1Pauxlo kaj Silvano kaj Timoteo al la eklezio de la Tesalonikanoj en Dio, nia Patro, kaj la Sinjoro Jesuo Kristo:
1פולוס וסלונוס וטימותיוס אל קהלת התסלוניקים באלהים אבינו ובאדנינו ישוע המשיח׃
2Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
2חסד לכם ושלום מאת אלהים אבינו ואדנינו ישוע המשיח׃
3Ni devas cxiam danki Dion pro vi, fratoj, kiel estas ja dece, pro tio, ke via fido kreskas treege, kaj abundas via reciproka amo de cxiu al cxiu,
3חיבים אנחנו להודות בכל עת לאלהים עליכם אחי כראוי כי אמונתכם גדלה מאד ורבה אהבת כלכם איש לרעהו׃
4tiel, ke ni mem fanfaronas pri vi en la eklezioj de Dio, pro via pacienco kaj fido sub cxiuj viaj persekutoj kaj afliktoj, kiujn vi elportadas;
4עד כי נתהלל בכם אף אנחנו בקהלות אלהים על סבלנותכם ועל אמונתכם בכל הרדיפות ובכל הלחץ אשר סבלתם׃
5tio estas evidenta signo de la justa jugxo de Dio; por ke vi montrigxu indaj je la regno de Dio, por kiu vi ankaux suferas;
5לאות צדקת משפט אלהים למען תמצאו ראוים למלכות האלהים אשר בעבורה גם תענו׃
6cxar estas justajxo cxe Dio redoni afliktojn al tiuj, kiuj vin afliktas,
6באשר צדיק האלהים לגמל לחץ ללחציכם׃
7kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni, cxe la malkasxigxo de la Sinjoro Jesuo el la cxielo kun la angxeloj de lia potenco,
7ולכם הנלחצים רוחה אתנו יחד בהגלות האדון ישוע מן השמים עם מלאכי עזו׃
8en flamanta fajro, por venigi vengxon sur tiujn, kiuj ne konas Dion kaj ne obeas al la evangelio de nia Sinjoro Jesuo;
8באש להבה להשיב נקם לאשר לא ידעו את האלהים ולא שמעו לבשורת אדנינו ישוע המשיח׃
9kiuj suferos punadon, eternan detruon de antaux la vizagxo de la Sinjoro kaj de la gloro de lia potenco,
9אשר ישאו משפט אבדן עולם מאת פני האדון ומהדר גאונו׃
10kiam li venos por esti glorata en siaj sanktuloj, kaj esti admirata cxe cxiuj, kiuj ekkredis (cxar nia atestado cxe vi estis kredata) en tiu tago.
10בבאו ביום ההוא להכבד בקדשיו ולהתפלא בכל המאמינים כי האמנתם לעדותנו אליכם׃
11Por tiu celo ni ankaux konstante pregxas por vi, ke nia Dio vin trovu indaj je la voko, kaj kun potenco plenumu cxiun bonvolon de boneco kaj cxiun laboron de fido;
11לכן גם נתפלל בעדכם בכל עת אשר יתן אתכם אלהינו ראוים אל אשר אתם מקראים וימלא בעז כל חפצכם בטוב וכל מעשה אמונתכם׃
12por ke la nomo de nia Sinjoro Jesuo estu glorata en vi, kaj vi en li, laux la graco de nia Dio kaj la Sinjoro Jesuo Kristo.
12למען יכבד בכם שם ישוע אדנינו ואתם תכבדו בו על פי חסד אלהינו ואדנינו ישוע המשיח׃