Esperanto

Hebrew: Modern

1 Samuel

30

1Kiam David kaj liaj viroj venis en Ciklagon en la tria tago, la Amalekidoj estis atakintaj la sudan regionon kaj Ciklagon, venkobatintaj Ciklagon kaj forbruligintaj gxin per fajro.
1ויהי בבא דוד ואנשיו צקלג ביום השלישי ועמלקי פשטו אל נגב ואל צקלג ויכו את צקלג וישרפו אתה באש׃
2Ili prenis en malliberecon la virinojn, kiuj estis tie, de la malgrandaj gxis la grandaj; ili neniun mortigis, sed forkondukis, kaj iris sian vojon.
2וישבו את הנשים אשר בה מקטן ועד גדול לא המיתו איש וינהגו וילכו לדרכם׃
3Kiam David kun siaj viroj venis al la urbo, ili ekvidis, ke gxi estas forbruligita per fajro, kaj iliaj edzinoj kaj filoj kaj filinoj estas prenitaj en malliberecon.
3ויבא דוד ואנשיו אל העיר והנה שרופה באש ונשיהם ובניהם ובנתיהם נשבו׃
4Tiam David, kaj la homoj, kiuj estis kun li, levis sian vocxon kaj ekploris, gxis ili jam ne havis forton por plori.
4וישא דוד והעם אשר אתו את קולם ויבכו עד אשר אין בהם כח לבכות׃
5La du edzinoj de David ankaux estis prenitaj en malliberecon, Ahxinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.
5ושתי נשי דוד נשבו אחינעם היזרעלית ואביגיל אשת נבל הכרמלי׃
6Kaj al David estis tre malfacile, cxar la popolo intencis sxtonmortigi lin, cxar tre koleris la tuta popolo, cxiu pro siaj filoj kaj siaj filinoj. Sed David havis fortan fidon al la Eternulo, sia Dio.
6ותצר לדוד מאד כי אמרו העם לסקלו כי מרה נפש כל העם איש על בנו ועל בנתיו ויתחזק דוד ביהוה אלהיו׃
7Kaj David diris al Ebjatar, la pastro, filo de Ahximelehx:Volu alporti al mi la efodon; kaj Ebjatar alportis la efodon al David.
7ויאמר דוד אל אביתר הכהן בן אחימלך הגישה נא לי האפד ויגש אביתר את האפד אל דוד׃
8Tiam David faris demandon al la Eternulo, dirante:CXu mi postkuru tiun amason, kaj cxu mi gxin kaptos? Kaj Li diris al li:Postkuru, cxar vi kaptos kaj vi savos.
8וישאל דוד ביהוה לאמר ארדף אחרי הגדוד הזה האשגנו ויאמר לו רדף כי השג תשיג והצל תציל׃
9Kaj David iris, li kaj la sescent viroj, kiuj estis kun li, kaj ili venis al la torento Besor, kaj la postrestintoj haltis.
9וילך דוד הוא ושש מאות איש אשר אתו ויבאו עד נחל הבשור והנותרים עמדו׃
10Kaj postkuris David kun kvarcent viroj; haltis ducent viroj, kiuj estis tro lacaj, por transiri la torenton Besor.
10וירדף דוד הוא וארבע מאות איש ויעמדו מאתים איש אשר פגרו מעבר את נחל הבשור׃
11Kaj ili trovis iun Egipton sur la kampo, kaj ili alkondukis lin al David; oni donis al li panon, kaj li mangxis, kaj oni trinkigis al li akvon.
11וימצאו איש מצרי בשדה ויקחו אתו אל דוד ויתנו לו לחם ויאכל וישקהו מים׃
12Kaj oni donis al li pecon da figa kuko kaj du kuketojn sekvinberajn, kaj li mangxis, kaj revenis al li lia spirito, cxar antaux tio li dum tri tagoj kaj tri noktoj ne mangxis panon kaj ne trinkis akvon.
12ויתנו לו פלח דבלה ושני צמקים ויאכל ותשב רוחו אליו כי לא אכל לחם ולא שתה מים שלשה ימים ושלשה לילות׃
13Kaj David diris al li:Kies vi estas? kaj de kie vi estas? Kaj li respondis:Mi estas Egipta junulo, mi estas sklavo de unu Amalekido; sed mia sinjoro forlasis min, cxar mi malsanigxis antaux tri tagoj.
13ויאמר לו דוד למי אתה ואי מזה אתה ויאמר נער מצרי אנכי עבד לאיש עמלקי ויעזבני אדני כי חליתי היום שלשה׃
14Ni atakis la sudan regionon de la Keretidoj kaj la regionon de Jehuda kaj la sudan regionon de Kaleb, kaj Ciklagon ni forbruligis per fajro.
14אנחנו פשטנו נגב הכרתי ועל אשר ליהודה ועל נגב כלב ואת צקלג שרפנו באש׃
15Tiam David diris al li:CXu vi kondukos min al tiu amaso? Kaj li respondis:JXuru al mi per Dio, ke vi ne mortigos min kaj ne transdonos min en la manon de mia sinjoro; tiam mi kondukos vin al tiu amaso.
15ויאמר אליו דוד התורדני אל הגדוד הזה ויאמר השבעה לי באלהים אם תמיתני ואם תסגרני ביד אדני ואורדך אל הגדוד הזה׃
