1Kaj sian domon Salomono konstruis dum dek tri jaroj, kaj li finis sian tutan domon.
1ואת ביתו בנה שלמה שלש עשרה שנה ויכל את כל ביתו׃
2Kaj li konstruis la domon de la arbaro Lebanona; gxi havis la longon de cent ulnoj, la largxon de kvindek ulnoj, kaj la alton de tridek ulnoj; sur kvar vicoj da cedraj kolonoj, kaj cedraj traboj estis sur la kolonoj.
2ויבן את בית יער הלבנון מאה אמה ארכו וחמשים אמה רחבו ושלשים אמה קומתו על ארבעה טורי עמודי ארזים וכרתות ארזים על העמודים׃
3Kaj li kovris per cedro la supron de la galerioj, kiuj estis sur kvardek kvin kolonoj, po dek kvin en unu vico.
3וספן בארז ממעל על הצלעת אשר על העמודים ארבעים וחמשה חמשה עשר הטור׃
4Kaj da fenestraj kadroj estis tri vicoj, kaj fenestroj kontraux fenestroj trifoje.
4ושקפים שלשה טורים ומחזה אל מחזה שלש פעמים׃
5Kaj cxiuj pordoj kaj la fostoj estis kvarangulaj, kaj la fenestroj estis kontraux fenestroj trifoje.
5וכל הפתחים והמזוזות רבעים שקף ומול מחזה אל מחזה שלש פעמים׃
6Kaj cxambregon el kolonoj li faris, havantan la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de tridek ulnoj; kaj ankoraux cxambron antaux ili kaj kolonojn kaj sojlon antaux ili.
6ואת אולם העמודים עשה חמשים אמה ארכו ושלשים אמה רחבו ואולם על פניהם ועמדים ועב על פניהם׃
7Kaj tronan salonon, por tie jugxi, jugxan salonon li faris, kaj cxiujn plankojn li kovris per cedro.
7ואולם הכסא אשר ישפט שם אלם המשפט עשה וספון בארז מהקרקע עד הקרקע׃
8Lia domo, en kiu li logxis, en la malantauxa korto post la salono, estis arangxita tiel same. Kaj li faris ankaux domon, similan al tiu salono, por la filino de Faraono, kiun Salomono prenis.
8וביתו אשר ישב שם חצר האחרת מבית לאולם כמעשה הזה היה ובית יעשה לבת פרעה אשר לקח שלמה כאולם הזה׃
9CXio cxi tio estis farita el multekostaj sxtonoj, cxirkauxhakitaj lauxmezure, segitaj per segilo, interne kaj ekstere, de la fundamento gxis la tegmento, kaj ekstere gxis la granda korto.
9כל אלה אבנים יקרת כמדת גזית מגררות במגרה מבית ומחוץ וממסד עד הטפחות ומחוץ עד החצר הגדולה׃
10En la fundamento estis sxtonoj multekostaj, sxtonoj grandaj, sxtonoj de dek ulnoj kaj sxtonoj de ok ulnoj.
10ומיסד אבנים יקרות אבנים גדלות אבני עשר אמות ואבני שמנה אמות׃
11Kaj supre estis multekostaj sxtonoj, cxirkauxhakitaj lauxmezure, kaj cedro.
11ומלמעלה אבנים יקרות כמדות גזית וארז׃
12Kaj la granda cxirkauxa korto havis tri vicojn da cxirkauxhakitaj sxtonoj kaj unu vicon da cedraj traboj; tiel same ankaux la interna korto de la domo de la Eternulo kaj la salono cxe la domo.
12וחצר הגדולה סביב שלשה טורים גזית וטור כרתת ארזים ולחצר בית יהוה הפנימית ולאלם הבית׃
13La regxo Salomono sendis, kaj venigis el Tiro HXuramon.
13וישלח המלך שלמה ויקח את חירם מצר׃
14Li estis filo de unu vidvino, el la tribo de Naftali; lia patro estis Tirano, kupristo. Li estis plena de sagxeco, kompetenteco, kaj sciado, por fari cxian laboron el kupro. Kaj li venis al la regxo Salomono kaj plenumis cxiujn liajn laborojn.
