Esperanto

Hebrew: Modern

1 Chronicles

14

1HXiram, regxo de Tiro, sendis al David senditojn, kaj cedran lignon, kaj masonistojn kaj cxarpentistojn, por ke ili konstruu por li domon.
1וישלח חירם מלך צר מלאכים אל דויד ועצי ארזים וחרשי קיר וחרשי עצים לבנות לו בית׃
2Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel regxon super Izrael, ke lia regno levigxis alte pro Lia popolo Izrael.
2וידע דויד כי הכינו יהוה למלך על ישראל כי נשאת למעלה מלכותו בעבור עמו ישראל׃
3Kaj David prenis ankoraux edzinojn en Jerusalem, kaj David naskigis ankoraux filojn kaj filinojn.
3ויקח דויד עוד נשים בירושלם ויולד דויד עוד בנים ובנות׃
4Kaj jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskigxis al li en Jerusalem:SXamua kaj SXobab, Natan kaj Salomono
4ואלה שמות הילודים אשר היו לו בירושלם שמוע ושובב נתן ושלמה׃
5kaj Jibhxar kaj Elisxua kaj Elpelet
5ויבחר ואלישוע ואלפלט׃
6kaj Noga kaj Nefeg kaj Jafia
6ונגה ונפג ויפיע׃
7kaj Elisxama kaj Beeljada kaj Elifelet.
7ואלישמע ובעלידע ואליפלט׃
8Kiam la Filisxtoj auxdis, ke David estas oleita kiel regxo super la tuta Izrael, tiam cxiuj Filisxtoj iris, por sercxi Davidon. David auxdis pri tio, kaj li eliris kontraux ilin.
8וישמעו פלשתים כי נמשח דויד למלך על כל ישראל ויעלו כל פלשתים לבקש את דויד וישמע דויד ויצא לפניהם׃
9Kaj la Filisxtoj venis kaj okupis la valon Refaim.
9ופלשתים באו ויפשטו בעמק רפאים׃
10Kaj David demandis Dion, dirante:CXu mi iru kontraux la Filisxtojn? kaj cxu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al li:Iru, cxar Mi transdonos ilin en vian manon.
10וישאל דויד באלהים לאמר האעלה על פלשתיים ונתתם בידי ויאמר לו יהוה עלה ונתתים בידך׃
11Kaj ili iris al Baal-Peracim, kaj David venkobatis ilin tie. Kaj David diris:Dio disbatis miajn malamikojn per mia mano, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim.
11ויעלו בבעל פרצים ויכם שם דויד ויאמר דויד פרץ האלהים את אויבי בידי כפרץ מים על כן קראו שם המקום ההוא בעל פרצים׃
12Kaj ili lasis tie siajn diojn; kaj David ordonis, ke oni forbruligu ilin per fajro.
12ויעזבו שם את אלהיהם ויאמר דויד וישרפו באש׃
13Kaj denove venis la Filisxtoj kaj okupis la valon.
13ויסיפו עוד פלשתים ויפשטו בעמק׃
14Tiam David denove demandis Dion, kaj Dio diris al li:Ne iru post ili, deturnu vin de ili, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj;
14וישאל עוד דויד באלהים ויאמר לו האלהים לא תעלה אחריהם הסב מעליהם ובאת להם ממול הבכאים׃
15kaj kiam vi ekauxdos la sonon de pasxoj sur la supro de la morusarboj, tiam komencu la batalon; cxar Dio eliris antaux vi, por frapi la tendaron de la Filisxtoj.
15ויהי כשמעך את קול הצעדה בראשי הבכאים אז תצא במלחמה כי יצא האלהים לפניך להכות את מחנה פלשתים׃
16Kaj David faris, kiel ordonis al li Dio; kaj ili venkobatis la tendaron de la Filisxtoj de Gibeon gxis Gezer.
16ויעש דויד כאשר צוהו האלהים ויכו את מחנה פלשתים מגבעון ועד גזרה׃
17Kaj la nomo de David farigxis fama en cxiuj landoj; kaj la Eternulo faris lin timata de cxiuj nacioj.
17ויצא שם דויד בכל הארצות ויהוה נתן את פחדו על כל הגוים׃