1En la dek-oka jaro de la regxo Jerobeam, filo de Nebat, ekregxis Abijam super Judujo.
1ובשנת שמנה עשרה למלך ירבעם בן נבט מלך אבים על יהודה׃
2Tri jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Maahxa, filino de Abisxalom.
2שלש שנים מלך בירושלם ושם אמו מעכה בת אבישלום׃
3Li iradis en cxiuj pekoj de sia patro, kiujn cxi tiu faris antaux li; kaj lia koro ne estis plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.
3וילך בכל חטאות אביו אשר עשה לפניו ולא היה לבבו שלם עם יהוה אלהיו כלבב דוד אביו׃
4Sed pro David la Eternulo, lia Dio, donis al li lumilon en Jerusalem, starigante lian filon post li kaj subtenante Jerusalemon;
4כי למען דוד נתן יהוה אלהיו לו ניר בירושלם להקים את בנו אחריו ולהעמיד את ירושלם׃
5pro tio, ke David faradis tion, kio placxas al la Eternulo, kaj dum sia tuta vivo ne forklinigxis de cxio, kion Li ordonis al li, krom la afero kun Urija, la HXetido.
5אשר עשה דוד את הישר בעיני יהוה ולא סר מכל אשר צוהו כל ימי חייו רק בדבר אוריה החתי׃
6Kaj milito estis inter Rehxabeam kaj Jerobeam dum lia tuta vivo.
6ומלחמה היתה בין רחבעם ובין ירבעם כל ימי חייו׃
7La cetera historio de Abijam, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. Kaj milito estis inter Abijam kaj Jerobeam.
7ויתר דברי אבים וכל אשר עשה הלוא הם כתובים על ספר דברי הימים למלכי יהודה ומלחמה היתה בין אבים ובין ירבעם׃
8Kaj Abijam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Asa.
8וישכב אבים עם אבתיו ויקברו אתו בעיר דוד וימלך אסא בנו תחתיו׃
9En la dudeka jaro de la regxado de Jerobeam super Izrael ekregxis Asa super Judujo.
9ובשנת עשרים לירבעם מלך ישראל מלך אסא מלך יהודה׃
10Kaj kvardek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Maahxa, filino de Abisxalom.
10וארבעים ואחת שנה מלך בירושלם ושם אמו מעכה בת אבישלום׃
11Kaj Asa agadis, kiel placxas al la Eternulo, kiel lia patro David.
11ויעש אסא הישר בעיני יהוה כדוד אביו׃
12Kaj li elpelis la malcxastistojn el la lando, kaj forigis cxiujn idolojn, kiujn faris liaj patroj.
12ויעבר הקדשים מן הארץ ויסר את כל הגללים אשר עשו אבתיו׃
13Kaj ecx sian patrinon Maahxa li senigis je sxia titolo de regxino, pro tio, ke sxi faris idolon por Asxtar. Kaj Asa dishakis sxian idolon kaj forbruligis cxe la torento Kidron.
13וגם את מעכה אמו ויסרה מגבירה אשר עשתה מפלצת לאשרה ויכרת אסא את מפלצתה וישרף בנחל קדרון׃
14Tamen la altajxoj ne estis forigitaj; sed la koro de Asa estis perfekta cxe la Eternulo dum lia tuta vivo.
14והבמות לא סרו רק לבב אסא היה שלם עם יהוה כל ימיו׃
15Li enportis en la domon de la Eternulo la konsekritajxojn de sia patro kaj siajn proprajn konsekritajxojn, argxenton kaj oron kaj vazojn.
15ויבא את קדשי אביו וקדשו בית יהוה כסף וזהב וכלים׃
16Kaj milito estis inter Asa kaj Baasxa, regxo de Izrael, dum ilia tuta vivo.
16ומלחמה היתה בין אסא ובין בעשא מלך ישראל כל ימיהם׃
17Kaj Baasxa, regxo de Izrael, iris kontraux Judujon, kaj li konstruis Raman, por bari la eliradon kaj eniradon al Asa, regxo de Judujo.
17ויעל בעשא מלך ישראל על יהודה ויבן את הרמה לבלתי תת יצא ובא לאסא מלך יהודה׃
18Tiam Asa prenis la tutan argxenton kaj oron, kiu restis en la trezorejo de la domo de la Eternulo kaj en la trezorejo de la regxa domo, kaj donis tion en la manojn de siaj servantoj; kaj la regxo Asa sendis ilin al Ben- Hadad, filo de Tabrimon, filo de HXezjon, regxo de Sirio, kiu logxis en Damasko, kaj dirigis al li:
18ויקח אסא את כל הכסף והזהב הנותרים באוצרות בית יהוה ואת אוצרות בית מלך ויתנם ביד עבדיו וישלחם המלך אסא אל בן הדד בן טברמן בן חזיון מלך ארם הישב בדמשק לאמר׃
19Estas interligo inter mi kaj vi, inter mia patro kaj via patro; jen mi sendas al vi donacon, argxenton kaj oron; neniigu vian interligon kun Baasxa, regxo de Izrael, por ke li foriru de mi.
