Esperanto

Hebrew: Modern

1 Kings

5

1HXiram, regxo de Tiro, sendis siajn servantojn al Salomono, kiam li auxdis, ke oni lin sanktoleis regxo anstataux lia patro; cxar HXiram estis amiko de David en la tuta tempo.
1וישלח חירם מלך צור את עבדיו אל שלמה כי שמע כי אתו משחו למלך תחת אביהו כי אהב היה חירם לדוד כל הימים׃
2Kaj Salomono sendis al HXiram, por diri:
2וישלח שלמה אל חירם לאמר׃
3Vi scias pri mia patro David, ke li ne povis konstrui domon al la nomo de la Eternulo, lia Dio, pro la militantoj, kiuj lin cxirkauxis, gxis la Eternulo metis ilin sub la plandojn de liaj piedoj.
3אתה ידעת את דוד אבי כי לא יכל לבנות בית לשם יהוה אלהיו מפני המלחמה אשר סבבהו עד תת יהוה אתם תחת כפות רגלו׃
4Sed nun la Eternulo, mia Dio, donis al mi ripozon cxirkauxe; ne ekzistas kontrauxulo nek ia malbona malhelpo.
4ועתה הניח יהוה אלהי לי מסביב אין שטן ואין פגע רע׃
5Tial jen mi intencas konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio, kiel la Eternulo parolis al mia patro David, dirante:Via filo, kiun Mi sidigos anstataux vi sur via trono, konstruos la domon al Mia nomo.
5והנני אמר לבנות בית לשם יהוה אלהי כאשר דבר יהוה אל דוד אבי לאמר בנך אשר אתן תחתיך על כסאך הוא יבנה הבית לשמי׃
6Ordonu do nun, ke oni haku por mi cedrojn de Lebanon; kaj miaj servantoj estos kun viaj servantoj, kaj pagon por viaj servantoj mi donos al vi tian, kian vi diros; cxar vi scias, ke ekzistas inter ni neniu, kiu povus haki arbojn kiel la Cidonanoj.
6ועתה צוה ויכרתו לי ארזים מן הלבנון ועבדי יהיו עם עבדיך ושכר עבדיך אתן לך ככל אשר תאמר כי אתה ידעת כי אין בנו איש ידע לכרת עצים כצדנים׃
7Kiam HXiram auxdis la vortojn de Salomono, li tre ekgxojis, kaj diris:Benata estu hodiaux la Eternulo, kiu donis al David filon sagxan super tiu grandnombra popolo.
7ויהי כשמע חירם את דברי שלמה וישמח מאד ויאמר ברוך יהוה היום אשר נתן לדוד בן חכם על העם הרב הזה׃
8Kaj HXiram sendis al Salomono, por diri:Mi auxskultis tion, kion vi sendis diri al mi; mi plenumos vian tutan deziron pri la arboj cedraj kaj arboj cipresaj.
8וישלח חירם אל שלמה לאמר שמעתי את אשר שלחת אלי אני אעשה את כל חפצך בעצי ארזים ובעצי ברושים׃
9Miaj servantoj malsuprenigos ilin de Lebanon al la maro, kaj mi flosos ilin sur la maro gxis la loko, pri kiu vi sciigos al mi, kaj tie mi ilin disigos, kaj vi prenigos. Kaj vi plenumu mian deziron, kaj donu mangxajxon por mia domo.
9עבדי ירדו מן הלבנון ימה ואני אשימם דברות בים עד המקום אשר תשלח אלי ונפצתים שם ואתה תשא ואתה תעשה את חפצי לתת לחם ביתי׃
10Kaj HXiram donis al Salomono lignon cedran kaj lignon cipresan, kiom li nur volis.
10ויהי חירום נתן לשלמה עצי ארזים ועצי ברושים כל חפצו׃
11Kaj Salomono donis al HXiram dudek mil kor�ojn da tritiko kiel mangxajxon por lia domo kaj dudek kor�ojn da plej pura oleo. Tiom Salomono donadis al HXiram cxiujare.
11ושלמה נתן לחירם עשרים אלף כר חטים מכלת לביתו ועשרים כר שמן כתית כה יתן שלמה לחירם שנה בשנה׃
12Kaj la Eternulo donis sagxon al Salomono, kiel Li promesis al li. Kaj estis paco inter HXiram kaj Salomono, kaj ili ambaux faris inter si interligon.
12ויהוה נתן חכמה לשלמה כאשר דבר לו ויהי שלם בין חירם ובין שלמה ויכרתו ברית שניהם׃
13La regxo Salomono prenis imposton de la tuta Izrael; la imposto estis tridek mil viroj.
13ויעל המלך שלמה מס מכל ישראל ויהי המס שלשים אלף איש׃
14Kaj li sendis ilin sur Lebanonon, po dek mil cxiumonate, alterne; unu monaton ili estis sur Lebanon kaj du monatojn en sia domo. Adoniram administris tiun imposton.
14וישלחם לבנונה עשרת אלפים בחדש חליפות חדש יהיו בלבנון שנים חדשים בביתו ואדנירם על המס׃
15Kaj Salomono havis sepdek mil sxargxoportistojn kaj okdek mil montajn sxtonhakistojn,
15ויהי לשלמה שבעים אלף נשא סבל ושמנים אלף חצב בהר׃
16krom la tri mil tricent oficistoj, kiujn Salomono starigis super la laboroj kaj kiuj regis super la popolo okupita per la laboroj.
16לבד משרי הנצבים לשלמה אשר על המלאכה שלשת אלפים ושלש מאות הרדים בעם העשים במלאכה׃
17Kaj la regxo ordonis, ke oni elhaku grandajn sxtonojn, multekostajn sxtonojn, por arangxi por la domo fundamenton el sxtonoj cxirkauxhakitaj.
17ויצו המלך ויסעו אבנים גדלות אבנים יקרות ליסד הבית אבני גזית׃
18Kaj hakis la konstruistoj de Salomono kaj la konstruistoj de HXiram kaj la Gebalanoj, kaj pretigis lignon kaj sxtonojn, por konstrui la domon.
18ויפסלו בני שלמה ובני חירום והגבלים ויכינו העצים והאבנים לבנות הבית׃