1Okazis en tiu tempo, ke la Filisxtoj kolektis sian militistaron, por militi kontraux Izrael. Kaj Ahxisx diris al David:Sciu, ke vi iros kun mi en la militon, vi kaj viaj viroj.
1ויהי בימים ההם ויקבצו פלשתים את מחניהם לצבא להלחם בישראל ויאמר אכיש אל דוד ידע תדע כי אתי תצא במחנה אתה ואנשיך׃
2Kaj David diris al Ahxisx:Tial vi ekscios, kion faros via sklavo. Kaj Ahxisx diris al David:Mi faros vin por cxiam mia kapogardisto.
2ויאמר דוד אל אכיש לכן אתה תדע את אשר יעשה עבדך ויאמר אכיש אל דוד לכן שמר לראשי אשימך כל הימים׃
3Dume Samuel mortis, kaj cxiuj Izraelidoj lin priploris, kaj enterigis lin en Rama, en lia urbo. Kaj Saul estis eksterminta el la lando cxiujn sorcxistojn kaj auxguristojn.
3ושמואל מת ויספדו לו כל ישראל ויקברהו ברמה ובעירו ושאול הסיר האבות ואת הידענים מהארץ׃
4Kiam la Filisxtoj kolektigxis, kaj venis kaj starigxis tendare en SXunem, tiam Saul kolektis cxiujn Izraelidojn, kaj ili starigxis tendare en Gilboa.
4ויקבצו פלשתים ויבאו ויחנו בשונם ויקבץ שאול את כל ישראל ויחנו בגלבע׃
5Kiam Saul ekvidis la tendaron de la Filisxtoj, li ektimis, kaj lia koro forte ektremis.
5וירא שאול את מחנה פלשתים וירא ויחרד לבו מאד׃
6Kaj Saul petis konsilon cxe la Eternulo, sed la Eternulo ne respondis al li per songxoj, nek per la signoj de lumo, nek per profetoj.
6וישאל שאול ביהוה ולא ענהו יהוה גם בחלמות גם באורים גם בנביאם׃
7Tiam Saul diris al siaj servantoj:Elsercxu al mi virinon, kiu povoscias auxguri, por ke mi iru al sxi kaj ricevu de sxi informojn. Kaj liaj servantoj diris:Jen ekzistas en En-Dor virino, kiu povoscias auxguri.
7ויאמר שאול לעבדיו בקשו לי אשת בעלת אוב ואלכה אליה ואדרשה בה ויאמרו עבדיו אליו הנה אשת בעלת אוב בעין דור׃
8Tiam Saul sxangxis siajn vestojn, metis sur sin aliajn vestojn, kaj iris kune kun du viroj, kaj ili venis al la virino nokte. Kaj li diris:Auxguru al mi, mi petas, per via auxgura povoscio, kaj elvoku al mi tiun, pri kiu mi diros al vi.
8ויתחפש שאול וילבש בגדים אחרים וילך הוא ושני אנשים עמו ויבאו אל האשה לילה ויאמר קסומי נא לי באוב והעלי לי את אשר אמר אליך׃
9Sed la virino diris al li:Vi scias ja, kion faris Saul, kiu ekstermis la sorcxistojn kaj la auxguristojn el la lando; kial do vi volas retkapti mian animon, por pereigi min?
9ותאמר האשה אליו הנה אתה ידעת את אשר עשה שאול אשר הכרית את האבות ואת הידעני מן הארץ ולמה אתה מתנקש בנפשי להמיתני׃
10Tiam Saul jxuris al sxi per la Eternulo, dirante:Kiel vivas la Eternulo, ne trafos vin puno pro cxi tiu afero.
10וישבע לה שאול ביהוה לאמר חי יהוה אם יקרך עון בדבר הזה׃
11Kaj la virino diris:Kiun mi elvoku al vi? Kaj li diris:Samuelon elvoku al mi.
11ותאמר האשה את מי אעלה לך ויאמר את שמואל העלי לי׃
12Kiam la virino ekvidis Samuelon, sxi ekkriis per lauxta vocxo; kaj la virino diris al Saul:Kial vi min trompis? vi estas ja Saul.
12ותרא האשה את שמואל ותזעק בקול גדול ותאמר האשה אל שאול לאמר למה רמיתני ואתה שאול׃
13Sed la regxo diris al sxi:Ne timu; kion vi vidis? Kaj la virino diris al Saul:Iun dian mi vidis levigxantan el la tero.
