1En la dudek-sepa jaro de Jerobeam, regxo de Izrael, ekregxis Azarja, filo de Amacja, regxo de Judujo.
1בשנת עשרים ושבע שנה לירבעם מלך ישראל מלך עזריה בן אמציה מלך יהודה׃
2Li havis la agxon de dek ses jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek du jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehxolja, el Jerusalem.
2בן שש עשרה שנה היה במלכו וחמשים ושתים שנה מלך בירושלם ושם אמו יכליהו מירושלם׃
3Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja.
3ויעש הישר בעיני יהוה ככל אשר עשה אמציהו אביו׃
4Nur la altajxoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.
4רק הבמות לא סרו עוד העם מזבחים ומקטרים בבמות׃
5La Eternulo frapis la regxon, kaj li farigxis lepra gxis la tago de sia morto, kaj li logxis en izolita domo. Kaj Jotam, filo de la regxo, estis cxefo de la domo kaj regis la popolon de la lando.
5וינגע יהוה את המלך ויהי מצרע עד יום מתו וישב בבית החפשית ויותם בן המלך על הבית שפט את עם הארץ׃
6La cetera historio de Azarja, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
6ויתר דברי עזריהו וכל אשר עשה הלא הם כתובים על ספר דברי הימים למלכי יהודה׃
7Kaj Azarja ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jotam.
7וישכב עזריה עם אבתיו ויקברו אתו עם אבתיו בעיר דוד וימלך יותם בנו תחתיו׃
8En la tridek-oka jaro de Azarja, regxo de Judujo, Zehxarja, filo de Jerobeam, farigxis regxo super Izrael en Samario, kaj li regxis ses monatojn.
8בשנת שלשים ושמנה שנה לעזריהו מלך יהודה מלך זכריהו בן ירבעם על ישראל בשמרון ששה חדשים׃
9Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kiel faradis liaj patroj; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
9ויעש הרע בעיני יהוה כאשר עשו אבתיו לא סר מחטאות ירבעם בן נבט אשר החטיא את ישראל׃
10Kontraux li faris konspiron SXalum, filo de Jabesx, kaj frapis lin antaux la popolo kaj mortigis lin kaj ekregxis anstataux li.
10ויקשר עליו שלם בן יבש ויכהו קבל עם וימיתהו וימלך תחתיו׃
11La cetera historio de Zehxarja estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
11ויתר דברי זכריה הנם כתובים על ספר דברי הימים למלכי ישראל׃
12Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al Jehu, nome:Viaj filoj sidos sur la trono de Izrael gxis la kvara generacio. Tiel farigxis.
12הוא דבר יהוה אשר דבר אל יהוא לאמר בני רביעים ישבו לך על כסא ישראל ויהי כן׃
13SXalum, filo de Jabesx, farigxis regxo en la tridek-nauxa jaro de Uzija, regxo de Judujo. Kaj li regxis unu monaton en Samario.
13שלום בן יביש מלך בשנת שלשים ותשע שנה לעזיה מלך יהודה וימלך ירח ימים בשמרון׃
14Kaj iris Menahxem, filo de Gadi, el Tirca, kaj venis en Samarion kaj frapis SXalumon, filon de Jabesx, en Samario, kaj mortigis lin kaj ekregxis anstataux li.
14ויעל מנחם בן גדי מתרצה ויבא שמרון ויך את שלום בן יביש בשמרון וימיתהו וימלך תחתיו׃
15La cetera historio de SXalum, kaj lia konspiro, kiun li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
15ויתר דברי שלום וקשרו אשר קשר הנם כתבים על ספר דברי הימים למלכי ישראל׃
16Tiam Menahxem frapis Tifsahxon, kaj cxion, kio estis en gxi, kaj gxian regionon, komencante de Tirca, pro tio, ke gxi ne malfermis al li la pordegon. Kaj li mortigis cxiujn gxiajn gravedulinojn, disfendinte ilin.
16אז יכה מנחם את תפסח ואת כל אשר בה ואת גבוליה מתרצה כי לא פתח ויך את כל ההרותיה בקע׃
17En la tridek-nauxa jaro de Azarja, regxo de Judujo, Menahxem, filo de Gadi, farigxis regxo super Izrael, kaj li regxis dek jarojn en Samario.
17בשנת שלשים ותשע שנה לעזריה מלך יהודה מלך מנחם בן גדי על ישראל עשר שנים בשמרון׃
18Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; dum sia tuta vivo li ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
18ויעש הרע בעיני יהוה לא סר מעל חטאות ירבעם בן נבט אשר החטיא את ישראל כל ימיו׃
19Pul, regxo de Asirio, venis en la landon. Kaj Menahxem donis al Pul mil kikarojn da argxento, por ke li helpu lin, por fortikigi la regxecon en lia mano.
19בא פול מלך אשור על הארץ ויתן מנחם לפול אלף ככר כסף להיות ידיו אתו להחזיק הממלכה בידו׃
20Kaj Menahxem impostigis la argxenton sur Izrael, sur cxiuj ricxuloj, sur cxiu po kvindek sikloj da argxento, por doni al la regxo de Asirio. Kaj la regxo de Asirio iris returne kaj ne restis tie en la lando.
