Esperanto

Hebrew: Modern

1 Thessalonians

4

1Fine do, fratoj, ni petegas kaj admonas vin en la Sinjoro Jesuo, ke kiamaniere vi lernis de ni, kiel vi devus iradi kaj placxi al Dio (kaj vi ja tiel iradas), tiamaniere vi pli kaj pli abunde agu.
1ועוד נבקשה מכם אחי ונזהיר אתכם באדנינו ישוע כי כאשר קבלתם מאתנו איך לכם להתהלך ולמצא חן בעיני האלהים כן תוסיפו וכן תרבו עוד׃
2CXar vi scias, kian admonon ni donis al vi en la Sinjoro Jesuo.
2כי ידעתם את המצות אשר נתנו לכם בשם האדון ישוע׃
3CXar jen estas la volo de Dio, via sanktigxo, ke vi vin detenu de malcxasteco;
3כי רצון האלהים היא קדשתכם אשר תתרחקו מן הזנות׃
4ke cxiu el vi sciu preni al si sian propran ajxon en sankteco kaj honoro,
4וידע כל איש מכם לשמר את כליו בקדשה ויקר׃
5ne en la pasio de volupto, kiel la nacianoj, kiuj ne konas Dion;
5ולא בתאות זמה כדרך הגוים אשר אינם ידעים האלהים׃
6ke neniu peku kaj trompu sian fraton en cxi tio; cxar la Eternulo estas vengxanto en cxio tio, kiel ankaux ni antauxavertis vin kaj atestis.
6ולא יפרץ איש ויונה את אחיו בעשק כי נוקם יהוה על כל זאת כאשר כבר אמרנו והעידנו לכם׃
7CXar Dio nin vokis ne por malpureco, sed por sanktigxo.
7כי לא קרא אותנו האלהים לטמאה כי אם לקדשה׃
8Tiu do, kiu malakceptas, malakceptas ne homon, sed Dion, kiu donas al vi Sian Sanktan Spiriton.
8על כן הבוזה זאת לא אנשים הוא בוזה כי אם את האלהים אשר גם שם בקרבנו את רוח קדשו׃
9Sed pri amo al la frataro, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi, cxar vi mem estas instruitaj de Dio ami unu la alian;
9ועל אהבת האחים אין צרך לכתב אליכם הלא אף אתם למודי יהוה לאהבה איש את רעהו׃
10cxar vi ja tion faras al cxiuj fratoj, kiuj estas en la tuta Makedonujo. Sed ni admonas vin, fratoj, ke vi amu pli kaj pli abunde,
10וגם עשים אתם כן לכל אחיכם אשר בכל מקדוניא אך נבקשה מכם אחי אשר תוסיפו ותרבו עוד׃
11kaj ke vi celu esti kvietaj, kaj fari viajn proprajn aferojn, kaj labori per viaj manoj, gxuste kiel ni al vi ordonis;
11ותשתדלו לשבת בנחת ותעשו איש מלאכתו בעמל ידיכם כאשר צוינו אתכם׃
12por ke vi iradu konvene antaux tiuj, kiuj estas ekstere, kaj por ke nenio al vi manku.
12למען תתנהגו כהגן עם אשר בחוץ ולא תצטרכו לאדם׃
13Sed ni ne volas, fratoj, ke vi ne sciu pri tiuj, kiuj endormigxis; por ke vi ne malgxoju, kiel la ceteraj, kiuj havas nenian esperon.
13ועל דבר הישנים אחי לא נכחד מכם דבר למען לא תעצבו כאחרים אשר אין להם תקוה׃
14CXar se ni kredas, ke Jesuo mortis kaj relevigxis, tiel ankaux tiujn, kiuj endormigxis en Jesuo, Dio venigos kun li.
14כי אם נאמין אשר מת ישוע ויחי כן יביא האלהים על ידי ישוע גם את הישנים אתו׃
15CXar ni diras al vi per la vorto de la Sinjoro, ke ni, kiuj estos vivaj, restantaj gxis la alveno de la Sinjoro, tute ne havos lokon antaux la endormigxintoj.
15כי את זאת נאמר לכם בדבר יהוה כי אנחנו החיים הנותרים עד בא האדון לא נקדם את הישנים׃
16CXar la Sinjoro mem malsupreniros de la cxielo, kun signalkrio, kun la vocxo de la cxefangxelo, kaj kun la trumpeto de Dio; kaj la mortintoj en Kristo levigxos la unuaj;
16כי הוא האדון ירד מן השמים בתרועה בקול שר המלאכים ובשופר אלהים ואז יקומו ראשונה המתים במשיח׃
17poste ni, kiuj vivas, ankoraux restantaj, estos kune kun ili suprenkaptitaj en la nubojn, por renkonti la Sinjoron en la aero; kaj tiel ni estos por cxiam kun la Sinjoro.
17אחרי כן אנחנו החיים הנשארים נלקח אתם יחדו בעננים לקראת האדון לרקיע ובכן נהיה תמיד עם האדון׃
18Tial per tiuj vortoj konsolu unu la alian.
18לכן נחמו זה את זה בדברים האלה׃