1Post unu jaro, en la tempo, kiam la regxoj eliras milite, David sendis Joabon kune kun siaj servantoj kaj kun cxiuj Izraelidoj; kaj ili faris ruinigadon inter la Amonidoj, kaj siegxis Raban. Sed David restis en Jerusalem.
1ויהי לתשובת השנה לעת צאת המלאכים וישלח דוד את יואב ואת עבדיו עמו ואת כל ישראל וישחתו את בני עמון ויצרו על רבה ודוד יושב בירושלם׃
2Okazis, ke vespere David levigxis de sia kusxejo kaj ekpromenis sur la tegmento de la regxa domo; kaj li ekvidis de la tegmento virinon, kiu sin lavis; kaj la virino estis tre belaspekta.
2ויהי לעת הערב ויקם דוד מעל משכבו ויתהלך על גג בית המלך וירא אשה רחצת מעל הגג והאשה טובת מראה מאד׃
3Kaj David sendis, por demandi pri la virino; kaj oni diris al li, ke sxi estas Bat-SXeba, filino de Eliam, kaj edzino de Urija, la HXetido.
3וישלח דוד וידרש לאשה ויאמר הלוא זאת בת שבע בת אליעם אשת אוריה החתי׃
4Tiam David sendis senditojn, por preni sxin; kaj sxi venis al li, kaj li kusxis kun sxi; kiam sxi repurigxis de sia malpureco, sxi revenis en sian domon.
4וישלח דוד מלאכים ויקחה ותבוא אליו וישכב עמה והיא מתקדשת מטמאתה ותשב אל ביתה׃
5Kaj la virino gravedigxis, kaj sxi sendis, por sciigi Davidon, dirante:Mi gravedigxis.
5ותהר האשה ותשלח ותגד לדוד ותאמר הרה אנכי׃
6Tiam David sendis al Joab, por diri:Sendu al mi Urijan, la HXetidon. Kaj Joab sendis Urijan al David.
6וישלח דוד אל יואב שלח אלי את אוריה החתי וישלח יואב את אוריה אל דוד׃
7Kiam Urija venis al li, David demandis pri la farto de Joab kaj pri la farto de la popolo kaj pri la sukceso de la milito.
7ויבא אוריה אליו וישאל דוד לשלום יואב ולשלום העם ולשלום המלחמה׃
8Kaj David diris al Urija:Iru en vian domon, kaj lavu viajn piedojn. Kaj Urija eliris el la domo de la regxo, kaj lin sekvis donacoj de la regxo.
8ויאמר דוד לאוריה רד לביתך ורחץ רגליך ויצא אוריה מבית המלך ותצא אחריו משאת המלך׃
9Sed Urija dormis cxe la enirejo de la domo de la regxo, kune kun cxiuj servantoj de lia sinjoro, kaj li ne iris en sian domon.
9וישכב אוריה פתח בית המלך את כל עבדי אדניו ולא ירד אל ביתו׃
10Kaj oni raportis al David, dirante:Urija ne iris en sian domon. Tiam David diris al Urija:Vi venis ja de la vojo; kial do vi ne iris en vian domon?
10ויגדו לדוד לאמר לא ירד אוריה אל ביתו ויאמר דוד אל אוריה הלוא מדרך אתה בא מדוע לא ירדת אל ביתך׃
11Kaj Urija respondis al David:La kesto kaj Izrael kaj Jehuda trovigxas en tendoj, kaj mia sinjoro Joab kaj la servantoj de mia sinjoro bivakas sur la kampo; kaj cxu mi irus en mian domon, por mangxi kaj trinki, kaj kusxi kun mia edzino? mi jxuras per via vivo kaj per la vivo de via animo, ke mi ne faros tion.
11ויאמר אוריה אל דוד הארון וישראל ויהודה ישבים בסכות ואדני יואב ועבדי אדני על פני השדה חנים ואני אבוא אל ביתי לאכל ולשתות ולשכב עם אשתי חיך וחי נפשך אם אעשה את הדבר הזה׃
12Tiam David diris al Urija:Restu cxi tie ankoraux hodiaux, kaj morgaux mi forliberigos vin. Kaj Urija restis en Jerusalem tiun tagon kaj la sekvantan.
12ויאמר דוד אל אוריה שב בזה גם היום ומחר אשלחך וישב אוריה בירושלם ביום ההוא וממחרת׃
13Kaj David invitis lin, ke li mangxu kaj trinku cxe li, kaj ebriigis lin. Vespere li eliris, por dormi sur sia kusxejo kun la servantoj de sia sinjoro, sed en sian domon li ne iris.
