Esperanto

Hebrew: Modern

1 Samuel

2

1Kaj HXana pregxis kaj diris: GXojas mia koro pri la Eternulo, Mia korno altigxis pro la Eternulo; Largxe malfermigxis mia busxo kontraux miaj malamikoj, CXar mi gxojas pro Via helpo.
1ותתפלל חנה ותאמר עלץ לבי ביהוה רמה קרני ביהוה רחב פי על אויבי כי שמחתי בישועתך׃
2Neniu estas tiel sankta, kiel la Eternulo; CXar ekzistas neniu krom Vi, Kaj nenia defendanto simila al nia Dio.
2אין קדוש כיהוה כי אין בלתך ואין צור כאלהינו׃
3Ne parolu plu fierajxon; Malhumilajxo ne eliru plu el via busxo; CXar la Eternulo estas Dio cxioscianta, Kaj Li starigis la aferojn.
3אל תרבו תדברו גבהה גבהה יצא עתק מפיכם כי אל דעות יהוה ולא נתכנו עללות׃
4La pafarko de la fortuloj estas senvalorigata, Kaj la malfortuloj zonigxas per forto.
4קשת גברים חתים ונכשלים אזרו חיל׃
5Satuloj sin dungigas pro pano, Kaj malsatuloj jam ne malsatas; Senfruktulino naskis sep, Kaj multinfanulino senfortigxis.
5שבעים בלחם נשכרו ורעבים חדלו עד עקרה ילדה שבעה ורבת בנים אמללה׃
6La Eternulo mortigas kaj vivigas, Malsuprigas en SXeolon kaj suprigas.
6יהוה ממית ומחיה מוריד שאול ויעל׃
7La Eternulo malricxigas kaj ricxigas, Malaltigas kaj altigas.
7יהוה מוריש ומעשיר משפיל אף מרומם׃
8Li levas malricxulon el polvo, El koto Li altigas senhavulon, Por sidigi lin kun altranguloj, Kaj tronon de gloro Li heredigas al li; CXar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la tero, Kaj sur ili Li starigis la mondon.
8מקים מעפר דל מאשפת ירים אביון להושיב עם נדיבים וכסא כבוד ינחלם כי ליהוה מצקי ארץ וישת עליהם תבל׃
9La piedojn de Siaj piuloj Li gardas, Kaj la malvirtuloj pereas en mallumo; CXar ne per sia forto potencigxas la homo.
9רגלי חסידו ישמר ורשעים בחשך ידמו כי לא בכח יגבר איש׃
10La Eternulo pereigas tiujn, kiuj ribelas kontraux Li; El la cxielo Li tondras kontraux ili. La Eternulo jugxos la finojn de la tero, Kaj donos forton al Sia regxo, Kaj altigos la kornon de Sia sanktoleito.
10יהוה יחתו מריבו עלו בשמים ירעם יהוה ידין אפסי ארץ ויתן עז למלכו וירם קרן משיחו׃
11Kaj Elkana iris en Raman, al sia domo; kaj la knabo farigxis servisto de la Eternulo apud la pastro Eli.
11וילך אלקנה הרמתה על ביתו והנער היה משרת את יהוה את פני עלי הכהן׃
12La filoj de Eli estis malmoralaj; ili ne konis la Eternulon,
12ובני עלי בני בליעל לא ידעו את יהוה׃
13nek la devojn de pastroj koncerne la popolon. Se iu bucxis oferon, tiam venadis knabo de la pastro dum la kuirado de la viando, havante en sia mano tridentan forkon,
13ומשפט הכהנים את העם כל איש זבח זבח ובא נער הכהן כבשל הבשר והמזלג שלש השנים בידו׃
14kaj li enpusxadis gxin en la lavujon aux en la kaldronon aux en la poton aux en la kaserolon, kaj cxion, kion trafis la forko, prenadis la pastro. Tiel ili agadis kun cxiuj Izraelidoj, kiuj venadis tien en SXilon.
