Esperanto

Hebrew: Modern

2 Chronicles

24

1La agxon de sep jaroj havis Joasx, kiam li farigxis regxo, kaj kvardek jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el Beer- SXeba.
1בן שבע שנים יאש במלכו וארבעים שנה מלך בירושלם ושם אמו צביה מבאר שבע׃
2Joasx agadis bone antaux la Eternulo dum la tuta vivo de la pastro Jehojada.
2ויעש יואש הישר בעיני יהוה כל ימי יהוידע הכהן׃
3Kaj Jehojada prenis por li du edzinojn, kaj li naskigis filojn kaj filinojn.
3וישא לו יהוידע נשים שתים ויולד בנים ובנות׃
4Post tio Joasx ekintencis renovigi la domon de la Eternulo.
4ויהי אחריכן היה עם לב יואש לחדש את בית יהוה׃
5Kaj li kunvokis la pastrojn kaj la Levidojn, kaj diris al ili:Iru en la urbojn de Judujo kaj kolektu de cxiuj Izraelidoj monon por riparadi la domon de via Dio cxiujare; kaj rapidu kun tiu afero. Sed la Levidoj ne rapidis.
5ויקבץ את הכהנים והלוים ויאמר להם צאו לערי יהודה וקבצו מכל ישראל כסף לחזק את בית אלהיכם מדי שנה בשנה ואתם תמהרו לדבר ולא מהרו הלוים׃
6Tiam la regxo alvokis Jehojadan, ilian cxefon, kaj diris al li:Kial vi ne postulas de la Levidoj, ke ili alportadu el Judujo kaj Jerusalem la imposton, kiun Moseo, la servanto de la Eternulo, kaj la komunumo de Izrael starigis por la tabernaklo de la interligo?
6ויקרא המלך ליהוידע הראש ויאמר לו מדוע לא דרשת על הלוים להביא מיהודה ומירושלם את משאת משה עבד יהוה והקהל לישראל לאהל העדות׃
7CXar la malpia Atalja kaj sxiaj filoj ruinigis la domon de Dio; kaj cxion, kio estis sanktigita por la domo de la Eternulo, ili uzis por la Baaloj.
7כי עתליהו המרשעת בניה פרצו את בית האלהים וגם כל קדשי בית יהוה עשו לבעלים׃
8Kaj la regxo ordonis, kaj oni faris unu keston kaj starigis gxin cxe la pordego de la domo de la Eternulo, ekstere.
8ויאמר המלך ויעשו ארון אחד ויתנהו בשער בית יהוה חוצה׃
9Kaj oni proklamis en Judujo kaj en Jerusalem, ke oni alportadu al la Eternulo la imposton, kiun Moseo, servanto de Dio, starigis por la Izraelidoj en la dezerto.
9ויתנו קול ביהודה ובירושלם להביא ליהוה משאת משה עבד האלהים על ישראל במדבר׃
10Kaj ekgxojis cxiuj estroj kaj la tuta popolo, kaj ili alportis kaj jxetis en la keston, gxis gxi plenigxis.
10וישמחו כל השרים וכל העם ויביאו וישליכו לארון עד לכלה׃
11Kaj cxiufoje, kiam oni alportis la keston per la Levidoj en la regxan oficejon, kaj oni vidis, ke estas multe da mono, venis skribisto de la regxo kaj komisiito de la cxefpastro, kaj ili malplenigis la keston, kaj poste oni reportis gxin kaj restarigis sur gxia loko. Tiel oni faradis cxiutage, kaj oni kolektis multe da mono.
11ויהי בעת יביא את הארון אל פקדת המלך ביד הלוים וכראותם כי רב הכסף ובא סופר המלך ופקיד כהן הראש ויערו את הארון וישאהו וישיבהו אל מקמו כה עשו ליום ביום ויאספו כסף לרב׃
12Kaj la regxo kaj Jehojada donadis gxin al la farantoj de la laboroj en la domo de la Eternulo, kaj oni dungis sxtonhakistojn kaj cxarpentistojn, por renovigi la domon de la Eternulo, ankaux ferajxistojn kaj kuprajxistojn, por ripari la domon de la Eternulo.
12ויתנהו המלך ויהוידע אל עושה מלאכת עבודת בית יהוה ויהיו שכרים חצבים וחרשים לחדש בית יהוה וגם לחרשי ברזל ונחשת לחזק את בית יהוה׃
13Kaj la laboristoj laboris, kaj la afero antauxeniris per iliaj manoj; kaj oni metis la domon de Dio en bonan staton, kaj oni gxin fortikigis.
13ויעשו עשי המלאכה ותעל ארוכה למלאכה בידם ויעמידו את בית האלהים על מתכנתו ויאמצהו׃
14Kiam ili finis, ili alportis la restintan monon al la regxo kaj al Jehojada; el tio oni faris vazojn por la domo de la Eternulo, vazojn por la servado kaj por la bruloferoj, kalikojn kaj aliajn vazojn orajn kaj argxentajn. Kaj oni alportadis bruloferojn en la domo de la Eternulo konstante, dum la tuta vivo de Jehojada.
