1Kaj iuj homoj vojagxis tien el Judujo, kaj instruis la fratojn:Se vi ne cirkumcidigxos laux la moro de Moseo, vi ne povas savigxi.
1ואנשים ירדו מיהודה וילמדו את האחים לאמר אם לא תמולו כדת משה לא תושעון׃
2Kaj kiam Pauxlo kaj Barnabas havis ne malgrandan malkonsenton kaj diskutadon kontraux ili, oni arangxis, ke Pauxlo kaj Barnabas kaj aliaj tieuloj iru Jerusalemon al la apostoloj kaj presbiteroj pri tiu demando.
2ויהי על זאת ריב ומחלקת לא קלה לפולוס ולבר נבא עמהם ויגזרו כי פולוס ובר נבא ואחרים מהם יעלו ירושלים אל השליחים והזקנים על אדות השאלה הזאת׃
3Ili do, forkondukite de la eklezio, trairis Fenikion kaj Samarion, anoncante la konvertadon de la nacianoj, kaj faris grandan gxojon al cxiuj fratoj.
3ותלוה אתם הקהלה ויעברו את פינוקיא ואת שמרון מספרים את תשובת הגוים וישמחו את כל האחים שמחה גדולה׃
4Kaj alveninte en Jerusalemon, ili estis akceptitaj de la eklezio kaj apostoloj kaj presbiteroj, kaj raportis cxion, kion Dio faris per ili.
4ויהי כבאם ירושלים ויקבלו אתם הקהלה והשליחים והזקנים ויגידו להם את אשר הגדיל האלהים לעשות עמהם׃
5Sed levigxis iuj kredantoj el la sekto de la Fariseoj, dirante:Estas necese cirkumcidi ilin, kaj ordoni, ke ili observu la legxon de Moseo.
5ויקומו אנשים מאמינים מכת הפרושים ויאמרו כי חובה היא למול אתם ולצותם לשמר את תורת משה׃
6Kaj kunvenis la apostoloj kaj presbiteroj, por esplori tiun aferon.
6ויקהלו השליחים והזקנים לעין בדבר הזה׃
7Kaj post multe da diskutado, Petro starigxis, kaj diris al ili: Fratoj, vi scias, ke jam antaux longe Dio elektis min el inter vi, por ke per mia busxo la nacianoj auxdu la vorton de la evangelio kaj kredu.
7ויהי ברבות המחלקת קם פטרוס ויאמר אליהם אנשים אחים אתם ידעתם כי מימים ראשים בי בחר האלהים מכלנו אשר ישמעו הגוים מפי את דבר הבשורה ויאמינו׃
8Kaj Dio, kiu konas la korojn, atestis al ili, donante al ili la Sanktan Spiriton tiel same, kiel al ni;
8והאלהים ידע הלבבות העיד עליהם בתתו גם להם את רוח הקדש כאשר נתן לנו׃
9kaj Li faris nenian diferencon inter ni kaj ili, per la fido puriginte iliajn korojn.
9ולא הבדיל בינינו וביניהם כי טהר את לבבם על ידי האמונה׃
10Nun do kial vi incitas Dion, dezirante meti sur la kolon de la discxiploj jugon, kiun povis porti nek niaj patroj, nek ni?
10ועתה מה תנסו את האלהים לשום על על צוארי התלמידים אשר גם אבותינו גם אנחנו לא יכלנו לשאת׃
11Sed ni kredas pri nia savo per la graco de la Sinjoro Jesuo tiel same, kiel ankaux ili.
11אבל בחסד ישוע המשיח אדנינו נאמין להושע כמוהם כמונו׃
12Kaj silentis la tuta amaso; kaj ili auxskultis, dum Pauxlo kaj Barnabas rakontis, kiom da signoj kaj mirakloj Dio faris cxe la nacianoj per ili.
