Esperanto

Hebrew: Modern

Ecclesiastes

3

1Por cxio estas sezono, kaj tempo difinita estas por cxiu afero sub la suno;
1לכל זמן ועת לכל חפץ תחת השמים׃
2estas tempo por naskigxi, kaj tempo por morti; estas tempo por planti, kaj tempo por elsxiri la plantitajxon;
2עת ללדת ועת למות עת לטעת ועת לעקור נטוע׃
3estas tempo por mortigi, kaj tempo por kuraci; estas tempo por detrui, kaj tempo por konstrui;
3עת להרוג ועת לרפוא עת לפרוץ ועת לבנות׃
4estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; estas tempo por gxemi, kaj tempo por danci;
4עת לבכות ועת לשחוק עת ספוד ועת רקוד׃
5estas tempo por disjxeti sxtonojn, kaj tempo por kolekti sxtonojn; estas tempo por cxirkauxbraki, kaj tempo por foriri de cxirkauxbrakado;
5עת להשליך אבנים ועת כנוס אבנים עת לחבוק ועת לרחק מחבק׃
6estas tempo por sercxi, kaj tempo por perdi; estas tempo por konservi, kaj tempo por forjxeti;
6עת לבקש ועת לאבד עת לשמור ועת להשליך׃
7estas tempo por dissxiri, kaj tempo por kunkudri; estas tempo por silenti, kaj tempo por paroli;
7עת לקרוע ועת לתפור עת לחשות ועת לדבר׃
8estas tempo por ami, kaj tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco.
8עת לאהב ועת לשנא עת מלחמה ועת שלום׃
9Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras?
9מה יתרון העושה באשר הוא עמל׃
10Mi vidis la penemecon, kiun Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentigxu per gxi.
10ראיתי את הענין אשר נתן אלהים לבני האדם לענות בו׃
11CXion Li kreis bela gxiatempe; kaj scion pri la mondo Li enmetis en ilian koron, sed tiel, ke homo ne povas kompreni la farojn, kiujn faris Dio de la komenco gxis la fino.
11את הכל עשה יפה בעתו גם את העלם נתן בלבם מבלי אשר לא ימצא האדם את המעשה אשר עשה האלהים מראש ועד סוף׃
12Mi scias, ke ekzistas nenia bono por ili, krom gxoji kaj fari bonon en sia vivo.
12ידעתי כי אין טוב בם כי אם לשמוח ולעשות טוב בחייו׃
13Kaj se homo mangxas kaj trinkas kaj gxuas bonon de sia tuta laborado, tio estas dono de Dio.
13וגם כל האדם שיאכל ושתה וראה טוב בכל עמלו מתת אלהים היא׃
14Mi scias, ke cxio, kion faras Dio, restas eterne; al gxi oni nenion povas aldoni, kaj de gxi oni nenion povas depreni; kaj Dio tion faris, ke oni Lin timu.
14ידעתי כי כל אשר יעשה האלהים הוא יהיה לעולם עליו אין להוסיף וממנו אין לגרע והאלהים עשה שיראו מלפניו׃
15Kio farigxis, tio ekzistas de longe; kaj kio estas farigxonta, tio antaux longe jam estis, kaj Dio revokas pasintajxon.
15מה שהיה כבר הוא ואשר להיות כבר היה והאלהים יבקש את נרדף׃
16Ankoraux mi vidis sub la suno:en la loko de jugxo, ke tie estas maljusteco; en la loko de vero, ke tie estas malico.
16ועוד ראיתי תחת השמש מקום המשפט שמה הרשע ומקום הצדק שמה הרשע׃
17Mi diris en mia koro:Piulon kaj malpiulon jugxos Dio; cxar estas tempo por cxiu afero, kaj por cxio, kio farigxas tie.
17אמרתי אני בלבי את הצדיק ואת הרשע ישפט האלהים כי עת לכל חפץ ועל כל המעשה שם׃
18Mi diris en mia koro:CXi tio estas pri la homidoj, ke Dio ilin elprovu, kaj ke ili vidu, ke ili estas bruto per si mem.
18אמרתי אני בלבי על דברת בני האדם לברם האלהים ולראות שהם בהמה המה להם׃
19CXar la sorto de homidoj kaj la sorto de bruto estas sorto egala:kiel cxi tiuj mortas, tiel mortas ankaux tiuj, kaj sama spirito estas en cxiuj; kaj supereco de homo kontraux bruto ne ekzistas, cxar cxio estas vantajxo.
19כי מקרה בני האדם ומקרה הבהמה ומקרה אחד להם כמות זה כן מות זה ורוח אחד לכל ומותר האדם מן הבהמה אין כי הכל הבל׃
20CXiuj iras al unu loko:cxiuj farigxis el polvo, kaj cxiuj refarigxos polvo.
20הכל הולך אל מקום אחד הכל היה מן העפר והכל שב אל העפר׃
21Kiu scias, cxu la spirito de homidoj levigxas supren, kaj cxu la spirito de bruto mallevigxas malsupren en la teron?
21מי יודע רוח בני האדם העלה היא למעלה ורוח הבהמה הירדת היא למטה לארץ׃
22Kaj mi ekvidis, ke ekzistas nenio pli bona, ol ke homo gxuu plezuron de siaj faroj, cxar tia estas lia sorto; cxar kiu alkondukos lin, por vidi, kio estas post li?
22וראיתי כי אין טוב מאשר ישמח האדם במעשיו כי הוא חלקו כי מי יביאנו לראות במה שיהיה אחריו׃