1Kaj la regxo Salomono estis regxo super la tuta Izrael.
1Kuningas Saalomon oli kogu Iisraeli kuningas.
2Kaj jen estas la estroj, kiuj estis cxe li:Azarja, filo de Cadok, pastro;
2Ja need olid tema kõrgemad ametimehed: Asarja, Saadoki poeg, oli ülempreester;
3Elihxoref kaj Ahxija, filoj de SXisxa, skribistoj; Jehosxafat, filo de Ahxilud, kronikisto;
3Elihoref ja Ahija, Siisa pojad, olid kirjutajad; Joosafat, Ahiluudi poeg, oli nõunik;
4kaj Benaja, filo de Jehojada, super la militistaro; kaj Cadok kaj Ebjatar, pastroj;
4Benaja, Joojada poeg, oli väeülem; Saadok ja Ebjatar olid preestrid;
5kaj Azarja, filo de Natan, super la administrantoj; kaj Zabud, filo de Natan, pastro, amiko de la regxo;
5Asarja, Naatani poeg, oli asevalitsejate ülem; Saabud, Naatani poeg, preester, oli kuninga sõber;
6kaj Ahxisxar super la palaco; kaj Adoniram, filo de Abda, super la impostoj.
6Ahisar oli kojaülem; Adoniram, Abda poeg, oli orjatöö ülevaataja.
7Kaj Salomono havis dek du administrantojn super la tuta Izrael, kaj ili liveradis provizajxojn al la regxo kaj al lia domo; unu monaton en jaro cxiu el ili devis liveri provizajxojn.
7Ja Saalomonil oli üle kogu Iisraeli kaksteist asevalitsejat, kes muretsesid toidust kuningale ja tema kojale; igaühel oli aastas üks kuu toidust muretseda.
8Kaj jen estas iliaj nomoj:Ben-HXur, sur la monto de Efraim;
8Need olid nende nimed: Huuri poeg Efraimi mäestikus;
9Ben-Deker, en Makac kaj SXaalbim kaj Bet-SXemesx kaj Elon-Bet-HXanan;
9Dekeri poeg Maakatsis, Saalbimis, Beet-Semesis ja Eelon-Beet-Haananis;
10Ben-HXesed, en Arubot; al li apartenis Sohxo kaj la tuta regiono HXefer;
10Hesedi poeg Arubbotis, temal oli Sooko ja kogu Heeferimaa;
11Ben-Abinadab, super la tuta regiono Dor; Tafat, filino de Salomono, estis lia edzino;
11Abinadabi poeg kogu Doori mäeseljandikul, Taafat, Saalomoni tütar, oli tal naiseks;
12Baana, filo de Ahxilud, en Taanahx kaj Megido kaj super la tuta Bet- SXean, kiu estas apud Cartan, malsupre de Jizreel, de Bet-SXean gxis Abel- Mehxola, gxis trans Jokmeam;
12Baana, Ahiluudi poeg, Taanakis, Megiddos ja kogu Beet-Seanis, mis on Saaretani kõrval allpool Jisreeli, Beet-Seanist kuni Aabel-Meholani teisel pool Jokmeami;
13Ben-Geber, en Ramot en Gilead; al li apartenis la Vilagxoj de Jair, filo de Manase, kiuj estis en Gilead; al li apartenis la distrikto Argob, kiu estis en Basxan, sesdek grandaj urboj kun muregoj kaj kupraj rigliloj;
13Geberi poeg Gileadi Raamotis, temal olid Manasse poja Jairi telklaagrid, mis olid Gileadis, temal oli Argobi piirkond, mis on Baasanis, kuuskümmend suurt linna müüride ja vaskriividega;
14Ahxinadab, filo de Ido, en Mahxanaim;
14Ahinadab, Iddo poeg, Mahanaimis;
15Ahximaac, en la regiono de Naftali; ankaux li prenis Basmaton, filinon de Salomono, kiel edzinon;
15Ahimaats Naftalis, temagi võttis naiseks Saalomoni tütre - Baasemati;
16Baana, filo de HXusxaj, en la regiono de Asxer kaj en Alot;
16Baana, Huusai poeg, Aaseris ja Bealotis;
17Jehosxafat, filo de Paruahx, en la regiono de Isahxar;
17Joosafat, Paaruahi poeg, Issaskaris;
18SXimei, filo de Ela, en la regiono de Benjamen;
18Simei, Eela poeg, Benjaminis;
19Geber, filo de Uri, en la regiono Gilead, en la lando de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kaj de Og, regxo de Basxan. Unu administranto estis en tiu tuta lando.
19Geber, Uuri poeg, Gileadimaal, emorlaste kuninga Siihoni ja Baasani kuninga Oogi maal, kui ainus asevalitseja maal.
20Jehuda kaj Izrael estis grandnombraj kiel la sablo cxe la maro; ili mangxis kaj trinkis kaj estis gajaj.
20Juudas ja Iisraelis oli palju rahvast, rohkuse poolest nagu liiva mere ääres. Nad sõid ja jõid ning olid rõõmsad.
21Salomono regis super cxiuj regnoj, de la Rivero gxis la lando Filisxta kaj gxis la limo de Egiptujo; ili alportadis donacojn kaj servadis al Salomono dum lia tuta vivo.
22La mangxprovizoj de Salomono por cxiu tago estis:tridek kor�oj da delikata faruno kaj sesdek kor�oj da simpla faruno,
23dek grasigitaj bovoj kaj dudek bovoj de pasxtejo kaj cent sxafoj, krom cervoj kaj gazeloj kaj kapreoloj kaj grasigitaj birdoj.
24CXar li regis super la tuta transo de la Rivero, de Tifsahx gxis Gaza, super cxiuj regxoj de trans la Rivero; kaj li havis pacon kun cxiuj cxirkauxaj landoj.
25Kaj Jehuda kaj Izrael sidis en sendangxereco, cxiu sub siaj vinberbrancxoj kaj sub sia figarbo, de Dan gxis Beer-SXeba, dum la tuta vivo de Salomono.
26Kaj Salomono havis kvardek mil stalojn por cxarcxevaloj kaj dek du mil rajdistojn.
27Kaj tiuj administrantoj liveradis mangxprovizojn por la regxo Salomono, kaj por cxiuj, kiuj venadis al la tablo de la regxo Salomono, cxiu en sia monato, nenion mankigante.
28Kaj la hordeon kaj pajlon por la cxevaloj kaj la kurcxevaloj ili liveradis al la loko, kie li estis, cxiu laux sia instrukcio.
29Kaj Dio donis al Salomono sagxon kaj tre multe da prudento kaj tre multe da spirito, kiel la sablo cxe la maro.
30Kaj la sagxeco de Salomono estis pli granda, ol la sagxeco de cxiuj orientanoj kaj ol la tuta sagxeco de Egiptujo.
31Kaj li estis pli sagxa, ol cxiuj homoj, pli ol Etan la Ezrahxido, kaj Heman kaj Kalkol kaj Darda, filoj de Mahxol; kaj li estis fama inter cxiuj popoloj cxirkauxe.
32Kaj li eldiris tri mil sentencojn; kaj la nombro de liaj kantoj estis mil kaj kvin.
33Kaj li parolis pri la arboj, de la cedro, kiu estas sur Lebanon, gxis la hisopo, kiu elkreskas el la muro; kaj li parolis pri la brutoj kaj la birdoj kaj la rampajxoj kaj la fisxoj.
34Kaj oni venadis el cxiuj popoloj, por auxskulti la sagxecon de Salomono, de cxiuj regxoj de la tero, kiuj auxdis pri lia sagxeco.