14וככלותם הביאו לפני המלך ויהוידע את שאר הכסף ויעשהו כלים לבית יהוה כלי שרת והעלות וכפות וכלי זהב וכסף ויהיו מעלים עלות בבית יהוה תמיד כל ימי יהוידע׃
15Jehojada maljunigxis kaj atingis suficxan agxon, kaj li mortis; la agxon de cent tridek jaroj li havis, kiam li mortis.
15ויזקן יהוידע וישבע ימים וימת בן מאה ושלשים שנה במותו׃
16Kaj oni enterigis lin en la urbo de David, kun la regxoj; cxar li faradis bonon en Izrael, por Dio kaj por Lia domo.
16ויקברהו בעיר דויד עם המלכים כי עשה טובה בישראל ועם האלהים וביתו׃
17Post la morto de Jehojada venis la estroj de Judujo kaj klinigxis antaux la regxo; kaj li komencis obeadi ilin.
17ואחרי מות יהוידע באו שרי יהודה וישתחוו למלך אז שמע המלך אליהם׃
18Kaj ili forlasis la domon de la Eternulo, Dio de iliaj patroj, kaj ili servadis al sanktaj stangoj kaj al idoloj; kaj ekscitigxis Lia kolero kontraux Judujo kaj kontraux Jerusalem pro cxi tiu ilia kulpo.
18ויעזבו את בית יהוה אלהי אבותיהם ויעבדו את האשרים ואת העצבים ויהי קצף על יהודה וירושלם באשמתם זאת׃
19Li sendis al ili profetojn, por revenigi ilin al la Eternulo; kaj ili admonis ilin, sed cxi tiuj ne atentis.
19וישלח בהם נבאים להשיבם אל יהוה ויעידו בם ולא האזינו׃
20La spirito de Dio venis sur Zehxarjan, filon de la pastro Jehojada, kaj li starigxis antaux la popolo, kaj diris al ili:Tiele diras Dio:Kial vi malobeas la ordonojn de la Eternulo? Vi ne havos sukceson, cxar vi forlasis la Eternulon, kaj tial Li vin forlasis.
20ורוח אלהים לבשה את זכריה בן יהוידע הכהן ויעמד מעל לעם ויאמר להם כה אמר האלהים למה אתם עברים את מצות יהוה ולא תצליחו כי עזבתם את יהוה ויעזב אתכם׃
21Ili faris konspiron kontraux li, kaj sxtonmortigis lin laux ordono de la regxo sur la korto de la domo de la Eternulo.
21ויקשרו עליו וירגמהו אבן במצות המלך בחצר בית יהוה׃
22Kaj la regxo Joasx ne memoris la favorkorajxon, kiun lia patro Jehojada faris al li, kaj li mortigis lian filon. CXi tiu, mortante, diris:La Eternulo vidu, kaj punu.
22ולא זכר יואש המלך החסד אשר עשה יהוידע אביו עמו ויהרג את בנו וכמותו אמר ירא יהוה וידרש׃
23Post paso de unu jaro eliris kontraux lin la militistaro de Sirio; kaj ili eniris en Judujon kaj Jerusalemon kaj ekstermis el la popolo cxiujn estrojn de la popolo; kaj la tutan militakirajxon ili sendis al la regxo de Damasko.
23ויהי לתקופת השנה עלה עליו חיל ארם ויבאו אל יהודה וירושלם וישחיתו את כל שרי העם מעם וכל שללם שלחו למלך דרמשק׃
24Kun nemulte da homoj venis la militistaro de Sirio; tamen la Eternulo transdonis en ilian manon la militistaron multe pli grandan, pro tio, ke cxi tiuj forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj. Kaj sur Joasx ili faris jugxon.
24כי במצער אנשים באו חיל ארם ויהוה נתן בידם חיל לרב מאד כי עזבו את יהוה אלהי אבותיהם ואת יואש עשו שפטים׃
25Kiam ili foriris de li, lasinte lin en grava malsano, liaj servantoj faris konspiron kontraux li pro la sango de la filoj de Jehojada, la pastro, kaj ili mortigis lin sur lia lito, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin en la urbo de David, sed oni ne enterigis lin en la regxaj tomboj.
25ובלכתם ממנו כי עזבו אתו במחליים רבים התקשרו עליו עבדיו בדמי בני יהוידע הכהן ויהרגהו על מטתו וימת ויקברהו בעיר דויד ולא קברהו בקברות המלכים׃
26La konspirintoj kontraux li estis:Zabad, filo de la Amonidino SXimeat, kaj Jehozabad, filo de la Moabidino SXimrit.
26ואלה המתקשרים עליו זבד בן שמעת העמונית ויהוזבד בן שמרית המואבית׃
27Pri liaj filoj, pri la multo da mono, kiu estis kolektita sub li, kaj pri la riparado de la domo de Dio, estas skribite en la komentario en la libro de la regxoj. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Amacja.
27ובניו ורב המשא עליו ויסוד בית האלהים הנם כתובים על מדרש ספר המלכים וימלך אמציהו בנו תחתיו׃