1Jen estas tiuj, kiuj venis al David en Ciklagon, kiam li estis ankoraux kasxita antaux Saul, filo de Kisx; ili ankaux estis inter la herooj, helpantoj en la milito;
1ואלה הבאים אל דויד לציקלג עוד עצור מפני שאול בן קיש והמה בגבורים עזרי המלחמה׃
2armitaj per pafarko, povosciantaj jxeti sxtonojn kaj pafarkajn sagojn per la dekstra mano kaj per la maldekstra, el la fratoj de Saul, Benjamenidoj:
2נשקי קשת מימינים ומשמאלים באבנים ובחצים בקשת מאחי שאול מבנימן׃
3la cxefo Ahxiezer, kaj Joasx, filoj de SXemaa, la Gibeaano, Jeziel kaj Pelet, filoj de Azmavet, Berahxa, kaj Jehu, la Anatotano,
3הראש אחיעזר ויואש בני השמעה הגבעתי ויזואל ופלט בני עזמות וברכה ויהוא הענתתי׃
4Jisxmaja, la Gibeonano, heroo el tridek kaj super tridek, Jeremia, Jahxaziel, Johxanan, kaj Jozabad, la Gederaano,
4וישמעיה הגבעוני גבור בשלשים ועל השלשים וירמיה ויחזיאל ויוחנן ויוזבד הגדרתי׃
5Eluzaj, Jerimot, Bealja, SXemarja, kaj SXefatja, la HXarufano,
5אלעוזי וירימות ובעליה ושמריהו ושפטיהו החריפי׃
6Elkana, Jisxija, Azarel, Joezer, kaj Jasxobeam, la Korahxidoj,
6אלקנה וישיהו ועזראל ויועזר וישבעם הקרחים׃
7Joela kaj Zebadja, filoj de Jerohxam, el Gedor.
7ויועאלה וזבדיה בני ירחם מן הגדור׃
8El la Gadidoj apartigxis al David en la fortikigitan lokon en la dezerto kuragxaj militistoj, kapablaj batalistoj, armitaj per sxildo kaj lanco; iliaj vizagxoj estis kiel vizagxo de leono, kaj rapidkuraj ili estis, kiel gazeloj sur la montoj:
8ומן הגדי נבדלו אל דויד למצד מדברה גברי החיל אנשי צבא למלחמה ערכי צנה ורמח ופני אריה פניהם וכצבאים על ההרים למהר׃
9Ezer estis la cxefo, Obadja la dua, Eliab la tria,
9עזר הראש עבדיה השני אליאב השלשי׃
10Misxmana la kvara, Jeremia la kvina,
10משמנה הרביעי ירמיה החמשי׃
11Ataj la sesa, Eliel la sepa,
11עתי הששי אליאל השבעי׃
12Johxanan la oka, Elzabad la nauxa,
12יוחנן השמיני אלזבד התשיעי׃
13Jeremia la deka, Mahxbanaj la dek-unua.
13ירמיהו העשירי מכבני עשתי עשר׃
14CXi tiuj el la Gadidoj estis cxefoj en la militistaro:la plej malgranda estis super cent, kaj la plej granda super mil.
14אלה מבני גד ראשי הצבא אחד למאה הקטן והגדול לאלף׃
15Ili estis tiuj, kiuj transiris Jordanon en la unua monato, kiam gxi inundis siajn ambaux bordojn, kaj ili dispelis cxiujn logxantojn de la valoj orienten kaj okcidenten.
15אלה הם אשר עברו את הירדן בחדש הראשון והוא ממלא על כל גדיתיו ויבריחו את כל העמקים למזרח ולמערב׃
16Ankaux el la idoj de Benjamen kaj de Jehuda oni venis en la fortikigitan lokon al David.
16ויבאו מן בני בנימן ויהודה עד למצד לדויד׃
17Kaj David eliris renkonte al ili, kaj ekparolis kaj diris al ili:Se vi venis al mi kun paco, por helpi al mi, mia koro estos kun vi; sed se por ruze transdoni min al miaj malamikoj, kvankam miaj manoj estas senkulpaj, tiam vidu tion Dio de niaj patroj, kaj Li jugxu.
17ויצא דויד לפניהם ויען ויאמר להם אם לשלום באתם אלי לעזרני יהיה לי עליכם לבב ליחד ואם לרמותני לצרי בלא חמס בכפי ירא אלהי אבותינו ויוכח׃
18Kaj spirito venis sur Amasajon, la estron de la herooj, kaj li diris:Al vi, ho David, kaj kun vi, ho filo de Jisxaj, estu paco; paco al vi, kaj paco al viaj helpantoj, cxar al vi helpas via Dio. Kaj David ilin akceptis kaj faris ilin cxefoj de la militistoj.
18ורוח לבשה את עמשי ראש השלושים לך דויד ועמך בן ישי שלום שלום לך ושלום לעזרך כי עזרך אלהיך ויקבלם דויד ויתנם בראשי הגדוד׃
19Ankaux el la Manaseidoj oni aligxis al David, kiam li iris kun la Filisxtoj milite kontraux Saulon, sed ne helpis al ili; cxar post konsiligxo la estroj de la Filisxtoj forsendis lin, dirante:Kun niaj kapoj li aligxos al sia sinjoro Saul.
19וממנשה נפלו על דויד בבאו עם פלשתים על שאול למלחמה ולא עזרם כי בעצה שלחהו סרני פלשתים לאמר בראשינו יפול אל אדניו שאול׃
20Kiam li venis en Ciklagon, aligxis al li el la Manaseidoj:Adnahx, Jozabad, Jediael, Mihxael, Jozabad, Elihu, kaj Ciltaj, milestroj de la Manaseidoj.
