1Kaj laboros Becalel kaj Oholiab kaj cxiuj kompetentuloj, en kiujn la Eternulo enmetis sagxon kaj prudenton, por ke ili sciu fari cxiun laboron por la servado en la sanktejo, laux cxio, kion ordonis la Eternulo.
1Betsaleel ja Oholiab ning kõik oskusega mehed, kellele Issand on andnud tarkuse ja mõistuse, et nad teaksid, kuidas teha kõiki töid pühamu ehitamisel, tehku kõik, nagu Issand on käskinud!'
2Kaj Moseo alvokis Becalelon kaj Oholiabon, kaj cxiun kompetentulon, al kiu la Eternulo enmetis sagxon en la koron, cxiun, kiun tiris lia koro entrepreni la laboron kaj fari gxin.
2Siis Mooses kutsus seda tegema Betsaleeli ja Oholiabi ning kõik osavad mehed, kellele Issand oli andnud tarkust südamesse, igaühe, keda ta süda sundis tööle minema.
3Kaj ili prenis de Moseo cxiujn oferdonojn, kiujn alportis la Izraelidoj por la bezonoj de la servado en la sanktejo, por ellabori ilin. Kaj tiuj alportadis al li ankoraux plue oferdonojn cxiumatene.
3Ja nemad võtsid Mooseselt vastu kogu tõstelõivu, mida Iisraeli lapsed olid toonud pühamu ehitustööks, mis neil tuli teha. Aga temale toodi igal hommikul veel vabatahtlikke ande.
4Kaj venis cxiuj sagxuloj, kiuj estis farantaj la tutan laboron por la sanktejo, cxiu venis de sia laboro, kiun li faris.
4Siis tulid kõik need osavad, kes tegid kõiki pühamu töid, igaüks oma töö juurest, mida ta parajasti oli tegemas,
5Kaj ili diris al Moseo jene:La popolo alportas pli multe, ol bezonas la laboroj, kiujn la Eternulo ordonis fari.
5ja rääkisid Moosesega, öeldes: 'Rahvas toob rohkem, kui on tarvis selle töö tegemiseks, mida Issand on käskinud teha.'
6Tiam Moseo ordonis, kaj oni elkriis en la tendaro jene:Neniu viro kaj neniu virino faru plue laborajxon, por oferdoni al la sanktejo. Kaj la popolo cxesis alporti.
6Siis Mooses käskis leeris kuulutada ja öelda: 'Ükski mees ja naine ärgu töötagu enam pühamu tõstelõivu jaoks!' Siis rahvas enam ei toonud,
7Kaj la alportitajxo estis suficxa por la tuta farota laboro, kaj ecx superflua.
7sest tagavara oli küllaldane kogu tööks, mida tuli teha, ja jäi ülegi.
8Kaj cxiuj kompetentuloj inter tiuj, kiuj estis farantaj la laboron por la tabernaklo, faris dek tapisxojn el tordita bisino kaj el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo; kerubojn artiste laboritajn ili faris sur ili.
8Siis tegid kõik oskusega mehed töötegijate hulgast elamu kümnest vaibast, mis olid korrutatud linasest lõimest ning sinisest, purpurpunasest ja helepunasest lõngast kunstipäraselt sissekootud keerubitega.
9La longo de cxiu tapisxo estis dudek ok ulnoj, kaj la largxo de cxiu tapisxo estis kvar ulnoj; unu mezuro estis por cxiuj tapisxoj.
9Iga vaiba pikkus oli kakskümmend kaheksa küünart ja iga vaiba laius neli küünart; kõigil vaipadel olid samad mõõdud.
10Kaj li kunigis kvin tapisxojn unu kun la alia, kaj la kvin ceterajn ankaux unu kun la alia.
10Viis vaipa seoti üksteisega kokku, samuti seoti ka viis teist vaipa üksteisega kokku.
11Kaj li faris masxojn el blua teksajxo sur la rando de unu tapisxo, sur la rando de la kunigxo; tiel same li faris sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la dua rando de kunigxo.
11Siis tehti sinised aasad esimese vaiba servale, äärmisele esimeses reastuses; samasugused tehti ka teise reastuse äärmise vaiba servale.
12Kvindek masxojn li faris sur unu tapisxo, kaj kvindek masxojn li faris sur la rando de tiu tapisxo, sur kiu estis la dua flanko de la kunigxo; la masxoj estis reciproke arangxitaj unu kontraux alia.
12Viiskümmend aasa tehti esimesele vaibale ja viiskümmend aasa tehti vaiba servale, mis oli teises reastuses; aasad olid üksteisega kohakuti.
13Kaj li faris kvindek orajn hoketojn, kaj li kunigis la tapisxojn unu kun la alia per la hoketoj; kaj la tabernaklo farigxis unu tutajxo.
13Siis tehti viiskümmend kuldhaaki ja vaibad ühendati üksteise külge; nõnda sai täielik elamu.
14Kaj li faris tapisxojn el kapra lano kiel kovron super la tabernaklo; dek unu tiajn tapisxojn li faris.
14Siis tehti kitsekarvadest vaibad telgiks elamu kohale; neid vaipu tehti üksteist.
15La longo de cxiu tapisxo estis tridek ulnoj, kaj kvar ulnoj estis la largxo de cxiu tapisxo; unu mezuro estis por la dek unu tapisxoj.
15Iga vaiba pikkus oli kolmkümmend küünart ja iga vaiba laius neli küünart; üheteistkümnel vaibal olid samad mõõdud.
16Kaj li kunigis kvin tapisxojn aparte kaj la ceterajn ses tapisxojn aparte.