19ברית ביני ובינך בין אבי ובין אביך הנה שלחתי לך שחד כסף וזהב לך הפרה את בריתך את בעשא מלך ישראל ויעלה מעלי׃
20Kaj Ben-Hadad obeis la regxon Asa, kaj sendis siajn militestrojn kontraux la urbojn de Izrael kaj venkobatis Ijonon kaj Danon kaj Abel-Bet- Maahxan kaj la tutan Kineroton, la tutan landon de Naftali.
20וישמע בן הדד אל המלך אסא וישלח את שרי החילים אשר לו על ערי ישראל ויך את עיון ואת דן ואת אבל בית מעכה ואת כל כנרות על כל ארץ נפתלי׃
21Kiam Baasxa tion auxdis, li cxesis konstrui Raman kaj restis en Tirca.
21ויהי כשמע בעשא ויחדל מבנות את הרמה וישב בתרצה׃
22Tiam la regxo Asa kunvokis cxiujn Judojn, sen escepto; kaj ili forportis la sxtonojn de Rama kaj gxian lignon, el kiuj Baasxa faris la konstruadon; kaj la regxo Asa konstruis el tio Geban de Benjamen kaj Micpan.
22והמלך אסא השמיע את כל יהודה אין נקי וישאו את אבני הרמה ואת עציה אשר בנה בעשא ויבן בם המלך אסא את גבע בנימן ואת המצפה׃
23La cetera historio de Asa, kaj lia heroeco, kaj cxio, kion li faris, kaj la urboj, kiujn li konstruis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. Nur en sia maljuneco li malsanigxis je siaj piedoj.
23ויתר כל דברי אסא וכל גבורתו וכל אשר עשה והערים אשר בנה הלא המה כתובים על ספר דברי הימים למלכי יהודה רק לעת זקנתו חלה את רגליו׃
24Kaj Asa ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehosxafat.
24וישכב אסא עם אבתיו ויקבר עם אבתיו בעיר דוד אביו וימלך יהושפט בנו תחתיו׃
25Nadab, filo de Jerobeam, farigxis regxo super Izrael en la dua jaro de Asa, regxo de Judujo; kaj li regxis super Izrael du jarojn.
25ונדב בן ירבעם מלך על ישראל בשנת שתים לאסא מלך יהודה וימלך על ישראל שנתים׃
26Kaj li faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj iris laux la vojo de sia patro kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon.
26ויעש הרע בעיני יהוה וילך בדרך אביו ובחטאתו אשר החטיא את ישראל׃
27Kaj faris konspiron kontraux li Baasxa, filo de Ahxija, el la domo de Isahxar, kaj Baasxa mortigis lin cxe Gibeton de la Filisxtoj, kiam Nadab kaj cxiuj Izraelidoj siegxis Gibetonon.
27ויקשר עליו בעשא בן אחיה לבית יששכר ויכהו בעשא בגבתון אשר לפלשתים ונדב וכל ישראל צרים על גבתון׃
28Kaj Baasxa mortigis lin en la tria jaro de Asa, regxo de Judujo, kaj ekregxis anstataux li.
28וימתהו בעשא בשנת שלש לאסא מלך יהודה וימלך תחתיו׃
29Kaj kiam li farigxis regxo, li mortigis la tutan domon de Jerobeam; li ne restigis cxe Jerobeam ecx unu animon, gxis li tute lin ekstermis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Ahxija, la SXiloano;
29ויהי כמלכו הכה את כל בית ירבעם לא השאיר כל נשמה לירבעם עד השמדו כדבר יהוה אשר דבר ביד עבדו אחיה השילני׃
30pro la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekis kaj per kiuj li pekigis Izraelon, pro la incito, per kiu li kolerigis la Eternulon, Dion de Izrael.
30על חטאות ירבעם אשר חטא ואשר החטיא את ישראל בכעסו אשר הכעיס את יהוה אלהי ישראל׃
31La cetera historio de Nadab, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
31ויתר דברי נדב וכל אשר עשה הלא הם כתובים על ספר דברי הימים למלכי ישראל׃
32Milito estis inter Asa kaj Baasxa, regxo de Izrael, dum ilia tuta vivo.
32ומלחמה היתה בין אסא ובין בעשא מלך ישראל כל ימיהם׃
33En la tria jaro de Asa, regxo de Judujo, ekregxis Baasxa, filo de Ahxija, super la tuta Izrael en Tirca por la dauxro de dudek kvar jaroj.
33בשנת שלש לאסא מלך יהודה מלך בעשא בן אחיה על כל ישראל בתרצה עשרים וארבע שנה׃
34Kaj li faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj iris laux la vojo de Jerobeam kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon.
34ויעש הרע בעיני יהוה וילך בדרך ירבעם ובחטאתו אשר החטיא את ישראל׃