1Kiam Atalja, la patrino de Ahxazja, vidis, ke sxia filo mortis, sxi levigxis kaj ekstermis la tutan regxan idaron.
1ועתליה אם אחזיהו וראתה כי מת בנה ותקם ותאבד את כל זרע הממלכה׃
2Sed Jehosxeba, filino de la regxo Joram kaj fratino de Ahxazja, prenis Joasxon, filon de Ahxazja, kaj sxtele forkondukis lin el inter la mortigataj filoj de la regxo, lin kaj lian nutristinon, kaj lokis ilin en la cxambro de litoj; kaj oni kasxis lin for de Atalja, kaj li ne estis mortigita.
2ותקח יהושבע בת המלך יורם אחות אחזיהו את יואש בן אחזיה ותגנב אתו מתוך בני המלך הממותתים אתו ואת מינקתו בחדר המטות ויסתרו אתו מפני עתליהו ולא הומת׃
3Kaj li restis kasxita kun sxi en la domo de la Eternulo dum ses jaroj; kaj Atalja regxis super la lando.
3ויהי אתה בית יהוה מתחבא שש שנים ועתליה מלכת על הארץ׃
4Sed en la sepa jaro sendis Jehojada kaj prenis la centestrojn el la korpogardistoj kaj la kuristoj kaj venigis ilin al si en la domon de la Eternulo; kaj li faris kun ili interligon kaj jxurigis ilin en la domo de la Eternulo kaj montris al ili la filon de la regxo.
4ובשנה השביעית שלח יהוידע ויקח את שרי המאיות לכרי ולרצים ויבא אתם אליו בית יהוה ויכרת להם ברית וישבע אתם בבית יהוה וירא אתם את בן המלך׃
5Kaj li ordonis al ili, dirante:Jenon vi devas fari:tiu triono de vi, kiu venas en sabato, plenumu gardadon en la domo de la regxo;
5ויצום לאמר זה הדבר אשר תעשון השלשית מכם באי השבת ושמרי משמרת בית המלך׃
6triono estu cxe la Pordego Sur; kaj triono cxe la pordego malantaux la korpogardistoj. Kaj plenumu la gardadon de la domo alterne.
6והשלשית בשער סור והשלשית בשער אחר הרצים ושמרתם את משמרת הבית מסח׃
7Du partoj el vi cxiuj, kiuj foriras en sabato, plenumu gardadon cxe la regxo en la domo de la Eternulo.
7ושתי הידות בכם כל יצאי השבת ושמרו את משמרת בית יהוה אל המלך׃
8Kaj cxirkauxu la regxon cxiuflanke, cxiu kun sia batalilo en la mano; kaj se iu eniros en la vicojn, oni lin mortigu. Kaj estu apud la regxo, kiam li eliros aux eniros.
8והקפתם על המלך סביב איש וכליו בידו והבא אל השדרות יומת והיו את המלך בצאתו ובבאו׃
9Kaj la centestroj faris cxion, kion ordonis la pastro Jehojada; kaj cxiu prenis siajn homojn, la sabate venantajn kaj la sabate forirantajn, kaj venis al la pastro Jehojada.
9ויעשו שרי המאיות ככל אשר צוה יהוידע הכהן ויקחו איש את אנשיו באי השבת עם יצאי השבת ויבאו אל יהוידע הכהן׃
10La pastro disdonis al la centestroj la lancojn kaj sxildojn, kiuj apartenis al la regxo David kaj kiuj estis en la domo de la Eternulo.
10ויתן הכהן לשרי המאיות את החנית ואת השלטים אשר למלך דוד אשר בבית יהוה׃
11Kaj la korpogardistoj starigxis, cxiu kun siaj bataliloj en la mano, de la dekstra flanko de la domo gxis la maldekstra flanko de la domo, cxe la altaro kaj cxe la domo, cxirkauxe de la regxo.
