1En lia tempo venis Nebukadnecar, regxo de Babel; kaj Jehojakim estis lia subulo dum tri jaroj, sed poste li defalis de li.
1בימיו עלה נבכדנאצר מלך בבל ויהי לו יהויקים עבד שלש שנים וישב וימרד בו׃
2La Eternulo sendis sur lin hordojn da HXaldeoj, hordojn da Sirianoj, hordojn da Moabidoj, kaj hordojn da Amonidoj, sendis ilin sur Judujon, por pereigi gxin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Siaj servantoj, la profetoj.
2וישלח יהוה בו את גדודי כשדים ואת גדודי ארם ואת גדודי מואב ואת גדודי בני עמון וישלחם ביהודה להאבידו כדבר יהוה אשר דבר ביד עבדיו הנביאים׃
3Sed laux la ordono de la Eternulo tio farigxis al Judujo, por forpusxi gxin de antaux Lia vizagxo pro la pekoj de Manase, pro cxio, kion li faris;
3אך על פי יהוה היתה ביהודה להסיר מעל פניו בחטאת מנשה ככל אשר עשה׃
4ankaux pro la senkulpa sango, kiun li versxis, plenigante Jerusalemon per senkulpa sango, la Eternulo ne volis pardoni.
4וגם דם הנקי אשר שפך וימלא את ירושלם דם נקי ולא אבה יהוה לסלח׃
5La cetera historio de Jehojakim, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
5ויתר דברי יהויקים וכל אשר עשה הלא הם כתובים על ספר דברי הימים למלכי יהודה׃
6Kaj Jehojakim ekdormis kun siaj patroj, kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehojahxin.
6וישכב יהויקים עם אבתיו וימלך יהויכין בנו תחתיו׃
7La regxo de Egiptujo ne eliris plu el sia lando, cxar la regxo de Babel forprenis cxion, kio apartenis al la regxo de Egiptujo, de la torento de Egiptujo gxis la rivero Euxfrato.
7ולא הסיף עוד מלך מצרים לצאת מארצו כי לקח מלך בבל מנחל מצרים עד נהר פרת כל אשר היתה למלך מצרים׃
8La agxon de dek ok jaroj havis Jehojahxin, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Nehxusxta, filino de Elnatan, el Jerusalem.
8בן שמנה עשרה שנה יהויכין במלכו ושלשה חדשים מלך בירושלם ושם אמו נחשתא בת אלנתן מירושלם׃
9Li agadis malbone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro.
9ויעש הרע בעיני יהוה ככל אשר עשה אביו׃
10En tiu tempo la servantoj de Nebukadnecar, regxo de Babel, iris kontraux Jerusalemon, kaj oni komencis siegxi la urbon.
10בעת ההיא עלה עבדי נבכדנאצר מלך בבל ירושלם ותבא העיר במצור׃
11Kaj Nebukadnecar, regxo de Babel, venis al la urbo, kiam liaj servantoj gxin siegxis.
11ויבא נבוכדנאצר מלך בבל על העיר ועבדיו צרים עליה׃
12Kaj Jehojahxin, regxo de Judujo, eliris al la regxo de Babel, li kaj lia patrino kaj liaj servantoj kaj liaj altranguloj kaj liaj korteganoj; kaj la regxo de Babel prenis lin en la oka jaro de sia regxado.
12ויצא יהויכין מלך יהודה על מלך בבל הוא ואמו ועבדיו ושריו וסריסיו ויקח אתו מלך בבל בשנת שמנה למלכו׃
13Kaj li elprenis el tie cxiujn trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la regxa domo, kaj li disrompis cxiujn orajn vazojn, kiujn Salomono, regxo de Izrael, faris en la templo de la Eternulo, kiel diris la Eternulo.
13ויוצא משם את כל אוצרות בית יהוה ואוצרות בית המלך ויקצץ את כל כלי הזהב אשר עשה שלמה מלך ישראל בהיכל יהוה כאשר דבר יהוה׃
14Kaj li forkondukis cxiujn Jerusalemanojn, cxiujn eminentulojn, cxiujn fortajn militistojn-dek mil estis forkondukitaj-kaj cxiujn artistojn kaj cxiujn forgxistojn; restis neniu krom la malricxa popolo de la lando.
14והגלה את כל ירושלם ואת כל השרים ואת כל גבורי החיל עשרה אלפים גולה וכל החרש והמסגר לא נשאר זולת דלת עם הארץ׃
15Kaj li forkondukis Jehojahxinon en Babelon; kaj la patrinon de la regxo kaj la edzinojn de la regxo kaj liajn korteganojn kaj la potenculojn de la lando li forkondukis en kaptitecon el Jerusalem en Babelon.
15ויגל את יהויכין בבלה ואת אם המלך ואת נשי המלך ואת סריסיו ואת אולי הארץ הוליך גולה מירושלם בבלה׃
16Kaj cxiujn fortulojn, sep mil, kaj la artistojn kaj la forgxistojn, mil, cxiujn bravajn militistojn, la regxo de Babel forkondukis en kaptitecon en Babelon.
16ואת כל אנשי החיל שבעת אלפים והחרש והמסגר אלף הכל גבורים עשי מלחמה ויביאם מלך בבל גולה בבלה׃
17Kaj la regxo de Babel faris regxo anstataux li lian onklon Matanja, kaj sxangxis lian nomon je Cidkija.
17וימלך מלך בבל את מתניה דדו תחתיו ויסב את שמו צדקיהו׃
18La agxon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis HXamutal, filino de Jeremia, el Libna.
18בן עשרים ואחת שנה צדקיהו במלכו ואחת עשרה שנה מלך בירושלם ושם אמו חמיטל בת ירמיהו מלבנה׃
19Li agadis malbone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis Jehojakim.
19ויעש הרע בעיני יהוה ככל אשר עשה יהויקים׃
20CXar la kolero de la Eternulo estis kontraux Jerusalem kaj kontraux Judujo, gxis Li forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo. Kaj Cidkija defalis de la regxo de Babel.
20כי על אף יהוה היתה בירושלם וביהודה עד השלכו אתם מעל פניו וימרד צדקיהו במלך בבל׃