1Fratoj kaj patroj, auxskultu la pledon, kiun mi faras nun antaux vi.
1אנשים אחים ואבות שמעו נא את דברי התנצלותי אליכם׃
2Kaj kiam ili auxdis, ke li parolas al ili en la Hebrea lingvo, ili des pli silentigxis; kaj li diris:
2ויהי כשמעם כי הוא מדבר אליהם בלשון עברית ויחשו עוד יותר׃
3Mi estas Judo, naskita en Tarso en Kilikio, sed edukita en cxi tiu urbo cxe la piedoj de Gamaliel, kaj instruita laux la preciza maniero de nia prapatra legxo, kaj mi estis fervora pro Dio, kiel vi cxiuj estas hodiaux.
3ויאמר איש יהודי אנכי נולד בטרסוס אשר בקיליקיא ומגדל בעיר הזאת לרגלי גמליאל ומלמד לפי דקדוקי תורת אבותינו ואהי מקנא לאלהים כמוכם כלכם היום׃
4Kaj mi persekutis cxi tiun Vojon gxis la morto, katenante kaj en karcerojn transdonante virojn kaj virinojn.
4וארדף את הדרך הזאת עד מות ואהי אסר ומסגיר לכלא אנשים ונשים׃
5Kiel ankaux atestas pri mi la cxefpastro kaj la tuta pliagxularo, de kiuj mi ankaux ricevis leterojn por la fratoj, kaj iris al Damasko, por konduki tiujn, kiuj tie estis, katenitajn al Jerusalem, por punigxi.
5כאשר גם יעיד עלי הכהן הגדול וכל בית הזקנים אשר מהם לקחתי מכתבים ואלך אל האחים לדמשק לאסר אף את הנמצאים שמה להביאם ירושלים למען יוסרו׃
6Kaj dum mi vojagxis kaj alproksimigxis al Damasko, cxirkaux tagmezo subite ekbrilis el la cxielo granda lumo cxirkaux mi.
6ויהי אנכי הלך וקרב לדמשק כעת צהרים ופתאם נגה עלי מסביב אור גדול מן השמים׃
7Kaj mi falis sur la teron, kaj auxdis vocxon dirantan al mi:Sauxlo, Sauxlo, kial vi min persekutas?
7ואפל ארצה ואשמע קול מדבר אלי שאול שאול למה תרדפני׃
8Kaj mi respondis:Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj li diris al mi:Mi estas Jesuo, la Nazaretano, kiun vi persekutas.
8ואען ואמר מי אתה אדני ויאמר אלי אני ישוע הנצרי אשר אתה רדפו׃
9Kaj tiuj, kiuj estis kun mi, vidis ja la lumon, sed ne auxdis la vocxon de tiu, kiu parolis al mi.
9והאנשים אשר אתי ראו את האור וייראו ואת קול המדבר אלי לא שמעו׃
10Kaj mi diris:Kion mi faru, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris al mi:Levigxu, kaj iru al Damasko; kaj tie vi ricevos informon pri cxio, kio estas difinita, ke vi gxin faru.
10ואמר מה אעשה אדני ויאמר אלי האדון קום לך אל דמשק ושם יאמר לך את כל אשר צוית לעשות׃
11Kaj, cxar mi ne povis vidi pro la gloro de tiu lumo, mi eniris en Damaskon mane kondukata de tiuj, kiuj estis kun mi.
11ואני לא יכלתי לראות מפני זהר האור ההוא והאנשים אשר אתי הוליכוני ביד ואבא לדמשק׃
12Kaj unu Ananias, piulo laux la legxo, bone atestata de cxiuj Judoj tie logxantaj,
12ואיש חסיד כפי התורה ושמו חנניה אשר קנה לו שם טוב בקרב כל היהודים הישבים שם׃
13venis al mi, kaj apudstarante, diris al mi:Frato Sauxlo, ricevu vian vidpovon. Kaj en tiu sama horo mi ekvidis, kaj lin rigardis.
13ויבא אלי ויעמד ויאמר אלי שאול אחי שוב ראה ובשעה ההיא נפקחו עיני וראיתיהו׃
14Kaj li diris:La Dio de niaj patroj difinis vin, por ke vi sciu Lian vojon kaj vidu la Justulon kaj auxdu vocxon el lia busxo.
14ויאמר אלהי אבותינו בחר בך לדעת את רצונו ולראות את הצדיק ולשמע קול מפיהו׃
15CXar vi estos lia atestanto antaux cxiuj homoj pri cxio, kion vi vidis kaj auxdis.