14והכה בכיור או בדוד או בקלחת או בפרור כל אשר יעלה המזלג יקח הכהן בו ככה יעשו לכל ישראל הבאים שם בשלה׃
15Ecx antaux la oferbruligo de la sebo venadis knabo de la pastro, kaj diradis al la alportanto de la ofero:Donu viandon, por rosti por la pastro; li ne prenos de vi viandon kuiritan, sed nur krudan.
15גם בטרם יקטרון את החלב ובא נער הכהן ואמר לאיש הזבח תנה בשר לצלות לכהן ולא יקח ממך בשר מבשל כי אם חי׃
16Se la homo diris al li:Antauxe oni oferbruligu la sebon, kaj poste prenu al vi, kion via animo deziras; tiam li diradis:Donu tuj, alie mi prenos per forto.
16ויאמר אליו האיש קטר יקטירון כיום החלב וקח לך כאשר תאוה נפשך ואמר לו כי עתה תתן ואם לא לקחתי בחזקה׃
17La peko de la knaboj estis tre granda antaux la Eternulo, cxar la homoj malestimis la oferdonon, faratan al la Eternulo.
17ותהי חטאת הנערים גדולה מאד את פני יהוה כי נאצו האנשים את מנחת יהוה׃
18Samuel estis servisto antaux la Eternulo; la knabo estis zonita per lina efodo.
18ושמואל משרת את פני יהוה נער חגור אפוד בד׃
19Kaj malgrandan tunikon faradis al li lia patrino, kaj alportadis al li cxiujare, kiam sxi venadis kun sia edzo, por alporti la cxiujaran oferon.
19ומעיל קטן תעשה לו אמו והעלתה לו מימים ימימה בעלותה את אישה לזבח את זבח הימים׃
20Kaj Eli benadis Elkanan kaj lian edzinon, kaj diradis:La Eternulo donu al vi idojn de cxi tiu virino rekompence pro la konsekrito, kiun vi konsekris al la Eternulo. Kaj ili iradis al sia loko.
20וברך עלי את אלקנה ואת אשתו ואמר ישם יהוה לך זרע מן האשה הזאת תחת השאלה אשר שאל ליהוה והלכו למקמו׃
21La Eternulo atentis HXanan, kaj sxi gravedigxis kaj naskis tri filojn kaj du filinojn; kaj la knabo Samuel kreskis antaux la Eternulo.
21כי פקד יהוה את חנה ותהר ותלד שלשה בנים ושתי בנות ויגדל הנער שמואל עם יהוה׃
22Eli estis tre maljuna; li auxdis cxion, kiel agas liaj filoj kun cxiuj Izraelidoj, kaj ke ili kusxas kun la virinoj, kiuj kolektigxas antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno.
22ועלי זקן מאד ושמע את כל אשר יעשון בניו לכל ישראל ואת אשר ישכבון את הנשים הצבאות פתח אהל מועד׃
23Kaj li diris al ili:Kial vi faras tiajn agojn? cxar mi auxdas pri viaj malbonaj agoj de cxi tiu tuta popolo.
23ויאמר להם למה תעשון כדברים האלה אשר אנכי שמע את דבריכם רעים מאת כל העם אלה׃
24Ne, miaj infanoj, ne bona estas la famo, kiun mi auxdas; vi devojigas la popolon de la Eternulo.
24אל בני כי לוא טובה השמעה אשר אנכי שמע מעברים עם יהוה׃
25Se pekas homo kontraux homo, povas defendi lin Dio; sed se homo pekas kontraux la Eternulo, tiam kiu defendos lin? Sed ili ne auxskultis la vocxon de sia patro, cxar la Eternulo decidis mortigi ilin.
25אם יחטא איש לאיש ופללו אלהים ואם ליהוה יחטא איש מי יתפלל לו ולא ישמעו לקול אביהם כי חפץ יהוה להמיתם׃
26Dume la knabo Samuel cxiam pli kreskis, kaj li placxis kiel al la Eternulo, tiel ankaux al la homoj.