13ויקרא לו דוד ויאכל לפניו וישת וישכרהו ויצא בערב לשכב במשכבו עם עבדי אדניו ואל ביתו לא ירד׃
14Matene David skribis leteron al Joab, kaj sendis gxin per Urija.
14ויהי בבקר ויכתב דוד ספר אל יואב וישלח ביד אוריה׃
15Kaj en la letero li skribis jenon:Metu Urijan en la fronton de la plej forta batalo, kaj deturnigxu de li, ke li estu frapita kaj mortu.
15ויכתב בספר לאמר הבו את אוריה אל מול פני המלחמה החזקה ושבתם מאחריו ונכה ומת׃
16Tial, kiam Joab siegxis la urbon, li metis Urijan sur la lokon, pri kiu li sciis, ke tie estas la plej fortaj viroj.
16ויהי בשמור יואב אל העיר ויתן את אוריה אל המקום אשר ידע כי אנשי חיל שם׃
17Kiam la logxantoj de la urbo eliris kaj ekbatalis kontraux Joab, falis kelka nombro el la servantoj de David; kaj mortis ankaux Urija, la HXetido.
17ויצאו אנשי העיר וילחמו את יואב ויפל מן העם מעבדי דוד וימת גם אוריה החתי׃
18Joab sendis kaj raportigis al David cxiujn cirkonstancojn de la batalo.
18וישלח יואב ויגד לדוד את כל דברי המלחמה׃
19Kaj al la sendito li donis jenan ordonon:Kiam vi finos raporti al la regxo cxiujn cirkonstancojn de la batalo,
19ויצו את המלאך לאמר ככלותך את כל דברי המלחמה לדבר אל המלך׃
20kaj la regxo ekkoleros, kaj diros:Kial vi alproksimigxis al la urbo, por batali? cxu vi ne sciis, ke oni pafos de la muro?
20והיה אם תעלה חמת המלך ואמר לך מדוע נגשתם אל העיר להלחם הלוא ידעתם את אשר ירו מעל החומה׃
21kiu mortigis Abimelehxon, filon de Jerubesxet? cxu ne virino jxetis sur lin de la muro muelsxtonon, ke li mortis en Tebec? kial vi alproksimigxis al la muro? tiam diru:Ankaux via servanto Urija, la HXetido, mortis.
21מי הכה את אבימלך בן ירבשת הלוא אשה השליכה עליו פלח רכב מעל החומה וימת בתבץ למה נגשתם אל החומה ואמרת גם עבדך אוריה החתי מת׃
22La sendito iris, kaj venis kaj raportis al David cxion, por kio sendis lin Joab.
22וילך המלאך ויבא ויגד לדוד את כל אשר שלחו יואב׃
23Kaj la sendito diris al David:Kiam tiuj homoj montrigxis pli fortaj ol ni kaj eliris kontraux nin sur la kampon, ni komencis premi ilin al la enirejo en la pordegon;
23ויאמר המלאך אל דוד כי גברו עלינו האנשים ויצאו אלינו השדה ונהיה עליהם עד פתח השער׃
24tiam la pafistoj pafis sur viajn servantojn de sur la muro, kaj pereis kelkaj el la servantoj de la regxo, kaj ankaux via servanto Urija, la HXetido, mortis.
24ויראו המוראים אל עבדך מעל החומה וימותו מעבדי המלך וגם עבדך אוריה החתי מת׃
25Tiam David diris al la sendito:Tiel diru al Joab:Ne afliktigxu pro tio, ke la glavo formangxas jen tiun, jen alian; plifortigu vian militon kontraux la urbo kaj detruu gxin, kaj estu kuragxa.
25ויאמר דוד אל המלאך כה תאמר אל יואב אל ירע בעיניך את הדבר הזה כי כזה וכזה תאכל החרב החזק מלחמתך אל העיר והרסה וחזקהו׃
26Kiam la edzino de Urija auxdis, ke mortis sxia edzo Urija, sxi funebris pro sia edzo.
26ותשמע אשת אוריה כי מת אוריה אישה ותספד על בעלה׃
27Kiam pasis la funebro, David sendis, kaj prenis sxin en sian domon; kaj sxi farigxis lia edzino, kaj sxi naskis al li filon. Sed la faro, kiun faris David, malplacxis al la Eternulo.
27ויעבר האבל וישלח דוד ויאספה אל ביתו ותהי לו לאשה ותלד לו בן וירע הדבר אשר עשה דוד בעיני יהוה׃