Esperanto

Hebrew: Modern

Ezekiel

16

1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
1ויהי דבר יהוה אלי לאמר׃
2Ho filo de homo, montru al Jerusalem gxiajn abomenindajxojn;
2בן אדם הודע את ירושלם את תועבתיה׃
3kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al Jerusalem:Via deveno kaj via naskigxlando estas en la lando Kanaana; via patro estas Amorido, kaj via patrino estas HXetidino.
3ואמרת כה אמר אדני יהוה לירושלם מכרתיך ומלדתיך מארץ הכנעני אביך האמרי ואמך חתית׃
4CXe via naskigxo, kiam vi estis naskita, oni ne detrancxis vian umbilikon, oni ankaux ne lavis vin purige per akvo, ne frotis vin per salo, kaj ne vindis per vindajxoj.
4ומולדותיך ביום הולדת אתך לא כרת שרך ובמים לא רחצת למשעי והמלח לא המלחת והחתל לא חתלת׃
5Nenies okulo favoris vin, por fari al vi pro kompato unu el tiuj faroj, sed oni eljxetis vin sur la kampon pro abomeno kontraux vi en la tago, kiam vi estis naskita.
5לא חסה עליך עין לעשות לך אחת מאלה לחמלה עליך ותשלכי אל פני השדה בגעל נפשך ביום הלדת אתך׃
6Mi preteriris preter vi, kaj Mi vidis, ke vi baraktas en via sango, kaj Mi diris al vi en via sango:Vivu; jes, Mi diris al vi en via sango:Vivu.
6ואעבר עליך ואראך מתבוססת בדמיך ואמר לך בדמיך חיי ואמר לך בדמיך חיי׃
7Mi grandigis vin, kiel kampan kreskajxon; vi farigxis plena kaj granda, vi farigxis tute bela; viaj mamoj formigxis, viaj haroj abunde kreskis; sed vi estis nuda kaj nekovrita.
7רבבה כצמח השדה נתתיך ותרבי ותגדלי ותבאי בעדי עדיים שדים נכנו ושערך צמח ואת ערם ועריה׃
8Mi preteriris preter vi kaj ekvidis vin, kaj Mi vidis, ke estas via tempo, la tempo de amo; kaj Mi etendis Mian mantelon sur vin kaj kovris vian nudecon; kaj Mi jxuris al vi, kaj Mi faris interligon kun vi, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj vi farigxis Mia.
8ואעבר עליך ואראך והנה עתך עת דדים ואפרש כנפי עליך ואכסה ערותך ואשבע לך ואבוא בברית אתך נאם אדני יהוה ותהיי לי׃
9Mi lavis vin per akvo. Mi forlavis de vi vian sangon, kaj Mi sxmiris vin per oleo.
9וארחצך במים ואשטף דמיך מעליך ואסכך בשמן׃
10Mi vestis vin per brodita vesto, sur viajn piedojn Mi metis delikatledajn sxuojn, Mi zonis vin per bisino, kaj Mi kovris vin per silka kovrotuko.
10ואלבישך רקמה ואנעלך תחש ואחבשך בשש ואכסך משי׃
11Mi ornamis vin per ornamajxoj, Mi metis braceletojn sur viajn manojn, kaj kolcxenon sur vian kolon.
11ואעדך עדי ואתנה צמידים על ידיך ורביד על גרונך׃
12Mi metis nazringon sur vian nazon, kaj orelringojn sur viajn orelojn, kaj belan kronon sur vian kapon.
12ואתן נזם על אפך ועגילים על אזניך ועטרת תפארת בראשך׃
13Vi ornamigxis per oro kaj argxento, viaj vestoj estis el bisino, silko, kaj broditajxo; plej delikatan farunon, mielon, kaj oleon vi mangxis; kaj vi farigxis tre kaj tre bela kaj atingis regxecon.
13ותעדי זהב וכסף ומלבושך ששי ומשי ורקמה סלת ודבש ושמן אכלתי ותיפי במאד מאד ותצלחי למלוכה׃
