1Kaj Moseo supreniris de la stepo de Moab sur la monton Nebo, sur la supron de Pisga, kiu estas kontraux Jerihxo. Kaj la Eternulo montris al li la tutan landon Gilead, gxis Dan,
1Ja Mooses läks Moabi lagendikelt üles Nebo mäele, Pisgaa tippu, mis on Jeeriko kohal, ja Issand näitas temale kogu maad: Gileadi kuni Daanini,
2kaj la tutan teron de Naftali kaj la teron de Efraim kaj Manase kaj la tutan teron de Jehuda gxis la ekstrema maro,
2kogu Naftali, Efraimi ja Manasse maad, kogu Juuda maad kuni lääne mereni,
3kaj la teron sudan kaj la distrikton de la valo de Jerihxo, la urbo de Palmoj, gxis Coar.
3Lõunamaad ja Jordani piirkonda, Jeeriko orgu, Palmidelinna - kuni Soarini.
4Kaj la Eternulo diris al li:Jen estas la lando, pri kiu Mi jxuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante:Al via idaro Mi gxin donos. Mi vidigis gxin al vi per viaj okuloj, sed tien vi ne eniros.
4Ja Issand ütles temale: 'See on see maa, mille ma vandega tõotasin Aabrahamile, Iisakile ja Jaakobile, öeldes: Sinu soole ma annan selle. Ma olen lasknud sind vaadata oma silmaga, aga sinna sa ei lähe!'
5Kaj mortis tie Moseo, la servanto de la Eternulo, en la lando Moaba, laux la diro de la Eternulo.
5Ja Issanda sulane Mooses suri seal Moabimaal Issanda sõna kohaselt.
6Kaj li estas enterigita en la valo en la lando Moaba, kontraux Bet-Peor; kaj neniu scias lian tombon gxis hodiaux.
6Ja ta mattis tema orgu Moabimaal, Beet-Peori kohale, aga tänapäevani ei tea ükski tema hauda.
7Kaj Moseo havis la agxon de cent dudek jaroj, kiam li mortis; ne malakrigxis lia okulo, kaj ne malaperis lia fresxeco.
7Ja Mooses oli surres sada kakskümmend aastat vana; ta silm ei olnud tuhmunud ega ramm raugenud.
8Kaj la Izraelidoj priploris Moseon sur la stepoj de Moab dum tridek tagoj. Kaj pasis la tagoj de plorado kaj funebrado pri Moseo.
8Ja Iisraeli lapsed nutsid Moosest Moabi lagendikel kolmkümmend päeva, siis alles lakkasid nutupäevad - lein Moosese pärast.
9Kaj Josuo, filo de Nun, estis plena de spirito de sagxeco, cxar Moseo metis siajn manojn sur lin; kaj la Izraelidoj auxskultis lin, kaj agis, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
9Ja Joosua, Nuuni poeg, oli täis tarkuse vaimu, sest Mooses oli pannud oma käed ta peale; ja Iisraeli lapsed kuulasid teda ning tegid, nagu Issand oli Moosesele käsu andnud.
10Ne aperis plu en Izrael profeto tia, kiel Moseo, kiun la Eternulo konis, vizagxon kontraux vizagxo;
10Aga Iisraelis ei tõusnud enam niisugust prohvetit nagu Mooses, keda Issand tundis palgest palgesse,
11koncerne cxiujn signojn kaj miraklojn, kiujn la Eternulo sendis lin fari en la lando Egipta super Faraono kaj super cxiuj liaj servantoj kaj super lia tuta lando,
11kõigi tunnustähtede ja imetegude poolest, millega Issand teda läkitas, et ta teeks neid Egiptusemaal vaaraole ja kõigile ta sulastele ja kogu ta maale,
12kaj koncerne la tutan potencon, kaj cxiujn mirindajn kaj grandajn farojn, kiujn Moseo faris antaux la okuloj de la tuta Izrael.
12kõige selle vägeva käe poolest ja kõige selle suure hirmu poolest, mille Mooses tekitas kogu Iisraeli silma ees.