1Kaj kiam la tumulto cxesigxis, Pauxlo, veniginte al si kaj admoninte la discxiplojn, adiauxis ilin, kaj foriris, por iri en Makedonujon.
1ואחרי אשר שקטה המהומה קרא פולוס לתלמידים ויברכם ויצא ללכת אל מקדוניא׃
2Kaj trairinte tiujn regionojn, kaj per multaj paroloj kuragxiginte la tieulojn, li venis en Grekujon.
2ויעבר במדינות ההן ויזהר אתם בדברים רבים ויבא אל ארץ יון׃
3Kaj pasiginte tie tri monatojn, post konspiro farita de la Judoj kontraux li, kiam li volis sxipiri al Sirio, li decidis reveni tra Makedonujo.
3וישב שם שלשה חדשים ויהי באמרו ללכת אל סוריא ויארבו לו היהודים ויגמר בלבו לשוב דרך מקדוניא׃
4Kaj gxis Azio akompanis lin Sopater el Berea, la filo de Pirho; kaj el la Tesalonikanoj, Aristarhxo kaj Sekundo; kaj Gajo el Derbe, kaj Timoteo; kaj Tihxiko kaj Trofimo, Azianoj.
4וילכו אתו עד לאסיא סופטרוס הברואי ומן התסלוניקים ארסטרכוס וסקונדוס וגיוס הדרבי וטימותיוס ומן אסיא טוכיקוס וטרופימוס׃
5Sed cxi tiuj, antauxirinte, atendis nin en Troas.
5ואלה הלכו לפנינו ויוחילו לנו בטרואס׃
6Kaj ni sxipiris de Filipi post la tagoj de macoj, kaj alvenis al ili en Troas post kvin tagoj, kaj tie ni restis sep tagojn.
6ואנחנו יצאנו מן פילפי אחרי ימי חג המצות ומקץ חמשה ימים באנו באניה אליהם אל טרואס ונשב שם שבעת ימים׃
7Kaj en la unua tago de la semajno, kiam ni kunvenis, por dispecigi panon, Pauxlo paroladis al ili, intencante foriri en la sekvanta tago; kaj li dauxrigis sian paroladon gxis noktomezo.
7ויהי באחד בשבת כאשר נאספו התלמידים לבצע הלחם וידבר אתם פולוס כי אמר ללכת משם למחרת היום ויארך הדבר עד חצות הלילה׃
8Kaj estis multaj lumiloj en la supra cxambro, kie ni kunvenis.
8ונרות רבים היו בעליה אשר נאספנו שם׃
9Kaj sur la fenestro sidis junulo, nomata Euxtihxo, premegata de profunda dormo; kaj dum Pauxlo ankoraux longe paroladis, tiu, venkite de la dormo, falis malsupren de la tria etagxo, kaj estis levita malviva.
9ובחור אחד שמו אבטוכוס ישב בחלון וירדם בהאריך פולוס את אמרתו ותגבר עליו שנתו ויפל מהמדור השלישי למטה וישאהו מת׃
10Kaj Pauxlo malsupreniris, kaj falis sur lin, kaj cxirkauxpreninte lin, diris:Ne maltrankviligxu; cxar lia vivo estas en li.
10וירד פולוס ויגהר עליו ויחבקהו ויאמר אל תבהלו כי נשמתו בו׃
11Kaj suprenirinte, kaj dispeciginte la panon, kaj mangxinte, kaj parolinte kun ili longe, gxis la tagigxo, fine li foriris.
11ואחר עלה ויבצע הלחם ויטעם וירב לשיח אתם עד אור הבקר ויצא ללכת לדרכו׃
12Kaj ili alkondukis la knabon vivantan, kaj multe konsoligxis.
12והם הביאו את הנער חי וינחמו עד מאד׃
13Sed ni, irinte pli frue al la sxipo, ekveturis al Asos, por tie ensxipigi Pauxlon; cxar tiel li arangxis, intencante mem piediri.
13ואנחנו קדמנו לרדת באניה ונעבר אסוסה למען נקח שם אתנו את פולוס כי כן צוה והוא חשב בלבו ללכת שמה ברגליו׃
14Kaj kiam li renkontis nin en Asos, ni ensxipigis lin, kaj venis al Mitilene.
14ויפגש אתנו באסוס ונקח אתו ונבא אל מיטוליני׃
15Kaj de tie sxipirinte, ni alvenis la sekvantan tagon kontraux HXios; kaj la duan tagon ni atingis Samoson; kaj la trian tagon ni alvenis en Mileton.
15ומשם יצאנו באניה ונפגע ממחרת אל מול כיוס וביום השלישי עברנו אל סמוס ונלן בטרוגוליון ולמחרתו באנו אל מיליטוס׃
16CXar Pauxlo decidis preterveturi Efeson, por ne perdi tempon en Azio; cxar li rapidis, por esti en Jerusalem, se li nur povos, en la Pentekosta tago.
16כי פולוס אמר לעבר מעל פני אפסוס פן יצטרך להתמהמה באסיא כי אץ לבוא אם יוכל עד חג השבועות ירושלים׃
17Kaj de Mileto li sendis al Efeso, kaj alvokis al si la presbiterojn de la eklezio.