14בן אשה אלמנה הוא ממטה נפתלי ואביו איש צרי חרש נחשת וימלא את החכמה ואת התבונה ואת הדעת לעשות כל מלאכה בנחשת ויבוא אל המלך שלמה ויעש את כל מלאכתו׃
15Li faris du kuprajn kolonojn, el kiuj unu kolono havis la alton de dek ok ulnoj, kaj fadeno de dek du ulnoj prezentis la amplekson de la dua kolono.
15ויצר את שני העמודים נחשת שמנה עשרה אמה קומת העמוד האחד וחוט שתים עשרה אמה יסב את העמוד השני׃
16Kaj du kapitelojn, fanditajn el kupro, li faris, por meti sur la suprojn de la kolonoj; kvin ulnoj estis la alto de unu kapitelo, kaj kvin ulnoj la alto de la dua kapitelo.
16ושתי כתרת עשה לתת על ראשי העמודים מצק נחשת חמש אמות קומת הכתרת האחת וחמש אמות קומת הכתרת השנית׃
17Retoj plektitaj kaj sxnuretoj cxenoformaj estis cxe la kapiteloj, kiuj estis supre de la kolonoj; sep cxe unu kapitelo kaj sep cxe la dua.
17שבכים מעשה שבכה גדלים מעשה שרשרות לכתרת אשר על ראש העמודים שבעה לכתרת האחת ושבעה לכתרת השנית׃
18Kaj li faris la kolonojn tiel, ke du vicoj da granatoj estis cxirkaux unu reto, por kovri la kapitelon; tiel same li faris ankaux por la dua kapitelo.
18ויעש את העמודים ושני טורים סביב על השבכה האחת לכסות את הכתרת אשר על ראש הרמנים וכן עשה לכתרת השנית׃
19La kapiteloj sur la kolonoj estis faritaj kiel la lilioj en la salono, kaj havis kvar ulnojn.
19וכתרת אשר על ראש העמודים מעשה שושן באולם ארבע אמות׃
20Kaj la kapiteloj sur la du kolonoj super la konveksajxo, kiu estis apud la reto; kaj sur la dua kapitelo cxirkauxe en vicoj ducent granatoj.
20וכתרת על שני העמודים גם ממעל מלעמת הבטן אשר לעבר שבכה והרמונים מאתים טרים סביב על הכתרת השנית׃
21Kaj li starigis la kolonojn antaux la salono de la templo; kaj li starigis la dekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Jahxin; kaj li starigis la maldekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Boaz.
21ויקם את העמדים לאלם ההיכל ויקם את העמוד הימני ויקרא את שמו יכין ויקם את העמוד השמאלי ויקרא את שמו בעז׃
22Sur la suproj de la kolonoj estis skulptajxo en formo de lilio. Tiel estis finita la laboro de la kolonoj.
22ועל ראש העמודים מעשה שושן ותתם מלאכת העמודים׃
23Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando gxis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj sxnuro de tridek ulnoj prezentis gxian mezuron cxirkauxe.
23ויעש את הים מוצק עשר באמה משפתו עד שפתו עגל סביב וחמש באמה קומתו וקוה שלשים באמה יסב אתו סביב׃
24Kaj tuberoj sub gxia rando trovigxis cxirkauxe de gxi; sur la spaco de dek ulnoj ili cxirkauxis la maron en du vicoj; la tuberoj estis fanditaj kune kun gxi.
24ופקעים מתחת לשפתו סביב סבבים אתו עשר באמה מקפים את הים סביב שני טורים הפקעים יצקים ביצקתו׃
25GXi staris sur dek du bovoj; tri kun la vizagxo norden, tri kun la vizagxo okcidenten, tri kun la vizagxo suden, kaj tri kun la vizagxo orienten; kaj la maro estis sur ili supre, kaj cxiuj iliaj malantauxaj partoj estis turnitaj internen.
25עמד על שני עשר בקר שלשה פנים צפונה ושלשה פנים ימה ושלשה פנים נגבה ושלשה פנים מזרחה והים עליהם מלמעלה וכל אחריהם ביתה׃
26GXi havis la dikon de manlargxo; kaj gxia rando, farita laux la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolvigxinta lilio. GXi ampleksis du mil bat�ojn.
