Esperanto

Hebrew: Modern

1 Corinthians

1

1Pauxlo, vokita por esti apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, kaj Sostenes, nia frato,
1פולוס המקרא להיות שליח ישוע המשיח ברצון אלהים וסוסתניס אחינו׃
2al tiu eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, al tiuj, kiuj estas sanktigitaj en Kristo Jesuo, vokitaj por esti sanktuloj, kune kun cxiuj, kiuj en cxiu loko vokas la nomon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ilia Sinjoro kaj nia:
2אל קהלת אלהים אשר בקורנתוס אל המקדשים במשיח ישוע הקרואים להיות קדשים עם כל הקראים בשם אדנינו ישוע המשיח בכל מקום שלהם ושלנו׃
3Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
3חסד לכם ושלום מאת האלהים אבינו ואדנינו ישוע המשיח׃
4Mi cxiam dankas mian Dion pri vi, pro la graco de Dio al vi donita en Kristo Jesuo;
4אודה לאלהי בעבורכם בכל עת על חסד האלהים הנתן לכם במשיח ישוע׃
5ke en cxio vi ricxigxis en li, en cxia parolo kaj cxia scio;
5אשר עשרתם בו בכל בכל דבור ובכל דעת׃
6kiel ankaux la atesto de Kristo konfirmigxis en vi;
6באשר עדות המשיח התקימה בכם׃
7tiel, ke vi malatingas nenian donacon; atendante la malkasxon de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
7עד כי לא חסרתם כל מתן החסד והנכם מחכים להתגלות אדנינו ישוע המשיח׃
8kiu ankaux konfirmos vin gxis la fino, por ke vi estu neriprocxeblaj en la tago de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
8אשר גם יקים אתכם ער עת קץ להיות נקיים ביום אדנינו ישוע המשיח׃
9Fidela estas Dio, per kiu vi estas alvokitaj en la kunulecon de Lia Filo Jesuo Kristo, nia Sinjoro.
9נאמן הוא האלהים אשר על פיו נקראתם לחברת בנו ישוע המשיח אדנינו׃
10Mi petegas vin, fratoj, per la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi cxiuj parolu tion saman, kaj ke estu neniaj skismoj inter vi; sed ke vi estu perfekte kunigitaj en la sama spirito kaj en la sama jugxo.
10והנני מזהיר אתכם אחי בשם אדנינו ישוע המשיח להיות כלכם פה אחד ולא תהיין מחלקות בקרבכם כי אם תכוננו יחד בלב אחד ובעצה אחת׃
11CXar pri vi, miaj fratoj, estas sciigite al mi de la domanoj de HXloe, ke ekzistas inter vi malpacoj.
11כי הגד לי עליכם ביד בני בית כלואה כי יש מריבות ביניכם׃
12Kaj la jenon mi volas diri, ke cxiu el vi diras:Mi estas de Pauxlo; kaj mi de Apolos; kaj mi de Kefas; kaj mi de Kristo.
12וזאת אני אמר כי איש איש מכם זה אמר לפולוס וזה לאפולוס וזה לכיפא וזה למשיח הנני׃
13CXu Kristo estas dividita? cxu Pauxlo krucumigxis por vi? aux cxu vi baptigxis en la nomon de Pauxlo?
13הכי חלק המשיח הכי פולוס נצלב בעדכם או לשם פולוס נטבלתם׃
14Mi dankas Dion, ke mi baptis neniun el vi krom Krispo kaj Gajo;
14אודה לאלהים שלא טבלתי איש מכם כי אם את קרספוס ואת גיוס׃
15por ke neniu diru, ke vi baptigxis en mian nomon.
15פן יאמרו כי לשמי טבלתי׃
16Kaj mi baptis ankaux la familion de Stefanas; krom tio mi ne scias, cxu mi baptis iun alian.
16אך טבלתי גם את בני בית אסטפנוס ומלבד אלה אינני ידע אם טבלתי עוד איש אחר׃
17CXar Kristo sendis min, ne por bapti, sed por prediki la evangelion; ne en sagxeco de vortoj, por ke la kruco de Kristo ne vantigxu.
17כי לא שלחני המשיח לטבול כי אם לבשר לא בחכמת דברים למען אשר לא יהיה לריק צלב המשיח׃
18CXar la priparolo de la kruco estas por la pereantoj malsagxeco; sed por ni, la savatoj, gxi estas la potenco de Dio.
18כי דבר הצלב סכלות הוא לאבדים אבל לנו הנושעים גבורת אלהים הוא׃
19CXar estas skribite: Mi pereigos la sagxecon de la sagxuloj, Kaj la kompetentecon de la kompetentuloj Mi malaperigos.
19כי כן כתוב אאבד חכמת חכמים ובינת נבונים אסתיר׃
20Kie estas la sagxulo? kie estas la skribisto? kie estas la diskutisto de cxi tiu tempagxo? cxu Dio ne malsagxigis la sagxecon de la mondo?
20איה חכם איה ספר איה דרש העולם הזה הלא סכל האלהים את חכמת העולם הזה׃
21CXar pro tio, ke en la sagxeco de Dio la mondo per sia sagxeco ne konis Dion, bonvolis Dio per la malsagxeco de la prediko savi la kredantojn.
21כי אחרי אשר בחכמת האלהים לא ידע העולם את האלהים בחכמה היה רצון לפניו להושיע בסכלות הקריאה את המאמינים׃
22CXar Judoj postulas signojn, kaj Grekoj sercxas sagxecon;
22כי היהודים שאלים להם אות והיונים מבקשים חכמה׃
23sed ni predikas Kriston krucumitan, por Judoj falilon, kaj por Grekoj malsagxon;
23ואנחנו משמיעים את המשיח הצלוב מכשול ליהודים וסכלות ליונים׃
24sed por la vokitoj mem, cxu Judoj aux Grekoj, Kriston la potencon de Dio, kaj la sagxecon de Dio.
24אבל למקראים הן מיהודים הן מיונים את המשיח אשר הוא גבורת אלהים וחכמת אלהים׃
25CXar la malsagxeco de Dio estas pli sagxa ol homoj; kaj la malforteco de Dio estas pli forta ol homoj.
25יען כי סכלות האל חכמה היא מאדם וחלשת האל חזקה היא מאדם׃
26CXar rigardu vian vokon, fratoj, ke ne multaj sagxuloj laux la karno, ne multaj potenculoj, ne multaj nobeloj, estas vokataj;
26כי ראו נא אחי את קריאתכם שלא רבים המה החכמים לפי הבשר לא רבים השליטים ולא רבים החרים׃
27sed Dio elektis la malsagxajn objektojn de la mondo, por hontigi la sagxulojn; kaj Dio elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn;
27כי אם בסכל שבעולם בחר האל למען ביש את החכמים ובחלוש שבעולם בחר האל למען ביש את החזק׃
28kaj la malnoblajn objektojn de la mondo, kaj la malestimatajn Dio elektis, kaj ecx la nerealajn, por neniigi la realajn;
28ובדלת העולם בחר האל ובנמאס ובאשר כאין למען בטל את אשר ישנו׃
29por ke neniu karno fieru antaux Dio.
29כדי שלא יתהלל לפניו כל בשר׃
30Sed el Li vi estas en Kristo Jesuo, kiu farigxis al ni sagxeco el Dio, kaj justeco kaj sanktigo, kaj elacxeto;
30וממנו אתם במשיח ישוע אשר היה לנו לחכמה מאת האלהים ולצדקה ולקדוש ולפדיון׃
31por ke, kiel estas skribite:Kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo.
31ויהי ככתוב המתהלל יתהלל ביהוה׃