13ויאמר לה המלך אל תיראי כי מה ראית ותאמר האשה אל שאול אלהים ראיתי עלים מן הארץ׃
14Kaj li diris al sxi:Kia estas lia aspekto? Kaj sxi diris:Levigxas viro maljuna, kaj li estas vestita per pastra tuniko. Tiam Saul komprenis, ke tio estas Samuel; kaj li klinis sin kun la vizagxo gxis la tero, kaj faris adorsaluton.
14ויאמר לה מה תארו ותאמר איש זקן עלה והוא עטה מעיל וידע שאול כי שמואל הוא ויקד אפים ארצה וישתחו׃
15Tiam Samuel diris al Saul:Kial vi maltrankviligis min, elvokante min supren? Kaj Saul respondis:Mi estas en tre premita stato; la Filisxtoj militas kontraux mi, kaj Dio forturnis Sin de mi kaj jam ne respondas al mi per profetoj nek per songxoj; tial mi vokis vin, por ke vi sciigu al mi, kion mi devas fari.
15ויאמר שמואל אל שאול למה הרגזתני להעלות אתי ויאמר שאול צר לי מאד ופלשתים נלחמים בי ואלהים סר מעלי ולא ענני עוד גם ביד הנביאם גם בחלמות ואקראה לך להודיעני מה אעשה׃
16Sed Samuel diris:Kial do vi demandas min, se la Eternulo forturnis Sin de vi kaj transiris al via konkuranto?
16ויאמר שמואל ולמה תשאלני ויהוה סר מעליך ויהי ערך׃
17Kaj la Eternulo faros al li, kion Li diris per mi; kaj la Eternulo elsxiros la regnon el viaj manoj kaj donos gxin al via proksimulo David.
17ויעש יהוה לו כאשר דבר בידי ויקרע יהוה את הממלכה מידך ויתנה לרעך לדוד׃
18CXar vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo kaj ne plenumis Lian flaman koleron kontraux Amalek, tial cxi tion faris hodiaux la Eternulo al vi;
18כאשר לא שמעת בקול יהוה ולא עשית חרון אפו בעמלק על כן הדבר הזה עשה לך יהוה היום הזה׃
19kaj la Eternulo transdonos kune kun vi ankaux Izraelon en la manojn de la Filisxtoj; kaj morgaux vi kaj viaj filoj estos kun mi; ankaux la tendaron de Izrael la Eternulo transdonos en la manojn de la Filisxtoj.
19ויתן יהוה גם את ישראל עמך ביד פלשתים ומחר אתה ובניך עמי גם את מחנה ישראל יתן יהוה ביד פלשתים׃
20Tiam Saul tuj falis laux sia tuta longeco sur la teron, cxar li tre ektimis pro la vortoj de Samuel; ankaux forton li ne havis en si, cxar li nenion mangxis la tutan tagon kaj la tutan nokton.
20וימהר שאול ויפל מלא קומתו ארצה וירא מאד מדברי שמואל גם כח לא היה בו כי לא אכל לחם כל היום וכל הלילה׃
21Kiam la virino aliris al Saul, kaj vidis, ke li estas tre konsternita, sxi diris al li:Jen via sklavino obeis vian vocxon, kaj mi metis en dangxeron mian animon, kaj obeis la vortojn, kiujn vi diris al mi;
21ותבוא האשה אל שאול ותרא כי נבהל מאד ותאמר אליו הנה שמעה שפחתך בקולך ואשים נפשי בכפי ואשמע את דבריך אשר דברת אלי׃
22nun mi petas, auxskultu ankaux vi la vocxon de via sklavino, kaj mi metos antaux vin pecon da pano, kaj vi mangxu, por ke vi havu forton, kiam vi iros la vojon.
22ועתה שמע נא גם אתה בקול שפחתך ואשמה לפניך פת לחם ואכול ויהי בך כח כי תלך בדרך׃
23Sed li rifuzis, kaj diris:Mi ne mangxos. Sed kiam insistis super li liaj servantoj kaj ankaux la virino, li obeis ilian vocxon, levigxis de la tero, kaj sidigxis sur lito.
23וימאן ויאמר לא אכל ויפרצו בו עבדיו וגם האשה וישמע לקלם ויקם מהארץ וישב אל המטה׃
24La virino havis en la domo grasigitan bovidon; sxi rapide gxin bucxis, kaj sxi prenis farunon, knedis gxin, kaj bakis el gxi macojn.
24ולאשה עגל מרבק בבית ותמהר ותזבחהו ותקח קמח ותלש ותפהו מצות׃
25Kaj sxi alportis tion antaux Saulon kaj antaux liajn servantojn, kaj ili mangxis; kaj en la sama nokto ili levigxis kaj foriris.
25ותגש לפני שאול ולפני עבדיו ויאכלו ויקמו וילכו בלילה ההוא׃