Esperanto

Hebrew: Modern

2 Samuel

20

1Trovigxis tie viro malbonaga, kies nomo estis SXeba, filo de Bihxri, Benjamenido; li ekblovis per trumpeto, kaj diris:Ni ne havas parton en David, ni ne havas heredajxon en la filo de Jisxaj:iru, Izraelidoj, cxiu en sian tendon.
1ושם נקרא איש בליעל ושמו שבע בן בכרי איש ימיני ויתקע בשפר ויאמר אין לנו חלק בדוד ולא נחלה לנו בבן ישי איש לאהליו ישראל׃
2Kaj cxiuj Izraelidoj foriris de David, kaj sekvis SXeban, filon de Bihxri; sed la Judoj restis fidelaj al sia regxo, de Jordan gxis Jerusalem.
2ויעל כל איש ישראל מאחרי דוד אחרי שבע בן בכרי ואיש יהודה דבקו במלכם מן הירדן ועד ירושלם׃
3Kiam David venis en sian domon en Jerusalem, la regxo prenis la dek kromvirinojn, kiujn li restigis, por gardi la domon, kaj metis ilin en gardejon; li donadis al ili vivrimedojn, sed li ne envenadis al ili. Kaj ili restis sxlositaj gxis la tago de sia morto, vivante kiel vidvinoj.
3ויבא דוד אל ביתו ירושלם ויקח המלך את עשר נשים פלגשים אשר הניח לשמר הבית ויתנם בית משמרת ויכלכלם ואליהם לא בא ותהיינה צררות עד יום מתן אלמנות חיות׃
4Kaj la regxo diris al Amasa:Kunvoku al mi la Judojn por la tria tago, kaj vi ankaux venu cxi tien.
4ויאמר המלך אל עמשא הזעק לי את איש יהודה שלשת ימים ואתה פה עמד׃
5Amasa iris, por kunvoki la Judojn; sed li malfruis la templimon, kiu estis destinita al li.
5וילך עמשא להזעיק את יהודה וייחר מן המועד אשר יעדו׃
6Tiam David diris al Abisxaj:Nun SXeba, filo de Bihxri, faros al ni pli da malbono, ol Absxalom; prenu do vi la servantojn de via sinjoro, kaj postkuru lin, por ke li ne trovu fortikigitajn urbojn kaj ne sxirmu sin kontraux niaj okuloj.
6ויאמר דוד אל אבישי עתה ירע לנו שבע בן בכרי מן אבשלום אתה קח את עבדי אדניך ורדף אחריו פן מצא לו ערים בצרות והציל עיננו׃
7Kaj eliris post li la viroj de Joab kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj kaj cxiuj fortuloj; kaj ili eliris el Jerusalem, por postkuri SXeban, filon de Bihxri.
7ויצאו אחריו אנשי יואב והכרתי והפלתי וכל הגברים ויצאו מירושלם לרדף אחרי שבע בן בכרי׃
8Kiam ili estis cxe la granda sxtono, kiu trovigxas en Gibeon, Amasa venis antaux ilin. Joab havis sur si striktan veston, kaj sur gxi estis zonita glavo, kiu pendis en la glavingo cxe lia lumbo kaj facile povis eliri kaj eniri.
8הם עם האבן הגדולה אשר בגבעון ועמשא בא לפניהם ויואב חגור מדו לבשו ועלו חגור חרב מצמדת על מתניו בתערה והוא יצא ותפל׃
9Kaj Joab diris al Amasa:Kiel vi fartas, mia frato? Kaj per la dekstra mano Joab prenis la barbon de Amasa, por kisi lin.
9ויאמר יואב לעמשא השלום אתה אחי ותחז יד ימין יואב בזקן עמשא לנשק לו׃
10Amasa ne atentis la glavon, kiu estis en la mano de Joab; kaj cxi tiu frapis lin per gxi en la ventron tiel, ke liaj internajxoj elsxutigxis sur la teron, kaj sen ripetita frapo li mortis. Poste Joab kaj lia frato Abisxaj postkuris SXeban, filon de Bihxri.
10ועמשא לא נשמר בחרב אשר ביד יואב ויכהו בה אל החמש וישפך מעיו ארצה ולא שנה לו וימת ויואב ואבישי אחיו רדף אחרי שבע בן בכרי׃
11CXe la mortigito staris viro el la servantoj de Joab, kaj diris:Kiu amas Joabon kaj kiu estas por David, tiu sekvu Joabon.
11ואיש עמד עליו מנערי יואב ויאמר מי אשר חפץ ביואב ומי אשר לדוד אחרי יואב׃
