1Post tiu historio okazis jeno:Nabot, Jizreelano, havis vinbergxardenon en Jizreel, apud la palaco de Ahxab, regxo de Samario.
1ויהי אחר הדברים האלה כרם היה לנבות היזרעאלי אשר ביזרעאל אצל היכל אחאב מלך שמרון׃
2Kaj Ahxab ekparolis al Nabot, dirante:Donu al mi vian vinbergxardenon, por ke gxi farigxu por mi legomgxardeno, cxar gxi estas proksime de mia domo; kaj mi donos al vi anstataux gxi vinbergxardenon pli bonan ol gxi; se vi volas, mi donos al vi per argxento gxian prezon.
2וידבר אחאב אל נבות לאמר תנה לי את כרמך ויהי לי לגן ירק כי הוא קרוב אצל ביתי ואתנה לך תחתיו כרם טוב ממנו אם טוב בעיניך אתנה לך כסף מחיר זה׃
3Sed Nabot diris al Ahxab:La Eternulo gardu min, ke mi ne fordonu al vi la heredajxon de miaj patroj.
3ויאמר נבות אל אחאב חלילה לי מיהוה מתתי את נחלת אבתי לך׃
4Tiam Ahxab revenis hejmen malgxoja kaj afliktita pro la vortoj, kiujn diris al li Nabot, la Jizreelano, dirante:Mi ne donos al vi la heredajxon de miaj patroj. Kaj li kusxigxis sur sia lito kaj forturnis sian vizagxon kaj ne mangxis panon.
4ויבא אחאב אל ביתו סר וזעף על הדבר אשר דבר אליו נבות היזרעאלי ויאמר לא אתן לך את נחלת אבותי וישכב על מטתו ויסב את פניו ולא אכל לחם׃
5Kaj venis al li lia edzino Izebel, kaj diris al li:Kial via spirito estas tiel malgxoja, ke vi ne mangxas panon?
5ותבא אליו איזבל אשתו ותדבר אליו מה זה רוחך סרה ואינך אכל לחם׃
6Li respondis al sxi:Kiam mi parolis al Nabot, la Jizreelano, kaj diris al li:Donu al mi vian vinbergxardenon pro mono, aux, se vi volas, mi donos al vi alian vinbergxardenon anstataux gxi, li diris:Mi ne donos al vi mian vinbergxardenon.
6וידבר אליה כי אדבר אל נבות היזרעאלי ואמר לו תנה לי את כרמך בכסף או אם חפץ אתה אתנה לך כרם תחתיו ויאמר לא אתן לך את כרמי׃
7Tiam diris al li lia edzino Izebel:Nun vi montru vian regxecon super Izrael; levigxu, mangxu panon, kaj estu bonhumora:mi donos al vi la vinbergxardenon de Nabot, la Jizreelano.
7ותאמר אליו איזבל אשתו אתה עתה תעשה מלוכה על ישראל קום אכל לחם ויטב לבך אני אתן לך את כרם נבות היזרעאלי׃
8Kaj sxi skribis leterojn en la nomo de Ahxab kaj sigelis per lia sigelilo, kaj sxi sendis la leterojn al la plejagxuloj kaj al la eminentuloj, kiuj logxis kun Nabot en lia urbo.
8ותכתב ספרים בשם אחאב ותחתם בחתמו ותשלח הספרים אל הזקנים ואל החרים אשר בעירו הישבים את נבות׃
9Kaj sxi skribis en la leteroj jenon:Proklamu faston kaj sidigu Naboton sur la cxefa loko inter la popolo;
9ותכתב בספרים לאמר קראו צום והושיבו את נבות בראש העם׃
10kaj sidigu apud li du homojn malvirtajn, kaj ili atestu kontraux li kaj diru:Vi blasfemis kontraux Dio kaj la regxo; kaj oni elkonduku lin, kaj prijxetu lin per sxtonoj, ke li mortu.
10והושיבו שנים אנשים בני בליעל נגדו ויעדהו לאמר ברכת אלהים ומלך והוציאהו וסקלהו וימת׃
11Kaj la viroj de lia urbo, la plejagxuloj kaj la eminentuloj, kiuj logxis en lia urbo, faris kiel ordonis al ili Izebel, kiel estis skribite en la leteroj, kiujn sxi sendis al ili.
11ויעשו אנשי עירו הזקנים והחרים אשר הישבים בעירו כאשר שלחה אליהם איזבל כאשר כתוב בספרים אשר שלחה אליהם׃
12Ili proklamis faston kaj sidigis Naboton sur la cxefa loko inter la popolo.
12קראו צום והשיבו את נבות בראש העם׃
13Kaj venis du homoj malvirtaj kaj sidigxis apud li, kaj la malvirtaj homoj atestis kontraux Nabot antaux la popolo, dirante:Nabot blasfemis kontraux Dio kaj la regxo. Kaj oni elkondukis lin ekster la urbon kaj prijxetis lin per sxtonoj, kaj li mortis.
13ויבאו שני האנשים בני בליעל וישבו נגדו ויעדהו אנשי הבליעל את נבות נגד העם לאמר ברך נבות אלהים ומלך ויצאהו מחוץ לעיר ויסקלהו באבנים וימת׃
14Kaj oni sendis al Izebel, por diri:Nabot estas prijxetita per sxtonoj kaj mortis.
