Esperanto

Hebrew: Modern

1 Samuel

16

1Kaj la Eternulo diris al Samuel:Kiel longe vi funebros pri Saul, kiun Mi trovis nedigna regxi super Izrael? plenigu vian kornon per oleo, kaj iru; Mi sendos vin al Jisxaj la Bet-Lehxemano, cxar inter liaj filoj Mi elvidis al Mi regxon.
1ויאמר יהוה אל שמואל עד מתי אתה מתאבל אל שאול ואני מאסתיו ממלך על ישראל מלא קרנך שמן ולך אשלחך אל ישי בית הלחמי כי ראיתי בבניו לי מלך׃
2Kaj Samuel diris:Kiel mi iros? Saul auxdos, kaj mortigos min. Sed la Eternulo diris:Prenu kun vi bovidinon, kaj diru:Mi venis, por fari bucxoferon al la Eternulo.
2ויאמר שמואל איך אלך ושמע שאול והרגני ויאמר יהוה עגלת בקר תקח בידך ואמרת לזבח ליהוה באתי׃
3Kaj invitu Jisxajon al la ofero; kaj Mi sciigos al vi, kion vi devas fari, kaj vi sanktoleos al Mi tiun, kiun Mi montros al vi.
3וקראת לישי בזבח ואנכי אודיעך את אשר תעשה ומשחת לי את אשר אמר אליך׃
4Kaj Samuel faris tion, kion diris la Eternulo, kaj li venis Bet- Lehxemon. Kun timo iris al li renkonte la plejagxuloj de la urbo, kaj diris:CXu en paco vi venas?
4ויעש שמואל את אשר דבר יהוה ויבא בית לחם ויחרדו זקני העיר לקראתו ויאמר שלם בואך׃
5Kaj li respondis:En paco; mi venis, por bucxoferi al la Eternulo; sanktigu vin, kaj venu kun mi por la bucxofero. Kaj li sanktigis Jisxajon kaj liajn filojn, kaj invitis ilin al la ofero.
5ויאמר שלום לזבח ליהוה באתי התקדשו ובאתם אתי בזבח ויקדש את ישי ואת בניו ויקרא להם לזבח׃
6Kiam ili venis, li ekvidis Eliabon, kaj diris:Jen antaux la Eternulo estas Lia sanktoleito.
6ויהי בבואם וירא את אליאב ויאמר אך נגד יהוה משיחו׃
7Sed la Eternulo diris al Samuel:Ne rigardu lian aspekton kaj lian altan kreskon, cxar Mi malsxatas lin; ne estas tiel, kiel vidas homo:cxar homo vidas tion, kio estas antaux la okuloj, sed la Eternulo rigardas en la koron.
7ויאמר יהוה אל שמואל אל תבט אל מראהו ואל גבה קומתו כי מאסתיהו כי לא אשר יראה האדם כי האדם יראה לעינים ויהוה יראה ללבב׃
8Tiam Jisxaj vokis Abinadabon, kaj pasigis lin antaux Samuel; sed cxi tiu diris:Ankaux cxi tiun la Eternulo ne elektis.
8ויקרא ישי אל אבינדב ויעברהו לפני שמואל ויאמר גם בזה לא בחר יהוה׃
9Kaj Jisxaj pasigis SXaman; sed Samuel diris:Ankaux cxi tiun la Eternulo ne elektis.
9ויעבר ישי שמה ויאמר גם בזה לא בחר יהוה׃
10Tiel Jisxaj pasigis siajn sep filojn antaux Samuel; sed Samuel diris al Jisxaj:La Eternulo ne elektis cxi tiujn.
10ויעבר ישי שבעת בניו לפני שמואל ויאמר שמואל אל ישי לא בחר יהוה באלה׃
11Kaj Samuel diris al Jisxaj:CXu tio estas jam cxiuj knaboj? Kaj cxi tiu diris:Restas ankoraux la plej juna, li pasxtas nun la sxafojn. Kaj Samuel diris al Jisxaj:Sendu, kaj venigu lin, cxar ni ne sidigxos al la tablo, antaux ol li venos cxi tien.
11ויאמר שמואל אל ישי התמו הנערים ויאמר עוד שאר הקטן והנה רעה בצאן ויאמר שמואל אל ישי שלחה וקחנו כי לא נסב עד באו פה׃
