم الريح ومحبوك يذهبون الى السبي فحينئذ تخزين وتخجلين لاجل كل شرك.
23Vi sidas sur Lebanon, vi faris al vi neston inter cedroj; kiel mizera vi estos, kiam atakos vin doloroj, kiel doloroj de naskantino!
23ايتها الساكنة في لبنان المعششة في الارز كم يشفق عليك عند أتيان المخاض عليك الوجع كوالدة.
24Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, se Konja, filo de Jehojakim, regxo de Judujo, ecx estus sigelringo sur Mia dekstra mano, ecx de tie Mi vin desxirus.
24حيّ انا يقول الرب ولو كان كنياهو بن يهوياقيم ملك يهوذا خاتما على يدي اليمنى فاني من هناك انزعك.
25Kaj Mi transdonos vin en la manon de tiuj, kiuj celas vian morton, kaj en la manon de tiuj, kiujn vi timegas, en la manon de Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj en la manon de la HXaldeoj.
25واسلمك ليد طالبي نفسك وليد الذين تخاف منهم وليد نبوخذراصر ملك بابل وليد الكلدانيين.
26Kaj Mi jxetos vin, kaj vian patrinon, kiu naskis vin, en alian landon, kie vi ne naskigxis; kaj tie vi mortos.
26واطرحك وامك التي ولدتك الى ارض اخرى لم تولدا فيها وهناك تموتان.
27Sed en la landon, kien ili tre dezirus reveni, tien ili ne revenos.
27اما الارض التي يشتاقان الى الرجوع اليها فلا يرجعان اليها.
28CXu cxi tiu homo, Konja, estas objekto malestimata, forpusxita? cxu li estas vazo neamata? kial ili estas forjxetitaj, li kaj lia idaro, jxetitaj en landon, kiun ili ne konis?
28هل هذا الرجل كنياهو وعاء خزف مهان مكسور او اناء ليست فيه مسرة. لماذا طرح هو ونسله وألقوا الى ارض لم يعرفوها.
29Ho tero, tero, tero! auxskultu la vorton de la Eternulo!
29يا ارض يا ارض يا ارض اسمعي كلمة الرب.
30Tiele diras la Eternulo:Enskribu cxi tiun homon kiel seninfanan, kiel homon, kiu ne havos sukceson en sia vivo; cxar neniu el lia idaro sukcesos sidi sur la trono de David aux regos iam en Judujo.
30هكذا قال الرب. اكتبوا هذا الرجل عقيما رجلا لا ينجح في ايامه لانه لا ينجح من نسله احد جالسا على كرسي داود وحاكما بعد في يهوذا