26ועביו טפח ושפתו כמעשה שפת כוס פרח שושן אלפים בת יכיל׃
27Kaj li faris dek kuprajn bazajxojn; cxiu bazajxo havis la longon de kvar ulnoj, la largxon de kvar ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj.
27ויעש את המכנות עשר נחשת ארבע באמה ארך המכונה האחת וארבע באמה רחבה ושלש באמה קומתה׃
28Kaj jen estas la arangxo de la bazajxoj:ili havis muretojn, muretojn inter la listeloj.
28וזה מעשה המכונה מסגרת להם ומסגרת בין השלבים׃
29Kaj sur la muretoj, kiuj estis inter la listeloj, estis leonoj, bovoj, kaj keruboj; kaj sur la listeloj estis tiel supre, kaj sube de la leonoj kaj bovoj estis malsuprenpendantaj festonoj.
29ועל המסגרות אשר בין השלבים אריות בקר וכרובים ועל השלבים כן ממעל ומתחת לאריות ולבקר ליות מעשה מורד׃
30Kaj cxiu bazajxo havis kvar kuprajn radojn kun kupraj aksoj, kaj gxiaj kvar anguloj havis sxultretojn, fanditajn sxultretojn sub la kaldrono, kaj sur cxiu flanko estis festonoj.
30וארבעה אופני נחשת למכונה האחת וסרני נחשת וארבעה פעמתיו כתפת להם מתחת לכיר הכתפת יצקות מעבר איש ליות׃
31GXia aperturo de la interna kapitelo gxis la supro havis unu ulnon; gxia aperturo estis ronda, en formo de bazeto, havanta unu ulnon kaj duonon, kaj cxe la aperturo estis skulptajxoj; sed gxiaj muretoj estis kvarangulaj, ne rondaj.
31ופיהו מבית לכתרת ומעלה באמה ופיה עגל מעשה כן אמה וחצי האמה וגם על פיה מקלעות ומסגרתיהם מרבעות לא עגלות׃
32Kaj la kvar radoj estis sub la muretoj, kaj la aksoj de la radoj estis en la bazajxo; la alto de cxiu rado estis unu ulno kaj duono.
32וארבעת האופנים למתחת למסגרות וידות האופנים במכונה וקומת האופן האחד אמה וחצי האמה׃
33La arangxo de la radoj estis kiel la arangxo de radoj de veturilo; iliaj aksoj kaj aksingoj kaj radradioj kaj radrondoj, cxio estis fandita.
33ומעשה האופנים כמעשה אופן המרכבה ידותם וגביהם וחשקיהם וחשריהם הכל מוצק׃
34Kaj la kvar sxultretoj cxe la kvar anguloj de cxiu bazajxo elstaris el la bazajxo mem.
34וארבע כתפות אל ארבע פנות המכנה האחת מן המכנה כתפיה׃
35Supre de la bazajxo estis rondajxo, havanta la alton de duono de ulno; kaj supre de la bazajxo gxiaj teniloj kaj muretoj elstaris el gxi mem.
35ובראש המכונה חצי האמה קומה עגל סביב ועל ראש המכנה ידתיה ומסגרתיה ממנה׃
36Kaj sur la tabuletoj de gxiaj teniloj kaj sur gxiaj muretoj li skulptis kerubojn, leonojn, kaj palmojn, sur cxiu libera loko, kaj festonojn cxirkauxe.
36ויפתח על הלחת ידתיה ועל ומסגרתיה כרובים אריות ותמרת כמער איש וליות סביב׃
37Tiel li faris la dek bazajxojn; cxiuj havis egalan fandon, egalan mezuron, egalan formon.
37כזאת עשה את עשר המכנות מוצק אחד מדה אחת קצב אחד לכלהנה׃
38Kaj li faris dek kuprajn lavujojn; cxiu lavujo havis la amplekson de kvardek bat�oj; kvar ulnojn havis cxiu lavujo; cxiu lavujo staris sur unu bazajxo el la dek bazajxoj.