16Siis seoti kokku viis vaipa eraldi ja kuus vaipa eraldi.
17Kaj li faris kvindek masxojn sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la rando de la kunigxo, kaj kvindek masxojn li faris sur la rando de la dua kunigxa tapisxo.
17Vaiba servale, äärmisele reastuses, tehti viiskümmend aasa, samuti tehti vaiba servale teises reastuses viiskümmend aasa.
18Kaj li faris kvindek kuprajn hoketojn, por kunigi la tendon, por ke gxi estu unu tutajxo.
18Siis tehti viiskümmend vaskhaaki telgi ühendamiseks üheks tervikuks.
19Kaj li faris kovron por la tendo el rugxaj virsxafaj feloj kaj ankoraux kovron el antilopaj feloj supre.
19Ja telgile tehti kate punastest jääranahkadest ning selle peale veel kate merilehmanahkadest.
20Kaj li faris la tabulojn por la tabernaklo, starantajn, el akacia ligno.
20Elamule tehti püstipandavad lauad akaatsiapuust.
21Dek ulnoj estis la longo de cxiu tabulo, kaj unu ulno kaj duono la largxo de cxiu tabulo.
21Iga laua pikkus oli kümme küünart ja iga laua laius oli poolteist küünart.
22CXiu tabulo havis du pivotojn, algxustigitajn unu al la alia; tiel li faris cxe cxiuj tabuloj de la tabernaklo.
22Igal laual oli kaks tappi, mis olid üksteisega ühendatud; nõnda tehti kõik elamu lauad.
23Kaj li faris la tabulojn por la tabernaklo; dudek tabulojn sur la flanko suda.
23Ja elamule tehti laudu: kakskümmend lauda lõunapoolse külje jaoks lõuna suunas.
24Kaj kvardek argxentajn bazojn li faris sub la dudek tabuloj, du bazojn sub cxiu tabulo, por gxiaj du pivotoj.
24Kahekümnele lauale tehti alla nelikümmend hõbejalga: kaks jalga iga laua alla mõlema tapi jaoks.
25Kaj sur la dua flanko de la tabernaklo, sur la flanko norda, li faris dudek tabulojn,
25Elamu teise külje jaoks põhja suunas tehti kakskümmend lauda
26kaj kvardek argxentajn bazojn por ili, du bazojn sub cxiu tabulo.
26ja nende nelikümmend hõbejalga: kaks jalga iga laua all.
27Kaj sur la malantauxa flanko de la tabernaklo, okcidente, li faris ses tabulojn.
27Aga elamu läänepoolse tagakülje jaoks tehti kuus lauda.
28Kaj du tabulojn li faris en la anguloj de la tabernaklo sur la malantauxa flanko.
28Ja kaks lauda tehti elamu tagakülje nurkade jaoks.
29Kaj ili estis kunigitaj malsupre kaj kunigitaj supre per unu ringo; tiel li faris kun ambaux en la du anguloj.
29Need moodustasid kaksiklauad, mis olid ühendatud alt üles kuni esimese rõngani; nõnda tehti nende mõlemaga mõlema nurga jaoks.
30Kaj estis ok tabuloj, kaj cxe ili dek ses argxentaj bazoj, po du bazoj sub cxiu tabulo.
30Neid oli siis kaheksa lauda ja nende hõbejalgu oli kuusteist jalga: kaks jalga iga laua all.
31Kaj li faris riglilojn el akacia ligno:kvin por la tabuloj de unu flanko de la tabernaklo,
31Siis tehti akaatsiapuust põiklatid: viis latti elamu ühe külje laudade jaoks,
32kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la dua flanko de la tabernaklo, kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la malantauxa flanko de la tabernaklo, okcidente.
32viis latti elamu teise külje laudade jaoks ja viis latti elamu laudade jaoks läänepoolses tagaküljes.
33Kaj li faris mezan riglilon, kiu sxovigxis meze de la tabuloj de unu fino gxis la alia.
33Keskmine põiklatt tehti kulgema keset laudu servast servani.
34Kaj la tabulojn li tegis per oro, kaj iliajn ringojn, ingojn por la rigliloj, li faris el oro, kaj la riglilojn li tegis per oro.
34Lauad karrati kullaga ja neile tehti kuldrõngad lattide asemeiks; ka latid karrati kullaga.
35Kaj li faris la kurtenon el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino; per artista laboro li faris sur gxi kerubojn.
35Siis tehti eesriie sinisest, purpurpunasest ja helepunasest lõngast ning korrutatud linasest lõimest; see tehti kunstipäraselt sissekootud keerubitega.
36Kaj li faris por gxi kvar kolonojn el akacia ligno, kaj li tegis ilin per oro, kaj iliaj hoketoj estis el oro; kaj li fandis por ili kvar argxentajn bazojn.
36Sellele tehti neli akaatsiapuust sammast ja need karrati kullaga; nende haagid olid kullast ja neile valati neli hõbejalga.
37Kaj li faris kovrotukon por la pordo de la tabernaklo, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino, kun brodajxoj;
37Siis tehti telgi uksele kate sinisest, purpurpunasest ja helepunasest lõngast ning korrutatud linasest lõimest kunstipäraselt kootuna,
38kaj kvin kolonojn por gxi kun iliaj hoketoj; kaj li tegis iliajn kapojn kaj ligajxojn per oro; kaj por ili kvin kuprajn bazojn.
38ja selle viis sammast ning nende haagid. Nende nupud ja põrgad karrati kullaga; nende viis jalga tehti vasest.