14וישלחו אל איזבל לאמר סקל נבות וימת׃
15Kiam Izebel auxdis, ke Nabot estas prijxetita per sxtonoj kaj mortis, Izebel diris al Ahxab:Levigxu, ekposedu la vinbergxardenon de Nabot, la Jizreelano, kiun li ne volis doni al vi pro mono; cxar Nabot jam ne vivas; li mortis.
15ויהי כשמע איזבל כי סקל נבות וימת ותאמר איזבל אל אחאב קום רש את כרם נבות היזרעאלי אשר מאן לתת לך בכסף כי אין נבות חי כי מת׃
16Kiam Ahxab auxdis, ke Nabot mortis, Ahxab levigxis, por iri en la vinbergxardenon de Nabot, la Jizreelano, por ekposedi gxin.
16ויהי כשמע אחאב כי מת נבות ויקם אחאב לרדת אל כרם נבות היזרעאלי לרשתו׃
17Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Elija, la Tesxebano, dirante:
17ויהי דבר יהוה אל אליהו התשבי לאמר׃
18Levigxu, iru renkonte al Ahxab, regxo de Izrael, kiu estas en Samario; jen li nun estas en la vinbergxardeno de Nabot, kien li iris, por ekposedi gxin;
18קום רד לקראת אחאב מלך ישראל אשר בשמרון הנה בכרם נבות אשר ירד שם לרשתו׃
19kaj diru al li jene:Tiele diras la Eternulo:Vi mortigis, kaj vi ankoraux prenas en posedon! Kaj diru al li:Tiele diras la Eternulo:Sur la loko, kie la hundoj lekis la sangon de Nabot, la hundoj lekos ankaux vian sangon.
19ודברת אליו לאמר כה אמר יהוה הרצחת וגם ירשת ודברת אליו לאמר כה אמר יהוה במקום אשר לקקו הכלבים את דם נבות ילקו הכלבים את דמך גם אתה׃
20Kaj Ahxab diris al Elija:Vi trovis min, ho mia malamiko! Kaj tiu diris:Mi trovis, cxar vi vin vendis, por fari malbonon antaux la okuloj de la Eternulo.
20ויאמר אחאב אל אליהו המצאתני איבי ויאמר מצאתי יען התמכרך לעשות הרע בעיני יהוה׃
21Jen Mi venigos sur vin malbonon, kaj forbalaos la postesignojn post vi, kaj Mi ekstermos cxe Ahxab cxiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael.
21הנני מבי אליך רעה ובערתי אחריך והכרתי לאחאב משתין בקיר ועצור ועזוב בישראל׃
22Kaj Mi agos kun via domo, kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel kun la domo de Baasxa, filo de Ahxija, pro la incito, per kiu vi Min incitis kaj pekigis Izraelon.
22ונתתי את ביתך כבית ירבעם בן נבט וכבית בעשא בן אחיה אל הכעס אשר הכעסת ותחטא את ישראל׃
23Kaj ankaux pri Izebel parolis la Eternulo, dirante:La hundoj formangxos Izebelon apud la murego de Jizreel.
23וגם לאיזבל דבר יהוה לאמר הכלבים יאכלו את איזבל בחל יזרעאל׃
24Kiu mortos cxe Ahxab en la urbo, tiun mangxos la hundoj; kaj kiu mortos sur la kampo, tiun mangxos la birdoj de la cxielo.
24המת לאחאב בעיר יאכלו הכלבים והמת בשדה יאכלו עוף השמים׃
25(Estis neniu tia, kiel Ahxab, kiu fordonis sin al farado de malbono antaux la okuloj de la Eternulo, al kio instigadis lin lia edzino Izebel.
25רק לא היה כאחאב אשר התמכר לעשות הרע בעיני יהוה אשר הסתה אתו איזבל אשתו׃
26Li farigxis tre abomeninda, sekvante la idolojn, konforme al cxio, kion faradis la Amoridoj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj.)
26ויתעב מאד ללכת אחרי הגללים ככל אשר עשו האמרי אשר הוריש יהוה מפני בני ישראל׃
27Kiam Ahxab auxdis tiujn vortojn, li dissxiris siajn vestojn kaj metis sakajxon sur sian korpon kaj fastis kaj dormis en la sakajxo kaj iradis malgxoje.
27ויהי כשמע אחאב את הדברים האלה ויקרע בגדיו וישם שק על בשרו ויצום וישכב בשק ויהלך אט׃
28Tiam aperis vorto de la Eternulo al Elija, la Tesxebano, dirante:
28ויהי דבר יהוה אל אליהו התשבי לאמר׃
29CXu vi vidas, kiel Ahxab humiligxis antaux Mi? Pro tio, ke li humiligxis antaux Mi, Mi ne venigos la malbonon dum lia vivo; dum la vivo de lia filo Mi venigos la malbonon sur lian domon.
29הראית כי נכנע אחאב מלפני יען כי נכנע מפני לא אבי הרעה בימיו בימי בנו אביא הרעה על ביתו׃