38ויעש עשרה כירות נחשת ארבעים בת יכיל הכיור האחד ארבע באמה הכיור האחד כיור אחד על המכנה האחת לעשר המכונות׃
39Kaj li starigis la bazajxojn, kvin cxe la dekstra flanko de la domo, kaj kvin cxe la maldekstra flanko; kaj la maron li starigis cxe la dekstra flanko de la domo, sudoriente.
39ויתן את המכנות חמש על כתף הבית מימין וחמש על כתף הבית משמאלו ואת הים נתן מכתף הבית הימנית קדמה ממול נגב׃
40Kaj HXuram faris la lavujojn kaj la sxovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj HXuram finis la tutan laboron, kiun li faris por la regxo Salomono en la domo de la Eternulo:
40ויעש חירום את הכירות ואת היעים ואת המזרקות ויכל חירם לעשות את כל המלאכה אשר עשה למלך שלמה בית יהוה׃
41la du kolonojn kaj la du globajxojn de la kapiteloj sur la supro de la kolonoj, kaj la du retojn por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj;
41עמדים שנים וגלת הכתרת אשר על ראש העמדים שתים והשבכות שתים לכסות את שתי גלת הכתרת אשר על ראש העמודים׃
42kaj la kvarcent granatojn cxe la du retoj, po du vicoj da granatoj por cxiu reto, por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj;
42ואת הרמנים ארבע מאות לשתי השבכות שני טורים רמנים לשבכה האחת לכסות את שתי גלת הכתרת אשר על פני העמודים׃
43kaj la dek bazajxojn kaj la dek lavujojn sur la bazajxoj;
43ואת המכנות עשר ואת הכירת עשרה על המכנות׃
44kaj la unu maron kaj la dek du bovojn sub la maro;
44ואת הים האחד ואת הבקר שנים עשר תחת הים׃
45kaj la kaldronojn kaj la sxovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj cxiuj vazoj de la templo, kiujn HXuram faris al la regxo Salomono por la domo de la Eternulo, estis el polurita kupro.
45ואת הסירות ואת היעים ואת המזרקות ואת כל הכלים האהל אשר עשה חירם למלך שלמה בית יהוה נחשת ממרט׃
46En la cxirkauxajxo de Jordan la regxo fandigis ilin en argila tero, inter Sukot kaj Cartan.
46בככר הירדן יצקם המלך במעבה האדמה בין סכות ובין צרתן׃
47Kaj Salomono metis cxiujn vazojn sur ilian lokon. Pro la tre granda multo la pezo de la kupro ne estis kalkulita.
47וינח שלמה את כל הכלים מרב מאד מאד לא נחקר משקל הנחשת׃
48Kaj Salomono faris cxiujn vazojn, kiuj estas en la domo de la Eternulo:la oran altaron, kaj la oran tablon, sur kiu estas la pano de propono;
48ויעש שלמה את כל הכלים אשר בית יהוה את מזבח הזהב ואת השלחן אשר עליו לחם הפנים זהב׃
49kaj la kandelabrojn, kvin dekstre kaj kvin maldekstre antaux la plejsanktejo, el pura oro; kaj la florojn kaj lucernojn kaj prenilojn, el oro;
49ואת המנרות חמש מימין וחמש משמאול לפני הדביר זהב סגור והפרח והנרת והמלקחים זהב׃
50kaj la tasojn, trancxilojn, aspergajn kalikojn, kulerojn, kaj karbujojn, el pura oro; kaj la masxojn cxe la pordo de la interna domo, de la plejsanktejo, cxe la pordo de la templa domo, el oro.
50והספות והמזמרות והמזרקות והכפות והמחתות זהב סגור והפתות לדלתות הבית הפנימי לקדש הקדשים לדלתי הבית להיכל זהב׃
51Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun la regxo Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritajxojn de sia patro David; la argxenton kaj la oron kaj la vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de la Eternulo.
51ותשלם כל המלאכה אשר עשה המלך שלמה בית יהוה ויבא שלמה את קדשי דוד אביו את הכסף ואת הזהב ואת הכלים נתן באצרות בית יהוה׃