1Unu jaro pasis post la regxigxo de Saul, kaj jam du jarojn li regxis super Izrael.
1בן שנה שאול במלכו ושתי שנים מלך על ישראל׃
2Kaj Saul elektis al si tri mil virojn el Izrael; du mil estis kun Saul en Mihxmasx kaj sur la monto Bet-El, kaj mil estis kun Jonatan en Gibea de Benjamen; la ceterajn el la popolo li foririgis cxiun al lia tendo.
2ויבחר לו שאול שלשת אלפים מישראל ויהיו עם שאול אלפים במכמש ובהר בית אל ואלף היו עם יונתן בגבעת בנימין ויתר העם שלח איש לאהליו׃
3Kaj Jonatan venkobatis la garnizonon de la Filisxtoj, kiu estis en Geba. Kaj tion auxdis la Filisxtoj; kaj Saul disblovigis per trumpeto tra la tuta lando, dirante:Auxdu tion la Hebreoj.
3ויך יונתן את נציב פלשתים אשר בגבע וישמעו פלשתים ושאול תקע בשופר בכל הארץ לאמר ישמעו העברים׃
4Kaj la tuta Izrael auxdis jenon:Saul venkobatis la garnizonon de la Filisxtoj, kaj Izrael farigxis malamata por la Filisxtoj. Kaj oni kunvokis la popolon al Saul en Gilgalon.
4וכל ישראל שמעו לאמר הכה שאול את נציב פלשתים וגם נבאש ישראל בפלשתים ויצעקו העם אחרי שאול הגלגל׃
5Kaj la Filisxtoj kolektigxis, por militi kontraux Izrael, tridek mil cxaroj kaj ses mil rajdantoj, kaj tiom da popolo, kiom da sablo sur la bordo de la maro. Kaj ili eliris kaj starigxis tendare en Mihxmasx, oriente de Bet- Aven.
5ופלשתים נאספו להלחם עם ישראל שלשים אלף רכב וששת אלפים פרשים ועם כחול אשר על שפת הים לרב ויעלו ויחנו במכמש קדמת בית און׃
6La Izraelidoj vidis, ke ili estas en mizero, cxar la popolo perdis la kuragxon, kaj la homoj kasxis sin en kavernoj, en arbustoj, en rokoj, en kavoj, kaj en putoj.
6ואיש ישראל ראו כי צר לו כי נגש העם ויתחבאו העם במערות ובחוחים ובסלעים ובצרחים ובברות׃
7Hebreoj transiris ankaux trans Jordanon en la landon de Gad kaj en Gileadon. Sed Saul estis ankoraux en Gilgal, kaj la tuta popolo tremis cxe li.
7ועברים עברו את הירדן ארץ גד וגלעד ושאול עודנו בגלגל וכל העם חרדו אחריו׃
8Kaj li atendis sep tagojn gxis la templimo, kiun difinis Samuel, sed Samuel ne venis en Gilgalon; kaj la popolo komencis disigxi de li.
8וייחל שבעת ימים למועד אשר שמואל ולא בא שמואל הגלגל ויפץ העם מעליו׃
9Tiam Saul diris:Alportu al mi la bruloferon kaj la pacoferojn. Kaj li oferis la bruloferon.
9ויאמר שאול הגשו אלי העלה והשלמים ויעל העלה׃
10Apenaux li finis la oferadon de la brulofero, venis Samuel. Kaj Saul eliris renkonte al li, por saluti lin.
10ויהי ככלתו להעלות העלה והנה שמואל בא ויצא שאול לקראתו לברכו׃
11Sed Samuel diris:Kion vi faris? Saul respondis:Mi vidis, ke la popolo diskuras de mi, kaj vi ne venis al la difinita tempo, kaj la Filisxtoj kolektigxis en Mihxmasx;
11ויאמר שמואל מה עשית ויאמר שאול כי ראיתי כי נפץ העם מעלי ואתה לא באת למועד הימים ופלשתים נאספים מכמש׃
12kaj mi diris:Nun la Filisxtoj atakos min cxi tie en Gilgal, kaj mi ankoraux ne pregxis antaux la Eternulo; mi detenis min, sed fine mi oferis la bruloferon.