26והנער שמואל הלך וגדל וטוב גם עם יהוה וגם עם אנשים׃
27Kaj venis homo de Dio al Eli, kaj diris al li:Tiel diras la Eternulo:Mi montris Min ja al la domo de via patro, kiam ili estis en Egiptujo, en la domo de Faraono;
27ויבא איש אלהים אל עלי ויאמר אליו כה אמר יהוה הנגלה נגליתי אל בית אביך בהיותם במצרים לבית פרעה׃
28kaj Mi elektis lin el cxiuj triboj de Izrael kiel pastron por Mi, ke li oferu sur Mia altaro, ke li fumigu incenson, ke li portu efodon antaux Mi; kaj Mi donis al la domo de via patro cxiujn fajroferojn de la Izraelidoj.
28ובחר אתו מכל שבטי ישראל לי לכהן לעלות על מזבחי להקטיר קטרת לשאת אפוד לפני ואתנה לבית אביך את כל אשי בני ישראל׃
29Kial do vi piedpremas Mian bucxoferon kaj farunoferon, kiujn Mi starigis por la logxejo? vi honoras viajn filojn pli ol Min, por grasigi vin per la unuaj partoj de cxiuj oferdonoj de Mia popolo Izrael.
29למה תבעטו בזבחי ובמנחתי אשר צויתי מעון ותכבד את בניך ממני להבריאכם מראשית כל מנחת ישראל לעמי׃
30Tial la Eternulo, Dio de Izrael, diras:Mi diris, ke via domo kaj la domo de via patro irados antaux Mi eterne; sed nun, diras la Eternulo, Mi tion ne permesos; cxar Miajn honorantojn Mi honoros, kaj Miaj malestimantoj estos malaltigitaj.
30לכן נאם יהוה אלהי ישראל אמור אמרתי ביתך ובית אביך יתהלכו לפני עד עולם ועתה נאם יהוה חלילה לי כי מכבדי אכבד ובזי יקלו׃
31Jen venos baldaux la tempo, kiam Mi rompos vian brakon kaj la brakon de via patrodomo, ke ne estos maljunulo en via domo;
31הנה ימים באים וגדעתי את זרעך ואת זרע בית אביך מהיות זקן בביתך׃
32kaj vi vidos konkuranton en la logxejo, dum cxiuj bonoj, kiuj estos farataj al Izrael; kaj neniam estos maljunulo en via domo.
32והבטת צר מעון בכל אשר ייטיב את ישראל ולא יהיה זקן בביתך כל הימים׃
33Sed Mi neniun ekstermos cxe vi de antaux Mia altaro, por ke viaj okuloj konsumigxu kaj via animo turmentigxu; cxiu, kiu naskigxas en via domo, mortos en la vira agxo.
33ואיש לא אכרית לך מעם מזבחי לכלות את עיניך ולאדיב את נפשך וכל מרבית ביתך ימותו אנשים׃
34Kaj jen estas por vi la pruvosigno, kiu plenumigxos sur viaj du filoj, sur HXofni kaj Pinehxas:en unu tago ili ambaux mortos.
34וזה לך האות אשר יבא אל שני בניך אל חפני ופינחס ביום אחד ימותו שניהם׃
35Kaj Mi starigos por Mi pastron fidelan, kiu agados laux Mia koro kaj laux Mia animo; kaj Mi konstruos al li domon fidindan, kaj li irados cxiam antaux Mia sanktoleito.
35והקימתי לי כהן נאמן כאשר בלבבי ובנפשי יעשה ובניתי לו בית נאמן והתהלך לפני משיחי כל הימים׃
36Kaj cxiu, kiu restos el via domo, venos kaj klinigxos antaux li gxis la tero pro malgranda monero kaj pro bulo da pano, kaj diros:Mi petas, lasu min aligxi al ia el la pastrajxoj, por ke mi povu mangxi pecon da pano.
36והיה כל הנותר בביתך יבוא להשתחות לו לאגורת כסף וככר לחם ואמר ספחני נא אל אחת הכהנות לאכל פת לחם׃