11ויעמדו הרצים איש וכליו בידו מכתף הבית הימנית עד כתף הבית השמאלית למזבח ולבית על המלך סביב׃
12Kaj li elkondukis la regxidon kaj metis sur lin la kronon kaj la ateston; kaj oni proklamis lin regxo kaj sanktoleis lin, kaj oni aplauxdis kaj kriis:Vivu la regxo!
12ויוצא את בן המלך ויתן עליו את הנזר ואת העדות וימלכו אתו וימשחהו ויכו כף ויאמרו יחי המלך׃
13Kiam Atalja auxdis la bruon de la kuranta popolo, sxi iris al la popolo en la domon de la Eternulo.
13ותשמע עתליה את קול הרצין העם ותבא אל העם בית יהוה׃
14Kaj sxi ekvidis, ke jen la regxo staras cxe la kolono, laux la moro, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la regxo, kaj la tuta popolo de la lando gxojas, kaj oni trumpetas. Tiam Atalja dissxiris siajn vestojn, kaj ekkriis:Konspiro, konspiro!
14ותרא והנה המלך עמד על העמוד כמשפט והשרים והחצצרות אל המלך וכל עם הארץ שמח ותקע בחצצרות ותקרע עתליה את בגדיה ותקרא קשר קשר׃
15Kaj la pastro Jehojada ordonis al la centestroj, la estroj de la militistaro, kaj diris al ili:Elkonduku sxin ekster la vicojn, kaj cxiun, kiu sxin sekvos, mortigu per glavo; cxar la pastro diris:Oni ne mortigu sxin en la domo de la Eternulo.
15ויצו יהוידע הכהן את שרי המאיות פקדי החיל ויאמר אליהם הוציאו אתה אל מבית לשדרת והבא אחריה המת בחרב כי אמר הכהן אל תומת בית יהוה׃
16Kaj oni liberigis por sxi lokon, kaj sxi iris laux la vojo de la cxevaloj al la regxa domo, kaj tie oni sxin mortigis.
16וישמו לה ידים ותבוא דרך מבוא הסוסים בית המלך ותומת שם׃
17Kaj Jehojada faris interligon inter la Eternulo kaj la regxo kaj la popolo, ke gxi estu popolo de la Eternulo; kaj inter la regxo kaj la popolo.
17ויכרת יהוידע את הברית בין יהוה ובין המלך ובין העם להיות לעם ליהוה ובין המלך ובין העם׃
18Kaj la tuta popolo de la lando iris en la domon de Baal kaj gxin detruis; kaj liajn altarojn kaj liajn bildojn ili tute disrompis; kaj Matanon, la pastron de Baal, ili mortigis antaux la altaroj. Kaj la pastro starigis oficistaron en la domo de la Eternulo.
18ויבאו כל עם הארץ בית הבעל ויתצהו את מזבחתו ואת צלמיו שברו היטב ואת מתן כהן הבעל הרגו לפני המזבחות וישם הכהן פקדות על בית יהוה׃
19Kaj li prenis la centestrojn kaj la korpogardistojn kaj la kuristojn kaj la tutan popolon de la lando, kaj ili kondukis la regxon el la domo de la Eternulo, kaj ili venis per la pordego de la kuristoj en la regxan domon; kaj li sidigxis sur la trono de la regxoj.
19ויקח את שרי המאות ואת הכרי ואת הרצים ואת כל עם הארץ וירידו את המלך מבית יהוה ויבואו דרך שער הרצים בית המלך וישב על כסא המלכים׃
20Kaj la tuta popolo de la lando gxojis, kaj la urbo estis trankvila. Sed Ataljan oni mortigis per glavo en la regxa domo.
20וישמח כל עם הארץ והעיר שקטה ואת עתליהו המיתו בחרב בית מלך׃
21La agxon de sep jaroj havis Jehoasx, kiam li farigxis regxo.
21בן שבע שנים יהואש במלכו׃