16Kaj li alkondukis lin; kaj jen ili, disjxetitaj sur la tuta landpeco, mangxas kaj trinkas kaj festenas pro la tuta granda militakiro, kiun ili prenis el la lando Filisxta kaj el la lando Juda.
16וירדהו והנה נטשים על פני כל הארץ אכלים ושתים וחגגים בכל השלל הגדול אשר לקחו מארץ פלשתים ומארץ יהודה׃
17Kaj David batis ilin de la mateno gxis la morgauxa vespero; kaj neniu el ili sin savis, krom kvarcent junaj viroj, kiuj ekrajdis sur la kameloj kaj forkuris.
17ויכם דוד מהנשף ועד הערב למחרתם ולא נמלט מהם איש כי אם ארבע מאות איש נער אשר רכבו על הגמלים וינסו׃
18Kaj David savis cxion, kion prenis la Amalekidoj, kaj siajn du edzinojn David savis.
18ויצל דוד את כל אשר לקחו עמלק ואת שתי נשיו הציל דוד׃
19Kaj mankis al ili nenio malgranda nek granda, nek el la filoj nek el la filinoj, nek el la militakiro, nek el cxio, kion ili prenis al si:cxion David reprenis.
19ולא נעדר להם מן הקטן ועד הגדול ועד בנים ובנות ומשלל ועד כל אשר לקחו להם הכל השיב דוד׃
20Kaj David prenis cxiujn sxafojn kaj bovojn kaj pelis la brutojn antaux si, kaj oni diris:Tio estas la militakiro de David.
20ויקח דוד את כל הצאן והבקר נהגו לפני המקנה ההוא ויאמרו זה שלל דוד׃
21Kaj David venis al la ducent viroj, kiuj pro laceco ne povis sekvi Davidon kaj estis restigitaj cxe la torento Besor. Kaj ili eliris renkonte al David, kaj al la popolo, kiu estis kun li. Kaj David aliris al tiuj homoj kaj afable salutis ilin.
21ויבא דוד אל מאתים האנשים אשר פגרו מלכת אחרי דוד וישיבם בנחל הבשור ויצאו לקראת דוד ולקראת העם אשר אתו ויגש דוד את העם וישאל להם לשלום׃
22Tiam kelkaj malbonaj kaj sentauxgaj el la viroj, kiuj iris kun David, ekparolis kaj diris:Pro tio, ke ili ne iris kun ni, ni ne donu al ili ion el la militakiro, kiun ni reprenis; nur al cxiu lian edzinon kaj liajn gefilojn; ili prenu kaj iru.
22ויען כל איש רע ובליעל מהאנשים אשר הלכו עם דוד ויאמרו יען אשר לא הלכו עמי לא נתן להם מהשלל אשר הצלנו כי אם איש את אשתו ואת בניו וינהגו וילכו׃
23Sed David diris:Ne agu tiel, miaj fratoj, kun tio, kion donis al ni la Eternulo, kiu konservis nin, kaj transdonis en niajn manojn la amason, kiu atakis nin.
23ויאמר דוד לא תעשו כן אחי את אשר נתן יהוה לנו וישמר אתנו ויתן את הגדוד הבא עלינו בידנו׃
24Kaj kiu auxskultos vin en tiu afero? cxar la parto de tiu, kiu iris en la batalon, devas esti tia sama, kiel de tiu, kiu restis cxe la cxararo; egale devas esti dividite.
24ומי ישמע לכם לדבר הזה כי כחלק הירד במלחמה וכחלק הישב על הכלים יחדו יחלקו׃
25Tiel estis de post tiu tago; kaj li starigis tion kiel legxon kaj moron en Izrael gxis nun.
25ויהי מהיום ההוא ומעלה וישמה לחק ולמשפט לישראל עד היום הזה׃
26Kiam David venis en Ciklagon, li sendis iom el la militakiro al la Judaj plejagxuloj, al siaj amikoj, dirante:Jen akceptu donacon el la militakiro de la malamikoj de la Eternulo;
26ויבא דוד אל צקלג וישלח מהשלל לזקני יהודה לרעהו לאמר הנה לכם ברכה משלל איבי יהוה׃
27al tiuj, kiuj estis en Bet-El, kaj al tiuj, kiuj estis en la suda Ramot, kaj al tiuj, kiuj estis en Jatir,
27לאשר בבית אל ולאשר ברמות נגב ולאשר ביתר׃
28kaj al tiuj, kiuj estis en Aroer, kaj al tiuj, kiuj estis en Sifmot, kaj al tiuj, kiuj estis en Esxtemoa,
28ולאשר בערער ולאשר בשפמות ולאשר באשתמע׃
29kaj al tiuj, kiuj estis en Rahxal, kaj al tiuj, kiuj estis en la urboj de la Jerahxmeelidoj, kaj al tiuj, kiuj estis en la urboj de la Kenidoj,
29ולאשר ברכל ולאשר בערי הירחמאלי ולאשר בערי הקיני׃
30kaj al tiuj, kiuj estis en HXorma, kaj al tiuj, kiuj estis en Kor- Asxan, kaj al tiuj, kiuj estis en Atahx,
30ולאשר בחרמה ולאשר בבור עשן ולאשר בעתך׃
31kaj al tiuj, kiuj estis en HXebron, kaj en cxiuj lokoj, en kiuj estis vaginta David kun siaj viroj.
31ולאשר בחברון ולכל המקמות אשר התהלך שם דוד הוא ואנשיו׃