12ויחרישו כל הקהל וישמעו אל בר נבא ואל פולוס מספרים את האתות והמופתים אשר הרבה האלהים לעשות על ידיהם בקרב הגוים׃
13Kaj kiam ili cxesis paroli, Jakobo respondis, dirante: Fratoj, auxskultu min;
13ויכלו לדבר ויען יעקב ויאמר אנשים אחים שמעו אלי׃
14Simeon rakontis, kiel unue Dio vizitis nacianojn, por elekti el ili popolon por Sia nomo.
14שמעון ספר איך האלהים ראה לו בראשונה לקחת מבין הגוים עם לשמו׃
15Kaj al tio konsentas la vortoj de la profetoj, kiel estas skribite:
15ולזאת מסכימים דברי הנביאים ככתוב׃
16Post tio Mi revenos, Kaj Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, Mi restarigos la detruitajxojn, Kaj Mi rekonstruos gxin;
16אחרי זאת אשוב ואקים את סכת דויד הנפלת והרסותיה אקים ובניתיה׃
17Por ke strebu al la Eternulo la ceteraj homoj Kaj cxiuj nacioj, inter kiuj estas proklamata Mia nomo, Diras la Eternulo,
17למען ידרשו שארית אדם את יהוה וכל הגוים אשר נקרא שמי עליהם נאם יהוה עשה כל אלה׃
18Kiu tion faras jam de la tempo antikva.
18נודעים לאלהים מעולם כל מעשיו׃
19Tial mi decidas, ke ni ne gxenu tiujn el la nacianoj, kiuj turnigxas al Dio;
19ועל כן אני דן שלא להחמיר על השבים מן הגוים לאלהים׃
20sed ni admonu ilin, ke ili detenu sin de malpurigxoj cxe idoloj kaj de malcxasteco kaj de sufokitajxoj kaj de sango.
20רק לכתב אליהם אשר ירחקו מטמאת האלילים ומן הזנות ומבשר הנחנק ומן הדם׃
21CXar de post antikvaj generacioj Moseo havas en cxiuj urboj tiujn, kiuj lin predikas, legate en la sinagogoj cxiusabate.
21כי משה מדרת עולם יש לו מגידיו בכל עיר ועיר ויקרא בבתי הכנסיות מדי שבת בשבתו׃
22Tiam al la apostoloj kaj presbiteroj kun la tuta eklezio sxajnis bone elekti virojn el inter si kaj sendi ilin al Antiohxia kun Pauxlo kaj Barnabas:nome Judas, alnomata Barsabas, kaj Silas, viroj konataj inter la fratoj;
22וייטב בעיני השליחים והזקנים עם כל הקהל לבחר מהם אנשים ולשלח אתם אל אנטיוכיא עם פולוס ובר נבא את יהודה המכנה בר שבא ואת סילא אנשי שם בין האחים׃
23kaj ili sendis per ili la jenan leteron:La apostoloj kaj presbiteroj, al la fratoj, kiuj estas el la nacianoj en Antiohxia kaj Sirio kaj Kilikio, kun saluto:
23ויכתבו וישלחו על ידם לאמר אנחנו השליחים והזקנים והאחים שאלים לשלום האחים אשר מן הגוים באנטיוכיא ובסוריא ובקיליקיא׃
24CXar ni auxdis, ke iuj el ni gxenis vin per vortoj maltrankviligaj por viaj animoj, al kiuj ni ne ordonis tion,
24יען וביען שמענו כי יצאו מאתנו מבלבלים אתכם ומקלקלים נפשתיכם בדברים באמרם לכם להמול ולשמר את התורה אשר לא צוינו אותם׃
25sxajnis bone al ni unuanime, ke ni elektu virojn kaj sendu ilin al vi kun niaj amataj Barnabas kaj Pauxlo,
25לכן טוב בעיני כלנו יחדו לבחר אנשים לשלחם אליכם עם חביבינו בר נבא ופולוס׃
26homoj, kiuj riskis siajn vivojn pro la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
26אנשים אשר מסרו נפשם על שם אדנינו ישוע המשיח׃
27Ni do sendis Judason kaj Silason, kiuj ankaux mem busxe diros tion saman.