17וממיליטוס שלח אל אפסוס ויקרא את זקני הקהלה׃
18Kaj kiam ili alvenis, li diris al ili: Vi mem scias de post la tago, kiam mi unue enpasxis en Azion, kiamaniere mi kondutis inter vi dum la tuta tempo,
18ויבאו אליו ויאמר להם אתם ידעתם איך הייתי עמכם בכל עת מן היום הראשון אשר דרכה רגלי באסיא׃
19servante la Sinjoron kun cxia humileco, kaj cxe larmoj kaj cxe tentoj, kiuj okazis al mi per la konspiroj de la Judoj;
19אשר עבדתי את האדון בכל ענוה ובדמעות הרבה ובמסות המצאות אתי בנכלי היהודים׃
20kaj ke mi ne hezitis deklari al vi cxion utilan, instruante vin publike, kaj de domo al domo,
20איך לא כחדתי מכם כל דבר תועלת והגדתיו לכם ולמדתי אתכם ברבים ובכל בית ובית׃
21ateston farante al Judoj kaj Grekoj pri pento antaux Dio kaj pri fido al nia Sinjoro Jesuo Kristo.
21ואעיד ליהודים וליונים את התשובה לאלהים ואת האמונה באדנינו ישוע המשיח׃
22Kaj nun jen, enkatenite en spirito, mi iras al Jerusalem, ne sciante, kio okazos al mi tie,
22ועתה הנני אסיר הרוח ללכת ירושלים ואינני יודע מה יקרני שם׃
23krom tio, ke la Sankta Spirito atestas al mi en cxiu urbo, dirante, ke katenoj kaj afliktoj min atendas.
23אפס כי רוח הקדש מעיד בכל עיר ועיר לאמר כי מוסרות וצרות נכונו לי׃
24Sed mi taksas je nenio mian vivon kiel al mi mem karan, se nur mi povos plenumi mian kuradon, kaj la komision, kiun mi ricevis de la Sinjoro Jesuo, atesti la evangelion de la graco de Dio.
24אבל לא אחוש לאחת מהנה וגם נפשי לא יקרה בעיני למען אשלים בשמחה את מרוצתי ואת השרות אשר קבלתי מאת האדון ישוע להעיד על בשורת חסד אליהם׃
25Kaj nun jen mi scias, ke vi cxiuj, inter kiuj mi iradis, predikante la regnon, ne plu vidos mian vizagxon.
25ועתה הנה ידע אנכי כי אתם כלכם אשר התהלכתי בקרבכם הלוך והשמע את מלכות יהוה כי לא תוסיפו עוד ראות פני׃
26Tial mi atestas al vi hodiaux, ke mi estas pura pri la sango de cxiuj homoj.
26על כן מעיד אני בכם היום הזה כי נקי אנכי מדמי כלכם׃
27CXar mi ne hezitis anonci al vi la tutan intencon de Dio.
27כי לא כחדתי מהגיד לכם את עצת האלהים כלה׃
28Gardu vin kaj la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj, por nutri la eklezion de Dio, kiun li acxetis per sia propra sango.
28לכן שמרו את נפשותיכם ואת כל העדר אשר הקים אתכם רוח הקדש לפקידים בו לרעות את עדת האלהים אשר קנה לו בדם נפשו׃
29Mi scias, ke post mia foriro eniros inter vi kruelaj lupoj, ne lasante la gregon sendifekta;
29כי ידע אני אשר אחרי צאתי יבואו בתוככם זאבים עזים אשר לא יחוסו על העדר׃
30kaj ecx el inter vi mem levigxos viroj perverse parolantaj, por forlogi post si la discxiplojn.
30וגם מקרבכם יקומו אנשים דברי תהפכות להטות אחריהם את התלמידים׃
31Tial gardu vin, memorante, ke dum tri jaroj mi ne cxesis admoni cxiun nokte kaj tage kun larmoj.
31על כן שקדו וזכרו כי שלש שנים יומם ולילה לא חדלתי לדבר על לב כל אחד מכם בדמעות׃
32Kaj nun mi vin rekomendas al Dio kaj al la vorto de Lia graco, kiu povas vin edifi kaj doni al vi la heredon inter cxiuj sanktigitoj.
32ועתה אחי אני מסר אתכם לאלהים ולדבר חסדו אשר לו היכלת לבנות אתכם ולתת לכם נחלה בקרב כל המקדשים׃
33Mi ne deziras ies argxenton, nek oron, nek vestaron.
33לא חמדתי כסף איש או זהבו או לבושו׃
34Vi mem scias, ke cxi tiuj manoj servadis al miaj bezonoj kaj al miaj kunuloj.
34ואתם ידעתם כי ידי אלה עבדו בעד צרכי ובעד צרכי ההלכים אתי׃
35En cxio mi montris al vi, ke tiel laborante, vi devas helpi la malfortulojn, kaj memori la vortojn de la Sinjoro Jesuo, kiujn li mem diris:Pli felicxe estas doni, ol ricevi.
35ובכל הראיתי אתכם כי כן עלינו לעמל ולתמך את החלשים ולזכר את דברי האדון ישוע כי הוא אמר טוב אשר תתן משתקח׃
36Kaj tiel dirinte, li genuigxis, kaj pregxis kun ili cxiuj.
36ואחרי דברו את הדברים האלה כרע על ברכיו ויתפלל עם כלם׃
37Kaj cxiuj ploregis, kaj falis sur la kolon de Pauxlo kaj lin kisis,
37ויבכו כלם בכי גדול ויפלו על צוארי פולוס וינשקו לו׃
38malgxojante precipe pro la vorto, kiun li diris, ke ili ne plu vidos lian vizagxon. Kaj ili akompanis lin gxis la sxipo.
38וביותר התעצבו על הדבר אשר דבר כי לא יוסיפו עוד לראות פניו וילוהו אל האניה׃