12Amasa kusxis rulita en sango meze de la vojo. Kiam tiu viro vidis, ke cxiuj haltadis, li fortrenis Amasan de la vojo sur la kampon kaj jxetis sur lin veston, cxar li vidis, ke cxiu, kiu venis al li, haltis.
12ועמשא מתגלל בדם בתוך המסלה וירא האיש כי עמד כל העם ויסב את עמשא מן המסלה השדה וישלך עליו בגד כאשר ראה כל הבא עליו ועמד׃
13Kiam li estis forigita for de la vojo, cxiuj iris post Joab, por postkuri SXeban, filon de Bihxri.
13כאשר הגה מן המסלה עבר כל איש אחרי יואב לרדף אחרי שבע בן בכרי׃
14CXi tiu trairis cxiujn tribojn de Izrael, gxis Abel kaj Bet-Maahxa, kaj cxiuj Beriidoj; kaj oni kolektigxis, kaj sekvis lin.
14ויעבר בכל שבטי ישראל אבלה ובית מעכה וכל הברים ויקלהו ויבאו אף אחריו׃
15Kaj ili venis, kaj eksiegxis lin en Abel-Bet-Maahxa, kaj sxutis cxirkaux la urbo remparon, kiu atingis la muron; kaj la tuta popolo, kiu estis kun Joab, komencis detrui, por faligi la muron.
15ויבאו ויצרו עליו באבלה בית המעכה וישפכו סללה אל העיר ותעמד בחל וכל העם אשר את יואב משחיתם להפיל החומה׃
16Tiam ekkriis unu sagxa virino el la urbo:Auxskultu, auxskultu; diru, mi petas, al Joab, ke li alproksimigxu cxi tien, por ke mi parolu kun li.
16ותקרא אשה חכמה מן העיר שמעו שמעו אמרו נא אל יואב קרב עד הנה ואדברה אליך׃
17Kiam li alproksimigxis al sxi, la virino diris:CXu vi estas Joab? Li respondis:Mi. Kaj sxi diris al li:Auxskultu la vortojn de via sklavino. Li respondis:Mi auxskultas.
17ויקרב אליה ותאמר האשה האתה יואב ויאמר אני ותאמר לו שמע דברי אמתך ויאמר שמע אנכי׃
18Tiam sxi diris:En antauxaj tempoj oni diradis:Demandu la Abelanojn, kaj konforme al tio decidu.
18ותאמר לאמר דבר ידברו בראשנה לאמר שאל ישאלו באבל וכן התמו׃
19Mi estas unu el la pacemaj kaj fidelaj urboj de Izrael; vi volas ruinigi urbon kaj patrinon en Izrael; por kio vi volas ekstermi posedajxon de la Eternulo?
19אנכי שלמי אמוני ישראל אתה מבקש להמית עיר ואם בישראל למה תבלע נחלת יהוה׃
20Tiam Joab respondis kaj diris:Mi tute, tute ne intencas ekstermi kaj ruinigi;
20ויען יואב ויאמר חלילה חלילה לי אם אבלע ואם אשחית׃
21ne tia estas la afero; sed unu viro de la monto de Efraim-SXeba, filo de Bihxri, estas lia nomo-levis sian manon kontraux la regxon David; donu lin solan, kaj mi foriros de la urbo. Kaj la virino diris al Joab:Jen lia kapo estos jxetita al vi trans la muron.
21לא כן הדבר כי איש מהר אפרים שבע בן בכרי שמו נשא ידו במלך בדוד תנו אתו לבדו ואלכה מעל העיר ותאמר האשה אל יואב הנה ראשו משלך אליך בעד החומה׃
22Kaj la virino venis al la tuta popolo kun sia sagxa parolo; kaj ili dehakis la kapon de SXeba, filo de Bihxri, kaj jxetis al Joab. Tiam li ekblovis per trumpeto, kaj oni foriris de la urbo cxiu al sia tendo; kaj Joab revenis Jerusalemon al la regxo.
22ותבוא האשה אל כל העם בחכמתה ויכרתו את ראש שבע בן בכרי וישלכו אל יואב ויתקע בשופר ויפצו מעל העיר איש לאהליו ויואב שב ירושלם אל המלך׃
23Joab estis super la tuta militistaro de Izrael; kaj Benaja, filo de Jehojada, super la Keretidoj kaj la Peletidoj;
23ויואב אל כל הצבא ישראל ובניה בן יהוידע על הכרי ועל הפלתי׃
24kaj Adoram super la impostoj; kaj Jehosxafat, filo de Ahxilud, estis kronikisto;
24ואדרם על המס ויהושפט בן אחילוד המזכיר׃
25kaj SXeva estis skribisto; kaj Cadok kaj Ebjatar estis pastroj;
25ושיא ספר וצדוק ואביתר כהנים׃
26ankaux Ira, la Jairano, estis pastro cxe David.
26וגם עירא היארי היה כהן לדוד׃