12ואמר עתה ירדו פלשתים אלי הגלגל ופני יהוה לא חליתי ואתאפק ואעלה העלה׃
13Tiam Samuel diris al Saul:Vi agis malprudente, ne plenumante la ordonon de la Eternulo, via Dio, kiun Li ordonis al vi; cxar nun la Eternulo fortikigus vian regxadon super Izrael por eterne.
13ויאמר שמואל אל שאול נסכלת לא שמרת את מצות יהוה אלהיך אשר צוך כי עתה הכין יהוה את ממלכתך אל ישראל עד עולם׃
14Sed nun via regxado ne longe dauxros:la Eternulo elsercxis al Si viron laux Sia koro, kaj la Eternulo ordonis al li esti estro super Lia popolo, cxar vi ne plenumis tion, kion la Eternulo ordonis al vi.
14ועתה ממלכתך לא תקום בקש יהוה לו איש כלבבו ויצוהו יהוה לנגיד על עמו כי לא שמרת את אשר צוך יהוה׃
15Kaj Samuel levigxis kaj iris de Gilgal al Gibea de Benjamen. Kaj Saul kalkulis la popolon, kiu trovigxis cxe li, cxirkaux sescent homoj.
15ויקם שמואל ויעל מן הגלגל גבעת בנימן ויפקד שאול את העם הנמצאים עמו כשש מאות איש׃
16Saul kaj lia filo Jonatan, kaj la popolo, kiu estis kun ili, restis en Gibea de Benjamen, kaj la Filisxtoj staris tendare en Mihxmasx.
16ושאול ויונתן בנו והעם הנמצא עמם ישבים בגבע בנימן ופלשתים חנו במכמש׃
17Kaj eliris el la tendaro de la Filisxtoj tri tacxmentoj da ekstermantoj:unu tacxmento direktis sin laux la vojo al Ofra, al la lando SXual;
17ויצא המשחית ממחנה פלשתים שלשה ראשים הראש אחד יפנה אל דרך עפרה אל ארץ שועל׃
18la dua tacxmento direktis sin laux la vojo al Bet-HXoron; kaj la tria tacxmento direktis sin laux la lima vojo, kiu kondukas al la valo Ceboim, al la dezerto.
18והראש אחד יפנה דרך בית חרון והראש אחד יפנה דרך הגבול הנשקף על גי הצבעים המדברה׃
19Sed en la tuta lando de Izrael oni ne povis trovi forgxiston, cxar la Filisxtoj zorgis pri tio, ke la Hebreoj ne faru glavon aux ponardegon.
19וחרש לא ימצא בכל ארץ ישראל כי אמר פלשתים פן יעשו העברים חרב או חנית׃
20Kaj cxiuj Izraelidoj devis iri al la Filisxtoj, se iu bezonis akrigi sian plugilon aux sian fosilon aux sian hakilon aux sian rikoltilon.
20וירדו כל ישראל הפלשתים ללטוש איש את מחרשתו ואת אתו ואת קרדמו ואת מחרשתו׃
21Kaj la trancxrandoj de la plugilferoj kaj de la fosiloj kaj de la tridentoj kaj de la hakiloj kaj de la pikstangoj malakrigxis.
21והיתה הפצירה פים למחרשת ולאתים ולשלש קלשון ולהקרדמים ולהציב הדרבן׃
22Tial en la tago de la batalo ne trovigxis glavo nek ponardego en la manoj de la tuta popolo, kiu estis kun Saul kaj kun Jonatan, sed trovigxis nur cxe Saul kaj cxe lia filo Jonatan.
22והיה ביום מלחמת ולא נמצא חרב וחנית ביד כל העם אשר את שאול ואת יונתן ותמצא לשאול וליונתן בנו׃
23Dume gardistaro el la Filisxtoj eliris al la trapasejo de Mihxmasx.
23ויצא מצב פלשתים אל מעבר מכמש׃