20בלכתו אל ציקלג נפלו עליו ממנשה עדנח ויוזבד וידיעאל ומיכאל ויוזבד ואליהוא וצלתי ראשי האלפים אשר למנשה׃
21Kaj ili helpis al David kontraux la militistoj, cxar ili cxiuj estis herooj, kaj ili estis estroj en militistaro.
21והמה עזרו עם דויד על הגדוד כי גבורי חיל כלם ויהיו שרים בצבא׃
22CXiutage oni venis pli al David, por helpi al li, gxis kolektigxis granda armeo, kiel armeo de Dio.
22כי לעת יום ביום יבאו על דויד לעזרו עד למחנה גדול כמחנה אלהים׃
23Jen estas la nombro de la cxefaj armitaj militistoj, kiuj venis al David en HXebronon, por transdoni al li la regnon de Saul, konforme al la vorto de la Eternulo:
23ואלה מספרי ראשי החלוץ לצבא באו על דויד חברונה להסב מלכות שאול אליו כפי יהוה׃
24da Jehudaidoj, portantaj sxildon kaj lancon, estis ses mil okcent armitaj por la militistaro;
24בני יהודה נשאי צנה ורמח ששת אלפים ושמונה מאות חלוצי צבא׃
25el la Simeonidoj, batalkapablaj por la militistaro, estis sep mil cent;
25מן בני שמעון גבורי חיל לצבא שבעת אלפים ומאה׃
26el la Levidoj estis kvar mil sescent;
26מן בני הלוי ארבעת אלפים ושש מאות׃
27kaj Jehojada, estro de Aaronidoj, kaj kun li tri mil sepcent;
27ויהוידע הנגיד לאהרן ועמו שלשת אלפים ושבע מאות׃
28kaj Cadok, kuragxa junulo, kaj lia patrodomo, dudek du estroj;
28וצדוק נער גבור חיל ובית אביו שרים עשרים ושנים׃
29el la Benjamenidoj, samtribanoj de Saul, tri mil; gxis tiam la plimulto el ili fidele servis al la domo de Saul;
29ומן בני בנימן אחי שאול שלשת אלפים ועד הנה מרביתם שמרים משמרת בית שאול׃
30el la Efraimidoj dudek mil okcent kuragxaj militistoj, viroj famaj en siaj patrodomoj;
30ומן בני אפרים עשרים אלף ושמונה מאות גבורי חיל אנשי שמות לבית אבותם׃
31el la duontribo de Manase dek ok mil, kiuj estis vokitaj lauxnome, por iri regxigi Davidon;
31ומחצי מטה מנשה שמונה עשר אלף אשר נקבו בשמות לבוא להמליך את דויד׃
32el la Isahxaridoj, kiuj komprenis la cirkonstancojn, kaj sciis, kion Izrael devas fari, estis ducent cxefoj, kaj cxiuj iliaj fratoj agis laux iliaj vortoj;
32ומבני יששכר יודעי בינה לעתים לדעת מה יעשה ישראל ראשיהם מאתים וכל אחיהם על פיהם׃
33el la Zebulunidoj, militkapablaj, kaj irantaj en militon kun cxiaj bataliloj, estis kvindek mil, por envicigxi en konkordo;
33מזבלון יוצאי צבא ערכי מלחמה בכל כלי מלחמה חמשים אלף ולעדר בלא לב ולב׃
34el la Naftaliidoj estis mil estroj, kaj kun ili tridek sep mil kun sxildoj kaj lancoj;
34ומנפתלי שרים אלף ועמהם בצנה וחנית שלשים ושבעה אלף׃
35el la Danidoj, armitaj por milito, estis dudek ok mil sescent;
35ומן הדני ערכי מלחמה עשרים ושמונה אלף ושש מאות׃
36el la Asxeridoj, militkapablaj kaj pretaj por milito, kvardek mil;
36ומאשר יוצאי צבא לערך מלחמה ארבעים אלף׃
37de trans Jordan, el la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, kun cxiaj militaj bataliloj, cent dudek mil.
37ומעבר לירדן מן הראובני והגדי וחצי שבט מנשה בכל כלי צבא מלחמה מאה ועשרים אלף׃
38CXiuj tiuj militistoj, prezentantaj arangxitajn vicojn, venis plenkore en HXebronon, por fari Davidon regxo super la tuta Izrael; ankaux cxiuj ceteraj Izraelidoj estis unuanimaj, por regxigi Davidon.
38כל אלה אנשי מלחמה עדרי מערכה בלבב שלם באו חברונה להמליך את דויד על כל ישראל וגם כל שרית ישראל לב אחד להמליך את דויד׃
39Kaj ili restis tie kun David dum tri tagoj, mangxis kaj trinkis; cxar iliaj fratoj pretigis por ili;
39ויהיו שם עם דויד ימים שלושה אכלים ושותים כי הכינו להם אחיהם׃
40ankaux tiuj, kiuj estis proksime de ili, gxis Isahxar, Zebulun, kaj Naftali, alportadis al ili sur azenoj, kameloj, muloj, kaj bovoj mangxajxon el faruno, premitajn figojn, sekvinberojn, vinon, oleon, bovojn, kaj sxafojn en granda kvanto; cxar estis gxojo en Izrael.
40וגם הקרובים אליהם עד יששכר וזבלון ונפתלי מביאים לחם בחמורים ובגמלים ובפרדים ובבקר מאכל קמח דבלים וצמוקים ויין ושמן ובקר וצאן לרב כי שמחה בישראל׃