15כי היו תהיה לו לעד אל כל בני האדם על כל אשר ראית ושמעת׃
16Kaj nun kial vi prokrastas? levigxu, kaj baptigxu, kaj forlavu viajn pekojn, vokante lian nomon.
16ועתה למה תתמהמה קום והטבל והתרחץ מחטאתיך בקראך בשמו׃
17Kaj reveninte al Jerusalem kaj pregxante en la templo, mi estis en ekstazo,
17ויהי בשובי אל ירושלים ואתפלל במקדש ותהי עלי יד יהוה׃
18kaj mi vidis lin dirantan al mi:Rapidu, kaj eliru tuj el Jerusalem, cxar ili ne akceptos vian ateston pri mi.
18וארא אותו מדבר אלי חושה צא במהרה מירושלים כי לא יקבלו את עדותך עלי׃
19Kaj mi diris:Sinjoro, ili mem scias, ke mi malliberigis kaj batis en cxiuj sinagogoj tiujn, kiuj kredas al vi;
19ואמר הלא הם יודעים את אשר השלכתי אל הכלא והלקיתי בבתי הכנסיות את המאמינים בך׃
20kaj kiam estis versxata la sango de via martiro Stefano, mi ankaux staris apude kaj konsentis, kaj gardis la vestojn de tiuj, kiuj lin mortigis.
20ובהשפך דם אסטפנוס עדך אף אני עמדתי שם חפץ בהרגתו ושומר את בגדי הרגיו׃
21Kaj li diris al mi:Foriru; cxar mi vin sendos malproksimen al la nacianoj.
21ויאמר אלי לך כי אני אל הגיום עד למרחוק אשלחך׃
22Ili auxskultis lin gxis tiu vorto, sed tiam ili levis sian vocxon, dirante:Forigu tian homon de sur la tero; cxar ne decas, ke li vivu.
22וישמעו אליו עד הדבר הזה וישאו את קולם ויאמרו הסירו איש כזה מעל האדמה כי איננו ראוי כי יחיה׃
23Kaj dum ili kriis kaj forjxetis siajn vestojn kaj jxetis polvon en la aeron,
23ויהי בהיותם צעקים ומשליכים את בגדיהם מעליהם וזרקים עפר השמימה׃
24la cxefkapitano ordonis konduki lin en la fortikajxon, kaj diris, ke oni ekzamenu lin per skurgxado, por ke li sciigxu, kial oni tiel forte kriis kontraux li.
24ויצו שר האלף להוליכו אל המצד ויאמר לבדקו במלקות למען ידע מדוע המה ככה צעקים עליו׃
25Kaj kiam ili ligis lin per rimenoj, Pauxlo diris al la apudstaranta centestro:CXu estas lauxlegxe por vi skurgxi Romanon ne kondamnitan?
25ויהי כאשר אסר להכותו ברצועות ויאמר אל שר המאה העמד עליו האף רשיון לכם להכות איש רומי בלא דין ומשפט׃
26Kaj kiam la centestro tion auxdis, li iris al la cxefkapitano kaj raportis, dirante:Kion vi celas fari? cxar cxi tiu viro estas Romano.
26וילך שר המאה כשמעו את הדבר הזה ויגד לשר האלף לאמר ראה מה תעשה כי האיש הזה רומי הוא׃
27Kaj la cxefkapitano venis, kaj diris al li:Diru al mi, cxu vi estas Romano? Kaj li diris:Jes.
27ויבא שר האלף ויאמר אמר לי הרומי אתה ויאמר הן׃
28Kaj la cxefkapitano respondis:Per granda sumo mi akiris tiun civitanecon. Kaj Pauxlo respondis:Sed mi naskigxis tia.
28ויען שר האלף אני בכסף רב קניתי לי משפט האזרחות הזאת ויאמר פולוס ואני אף נולדתי בה׃
29Tiuj do, kiuj devis ekzameni lin, tuj foriris de li; kaj la cxefkapitano ankaux timis, konstatinte, ke tiu estas Romano, kaj ke li lin ligis.
29אז הרפו ממנו האנשים אשר באו לבדקו וגם שר האלף ירא בדעתו כי רומי הוא והוא אסר אותו׃
30Sed en la sekvanta tago, cxar li volis certigxi, pri kio la Judoj lin akuzis, li malligis al li la katenojn, kaj ordonis, ke la cxefpastroj kaj la tuta sinedrio kunvenu; kaj li kondukis Pauxlon malsupren, kaj starigis lin antaux ili.
30וממחרת בקש לדעת אל נכון על מה שטנים אותו היהודים ויתר מוסרותיו ויצו להביא את ראשי הכהנים ואת כל הסנהדרין ויורד את פולוס ויעמידהו בתוכם׃