27על כן שלחנו את יהודה ואת סילא אשר גם המה יגידו זאת בפיהם׃
28CXar al la Sankta Spirito kaj al ni sxajnis bone meti sur vin nenian alian sxargxon, krom la jenaj necesaj aferoj:
28כי טוב לפני רוח הקדש ולפנינו לבלתי שום עליכם משא אחר לבד מאלה הדברים הצריכים׃
29ke oni sin detenu de idoloferitajxoj kaj de sango kaj de sufokitajxoj kaj de malcxasteco; se vi vin gardos kontraux tio, vi bone agos. Adiaux!
29אשר תרחקו מזבחי אלילים ומן הדם ומבשר הנחנק ומן הזנות אם מאלה תשמרו את נפשתיכם תיטיבו לעשות ושלום לכם׃
30Ili do, forsendite, iris al Antiohxia; kaj kunveniginte la amason, ili transdonis la leteron.
30וישלחו האנשים ויבאו אל אנטיוכיא ויקהילו את העם ויתנו להם את האגרת׃
31Kaj leginte gxin, ili gxojis pro la konsolo.
31ויקראו אתה וישמחו על הנחמה׃
32Kaj Judas kaj Silas, kiuj estis ankaux mem profetoj, konsolis la fratojn per multe da parolo kaj firmigis ilin.
32ויהודה וסילא אשר גם הם נביאים נחמו האחים בדברים רבים ויחזקום׃
33Kaj pasiginte kelkan tempon, ili kun paco foriris de la fratoj al siaj forsendintoj.
33ויהיו שם ימים אחדים וישלחום האחים בשלום אל השליחים׃
34(Tamen placxis al Silas tie restadi.)
34וייטב בעיני סילא לשבת שם׃
35Sed Pauxlo kaj Barnabas restis en Antiohxia, instruante kaj predikante, kun multaj aliaj, la vorton de la Sinjoro.
35ופולוס ובר נבא ישבו באנטיוכיא וילמדו ויבשרו את דבר יהוה המה וגם רבים אחרים עמם׃
36Kaj post kelke da tagoj Pauxlo diris al Barnabas:Ni reiru, kaj vizitu niajn fratojn en cxiu urbo, kie ni proklamis la vorton de la Sinjoro, kaj vidu, kiel ili fartas.
36ויהי מקץ ימים ויאמר פולוס אל בר נבא לכה ונשובה ונפקדה את אחינו בכל עיר ועיר אשר קראנו שם את דבר יהוה ונראה מה המה׃
37Kaj Barnabas konsilis kunpreni Johanon, alnomatan Marko.
37ובר נבא יעץ לקחת אתם את יוחנן המכנה מרקוס׃
38Sed Pauxlo ne aprobis kunpreni tiun, kiu sin fortiris de ili en Pamfilio, kaj ne kuniris en la laboron.
38אך פולוס לא אבה לקחת אתם את האיש אשר סר מעליהם בפמפוליא ולא הלך אתם במלאכתם׃
39Kaj farigxis disputo, tiel ke ili disigxis unu de la alia; kaj Barnabas, kunprenante Markon, sxipiris al Kipro;
39ויהי רגז עד אשר נפרדו איש מאחיו ויקח בר נבא את מרקוס ויסע באניה אל קפרוס׃
40sed Pauxlo, elektinte Silason, foriris, konfidite de la fratoj al la graco de Dio.
40ופולוס בחר לו את סילא וימסרהו האחים אל חסד יהוה ויצא׃
41Kaj li iris tra Sirio kaj Kilikio, firmigante la ekleziojn.
41ויעבר בסוריא ובקיליקיא ויחזק את הקהלות׃