12Kaj li sendis, kaj venigis lin. Kaj li estis rugxa, kun belaj okuloj kaj bonaspekta. Tiam la Eternulo diris:Levigxu, sanktoleu lin, cxar tio estas li.
12וישלח ויביאהו והוא אדמוני עם יפה עינים וטוב ראי ויאמר יהוה קום משחהו כי זה הוא׃
13Kaj Samuel prenis la kornon kun la oleo, kaj sanktoleis lin inter liaj fratoj. Kaj la spirito de la Eternulo ekfavoris Davidon de post tiu tago kaj pluen. Kaj Samuel levigxis kaj iris en Raman.
13ויקח שמואל את קרן השמן וימשח אתו בקרב אחיו ותצלח רוח יהוה אל דוד מהיום ההוא ומעלה ויקם שמואל וילך הרמתה׃
14Kaj la spirito de la Eternulo forigxis de Saul, kaj ekturmentis lin spirito malbona, sendita de la Eternulo.
14ורוח יהוה סרה מעם שאול ובעתתו רוח רעה מאת יהוה׃
15Kaj la servantoj de Saul diris al li:Jen malbona spirito, sendita de Dio, turmentas vin;
15ויאמרו עבדי שאול אליו הנה נא רוח אלהים רעה מבעתך׃
16tial nia sinjoro diru al siaj servantoj, ke ili elsercxu homon, kiu povoscias ludi harpon:kaj kiam atakos vin la malbona spirito, sendita de Dio, li ekludos per sia mano, kaj tiam farigxos al vi bone.
16יאמר נא אדננו עבדיך לפניך יבקשו איש ידע מנגן בכנור והיה בהיות עליך רוח אלהים רעה ונגן בידו וטוב לך׃
17Kaj Saul diris al siaj servantoj:Elsercxu al mi homon, kiu bone ludas, kaj venigu lin al mi.
17ויאמר שאול אל עבדיו ראו נא לי איש מיטיב לנגן והביאותם אלי׃
18Tiam unu el la junuloj respondis kaj diris:CXe Jisxaj la Bet-Lehxemano mi vidis filon, kiu povoscias ludi, kaj li estas fortulo kaj militkapablulo kaj prudenta en siaj paroloj kaj belaspekta, kaj la Eternulo estas kun li.
18ויען אחד מהנערים ויאמר הנה ראיתי בן לישי בית הלחמי ידע נגן וגבור חיל ואיש מלחמה ונבון דבר ואיש תאר ויהוה עמו׃
19Kaj Saul sendis senditojn al Jisxaj, kaj dirigis:Sendu al mi vian filon David, kiu estas cxe la sxafoj.
19וישלח שאול מלאכים אל ישי ויאמר שלחה אלי את דוד בנך אשר בצאן׃
20Tiam Jisxaj prenis azenon, sxargxitan per pano, kaj felsakon kun vino, kaj unu kapridon, kaj li sendis tion per sia filo David al Saul.
20ויקח ישי חמור לחם ונאד יין וגדי עזים אחד וישלח ביד דוד בנו אל שאול׃
21Kaj David venis al Saul, kaj ekservis antaux li; kaj cxi tiu tre ekamis lin, kaj li farigxis lia armilportisto.
21ויבא דוד אל שאול ויעמד לפניו ויאהבהו מאד ויהי לו נשא כלים׃
22Kaj Saul sendis al Jisxaj, por diri:Mi petas, David restu cxe mi, cxar li placxas al mi.
22וישלח שאול אל ישי לאמר יעמד נא דוד לפני כי מצא חן בעיני׃
23Kaj cxiufoje, kiam la spirito, sendita de Dio, atakis Saulon, David prenadis la harpon kaj ludadis per sia mano; tiam al Saul farigxadis pli facile kaj bone, kaj la malbona spirito forigxadis de li.
23והיה בהיות רוח אלהים אל שאול ולקח דוד את הכנור ונגן בידו ורוח לשאול וטוב לו וסרה מעליו רוח הרעה׃