Esperanto

German: Schlachter (1951)

Exodus

37

1Kaj Becalel faris la keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estis gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto.
1Und Bezaleel machte die Lade von Akazienholz, dreieinhalb Ellen lang und anderthalb Ellen breit und anderthalb Ellen hoch,
2Kaj li tegis gxin per pura oro interne kaj ekstere, kaj li faris al gxi oran kronon cxirkauxe.
2und überzog sie mit reinem Gold inwendig und auswendig, und machte ihr einen goldenen Kranz ringsum.
3Kaj li fandis por gxi kvar orajn ringojn sur gxiaj kvar anguloj:du ringojn sur unu gxia flanko kaj du ringojn sur gxia alia flanko.
3Und goß vier goldene Ringe an ihre vier Ecken, auf jeder Seite zwei.
4Kaj li faris stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per oro.
4Und machte Stangen von Akazienholz und überzog sie mit Gold
5Kaj li metis la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston.
5und tat sie in die Ringe an den Seiten der Lade, daß man sie tragen konnte.
6Kaj li faris fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estis gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo.
6Und machte den Sühndeckel von reinem Golde, dreieinhalb Ellen lang und anderthalb Ellen breit.
7Kaj li faris du kerubojn el oro; per forgxa laboro li faris ilin, sur la du randoj de la fermoplato:
7Und machte zwei Cherubim von getriebenem Gold an die beiden Enden des Sühndeckels,
8unu kerubon cxe unu flanko kaj la duan kerubon cxe la dua flanko; elstarantaj el la fermoplato li faris la kerubojn, sur gxiaj du flankoj.
8einen Cherub an diesem Ende und den andern an jenem Ende; zwei Cherubim machte er an beiden Enden des Sühndeckels.
9Kaj la keruboj estis etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizagxoj estis unu kontraux la alia; al la fermoplato estis turnitaj la vizagxoj de la keruboj.
9Und die Cherubim breiteten ihre Flügel aus von oben her und deckten damit den Sühndeckel, und ihre Angesichter waren einander zugekehrt und sahen auf den Sühndeckel.
10Kaj li faris la tablon el akacia ligno; du ulnoj estis gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto.
10Und er machte den Tisch von Akazienholz zwei Ellen lang, eine Elle breit und anderthalb Ellen hoch,
11Kaj li tegis gxin per pura oro, kaj li faris al gxi oran kronon cxirkauxe.
11und überzog ihn mit reinem Gold und machte ihm einen goldenen Kranz ringsum,
12Kaj li faris cxirkaux gxi manlargxan listelon, kaj li faris oran kronon cxirkaux la listelo.
12und machte ihm eine Leiste ringsum, eine Handbreit hoch, und machte einen goldenen Kranz um die Leiste her,
13Kaj li fandis por gxi kvar orajn ringojn, kaj li alfortikigis la ringojn sur la kvar anguloj, cxe gxiaj kvar piedoj.
13und goß dazu vier goldene Ringe und tat sie an die vier Ecken, an seine vier Füße,
14Apud la listelo estis la ringoj, kiel ingoj por la stangoj, por porti la tablon.
14dicht unter die Leiste, daß man die Stangen darein tun und so den Tisch tragen konnte.
15Kaj li faris la stangojn el akacia ligno, kaj li tegis ilin per oro, por porti la tablon.
15Und machte die Stangen von Akazienholz und überzog sie mit Gold, um den Tisch damit zu tragen.
16Kaj ankaux la vazojn por la tablo, gxiajn pladojn kaj gxiajn kulerojn, kaj gxiajn krucxojn kaj la kalikojn, per kiuj oni versxas, li faris el pura oro.
16Und machte auch von reinem Golde die Geräte auf dem Tisch, seine Schüsseln, seine Schalen, seine Becher und seine Kannen, um mit ihnen Trankopfer zu spenden.
17Kaj li faris la kandelabron el pura oro, per forgxa laboro li faris la kandelabron; gxia trunko kaj gxiaj brancxoj, gxiaj kalikoj, gxiaj kapetoj, kaj gxiaj floroj elstaris el gxi.
17Und er machte den Leuchter von reinem getriebenem Gold, daran war der Schaft mit Armen, Kelchen, Knoten und Blumen.
18Kaj ses brancxoj elstaris el gxiaj flankoj:tri brancxoj de la kandelabro el unu flanko, kaj tri brancxoj de la kandelabro el la dua flanko;
18Sechs Arme gingen von seinen Seiten aus, von jeder Seite drei Arme.
19tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro estis sur unu brancxo, kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro sur la dua brancxo; tiel estis sur la ses brancxoj, kiuj elstaris el la kandelabro.
19An jedem Arm waren drei Kelche wie Mandelblüten, dazu ihre Knoten und Blumen; auf diese Weise gingen die sechs Arme aus dem Leuchter hervor.
20Kaj sur la kandelabro estis kvar migdalformaj kalikoj kun siaj kapetoj kaj floroj.
20An dem Schaft aber waren vier Kelche wie Mandelblüten mit Knoten und Blumen,
21Kaj kapeto estis sub unu paro da brancxoj, kaj kapeto sub la dua paro da brancxoj, kaj kapeto sub la tria paro da brancxoj; tiel estis cxe la ses brancxoj, kiuj elstaris el gxi.
21unter je zwei Armen ein Knoten, bei allen sechs Armen, die aus dem Leuchter gingen.
22La kapetoj kaj brancxoj elstaris el gxi; cxio estis unu forgxita tutajxo el pura oro.
22Ihre Knoten und Arme gingen aus ihm hervor, und es war alles getriebenes reines Gold.
23Kaj li faris gxiajn sep lucernojn kaj gxiajn prenilojn kaj cindrujojn el pura oro.
23Er machte auch sieben Lampen mit ihren Lichtscheren und Pfannen von reinem Gold.
24El kikaro da pura oro li faris gxin kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn.
24Aus einem Zentner reinen Goldes machte er ihn und alle seine Geräte.
25Kaj li faris la altaron por la incensado el akacia ligno; unu ulno estis gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo; kvarangula gxi estis; du ulnoj estis gxia alto; el gxi elstaris gxiaj kornoj.
25Er machte auch den Räucheraltar von Akazienholz, eine Elle lang und eine Elle breit, viereckig, und zwei Ellen hoch mit seinen Hörnern, die aus ihm hervorgingen,
26Kaj li tegis gxin per pura oro, gxian supran platon kaj gxiajn muretojn cxirkauxe kaj gxiajn kornojn; kaj li faris al gxi oran kronon cxirkauxe.
26und überzog ihn mit reinem Golde, seine Platte und seine Wände ringsum und seine Hörner und machte ihm einen Kranz ringsum von reinem Gold;
27Kaj du orajn ringojn li faris al gxi sub gxia krono, sur gxiaj du flankoj, kiel ingojn por stangoj, per kiuj oni portu gxin.
27und zwei goldene Ringe unter dem Kranz zu beiden Seiten, daß man Stangen darein tue, um ihn zu tragen.
28Kaj li faris la stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per oro.
28Aber die Stangen machte er von Akazienholz und überzog sie mit Gold.
29Kaj li faris la oleon por la sanktoleado kaj la puran bonodoran incenson laux la arto de sxmirajxisto.
29und er machte das heilige Salböl und Räucherwerk von reiner Spezerei, nach der Kunst des Salbenbereiters.