20ויצא מנחם את הכסף על ישראל על כל גבורי החיל לתת למלך אשור חמשים שקלים כסף לאיש אחד וישב מלך אשור ולא עמד שם בארץ׃
21La cetera historio de Menahxem, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
21ויתר דברי מנחם וכל אשר עשה הלוא הם כתובים על ספר דברי הימים למלכי ישראל׃
22Menahxem ekdormis kun siaj patroj; kaj anstataux li ekregxis lia filo Pekahxja.
22וישכב מנחם עם אבתיו וימלך פקחיה בנו תחתיו׃
23En la kvindeka jaro de Azarja, regxo de Judujo, Pekahxja, filo de Menahxem, farigxis regxo super Izrael en Samario, kaj li regxis du jarojn.
23בשנת חמשים שנה לעזריה מלך יהודה מלך פקחיה בן מנחם על ישראל בשמרון שנתים׃
24Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
24ויעש הרע בעיני יהוה לא סר מחטאות ירבעם בן נבט אשר החטיא את ישראל׃
25Kaj faris kontraux li konspiron Pekahx, filo de Remalja, lia altrangulo, kaj frapis lin en Samario, en la salono de la regxa domo, kune kun Argob kaj Arje, kaj kun li estis kvindek viroj el la Gileadanoj. Kaj li mortigis lin kaj ekregxis anstataux li.
25ויקשר עליו פקח בן רמליהו שלישו ויכהו בשמרון בארמון בית מלך את ארגב ואת האריה ועמו חמשים איש מבני גלעדים וימיתהו וימלך תחתיו׃
26La cetera historio de Pekahxja, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
26ויתר דברי פקחיה וכל אשר עשה הנם כתובים על ספר דברי הימים למלכי ישראל׃
27En la kvindek-dua jaro de Azarja, regxo de Judujo, Pekahx, filo de Remalja, farigxis regxo super Izrael en Samario, kaj li regxis dudek jarojn.
27בשנת חמשים ושתים שנה לעזריה מלך יהודה מלך פקח בן רמליהו על ישראל בשמרון עשרים שנה׃
28Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
28ויעש הרע בעיני יהוה לא סר מן חטאות ירבעם בן נבט אשר החטיא את ישראל׃
29En la tempo de Pekahx, regxo de Izrael, venis Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj prenis Ijonon, Abel-Bet-Maahxan, Janoahxon, Kedesxon, HXacoron, Gileadon, Galileon, la tutan landon de Naftali; kaj forkondukis ilin en Asirion.
29בימי פקח מלך ישראל בא תגלת פלאסר מלך אשור ויקח את עיון ואת אבל בית מעכה ואת ינוח ואת קדש ואת חצור ואת הגלעד ואת הגלילה כל ארץ נפתלי ויגלם אשורה׃
30Hosxea, filo de Ela, faris konspiron kontraux Pekahx, filo de Remalja, kaj frapis lin kaj mortigis lin, kaj ekregxis anstataux li en la dudeka jaro de Jotam, filo de Uzija.
30ויקשר קשר הושע בן אלה על פקח בן רמליהו ויכהו וימיתהו וימלך תחתיו בשנת עשרים ליותם בן עזיה׃
31La cetera historio de Pekahx, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
31ויתר דברי פקח וכל אשר עשה הנם כתובים על ספר דברי הימים למלכי ישראל׃
32En la dua jaro de Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, ekregxis Jotam, filo de Uzija, regxo de Judujo.
32בשנת שתים לפקח בן רמליהו מלך ישראל מלך יותם בן עזיהו מלך יהודה׃
33Li havis la agxon de dudek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jerusxa, filino de Cadok.
33בן עשרים וחמש שנה היה במלכו ושש עשרה שנה מלך בירושלם ושם אמו ירושא בת צדוק׃
34Li agadis bone antaux la Eternulo; li agadis tiel same, kiel agadis lia patro Uzija.
34ויעש הישר בעיני יהוה ככל אשר עשה עזיהו אביו עשה׃
35Sed la altajxoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo cxiam ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj. Li konstruis la supran pordegon cxe la domo de la Eternulo.
35רק הבמות לא סרו עוד העם מזבחים ומקטרים בבמות הוא בנה את שער בית יהוה העליון׃
36La cetera historio de Jotam, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
36ויתר דברי יותם אשר עשה הלא הם כתובים על ספר דברי הימים למלכי יהודה׃
37En tiu tempo la Eternulo komencis sendadi sur Judujon Recinon, regxon de Sirio, kaj Pekahxon, filon de Remalja.
37בימים ההם החל יהוה להשליח ביהודה רצין מלך ארם ואת פקח בן רמליהו׃
38Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxaz.
38וישכב יותם עם אבתיו ויקבר עם אבתיו בעיר דוד אביו וימלך אחז בנו תחתיו׃