14Kaj disvastigxis via renomo inter la nacioj pro via beleco, cxar gxi estis perfekta per la ornamajxo, kiun Mi metis sur vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.
14ויצא לך שם בגוים ביפיך כי כליל הוא בהדרי אשר שמתי עליך נאם אדני יהוה׃
15Sed vi fidis vian belecon, kaj vi komencis malcxasti, apogante vin sur via renomo, kaj vi malcxastis kun cxiu pasanto, fordonante vin al li.
15ותבטחי ביפיך ותזני על שמך ותשפכי את תזנותיך על כל עובר לו יהי׃
16Vi prenis viajn vestojn kaj faris al vi mikskolorajn oferaltajxojn, kaj sur ili vi malcxastis, kiel neniam estis kaj neniam estos.
16ותקחי מבגדיך ותעשי לך במות טלאות ותזני עליהם לא באות ולא יהיה׃
17Vi prenis viajn ornamajxojn el oro kaj el argxento, kiujn Mi donis al vi, kaj vi faris al vi bildojn de virseksuloj kaj malcxastis kun ili.
17ותקחי כלי תפארתך מזהבי ומכספי אשר נתתי לך ותעשי לך צלמי זכר ותזני בם׃
18Vi prenis viajn broditajn vestojn kaj kovris per tio ilin, kaj Mian oleon kaj Mian incenson vi donis al ili.
18ותקחי את בגדי רקמתך ותכסים ושמני וקטרתי נתתי לפניהם׃
19Mian panon, kiun Mi donis al vi, la plej delikatan farunon, oleon, kaj mielon, per kiuj Mi nutris vin, vi metis antaux ilin kiel agrablan odorajxon. Jes, tiel estis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
19ולחמי אשר נתתי לך סלת ושמן ודבש האכלתיך ונתתיהו לפניהם לריח ניחח ויהי נאם אדני יהוה׃
20Vi prenis viajn filojn kaj viajn filinojn, kiujn vi naskis al Mi, kaj vi bucxis ilin al ili kiel mangxajxon. CXu malgranda estas via malcxasteco?
20ותקחי את בניך ואת בנותיך אשר ילדת לי ותזבחים להם לאכול המעט מתזנתך׃
21Vi bucxis Miajn infanojn kaj pasigis ilin tra fajro por ili.
21ותשחטי את בני ותתנים בהעביר אותם להם׃
22Kaj en cxiuj viaj abomenindajxoj kaj malcxastajxoj vi ne rememoris la tagojn de via juneco, kiam vi estis nuda kaj nekovrita, baraktanta en via sango.
22ואת כל תועבתיך ותזנתיך לא זכרתי את ימי נעוריך בהיותך ערם ועריה מתבוססת בדמך היית׃
23Kaj post cxiuj viaj malbonagoj (ho ve, ve al vi! diras la Sinjoro, la Eternulo)
23ויהי אחרי כל רעתך אוי אוי לך נאם אדני יהוה׃
24vi konstruis al vi malcxastejon, kaj faris al vi fialtajxojn sur cxiu strato.
24ותבני לך גב ותעשי לך רמה בכל רחוב׃
25En la komenco de cxiu vojo vi konstruis viajn fialtajxojn, vi abomenindigis vian belecon, vi etendis viajn piedojn al cxiu pasanto, kaj vi malcxastis.
25אל כל ראש דרך בנית רמתך ותתעבי את יפיך ותפשקי את רגליך לכל עובר ותרבי את תזנתך׃
26Vi malcxastis kun la filoj de Egiptujo, viaj grandkorpaj najbaroj, kaj vi multe malcxastis, kolerigante Min.
26ותזני אל בני מצרים שכניך גדלי בשר ותרבי את תזנתך להכעיסני׃
27Kaj jen Mi etendis Mian manon kontraux vin kaj malgrandigis vian destinitajxon, kaj Mi transdonis vin al la volo de viaj malamikinoj, la filinoj de Filisxtujo, kiuj hontis pri via malvirta konduto.
27והנה נטיתי ידי עליך ואגרע חקך ואתנך בנפש שנאותיך בנות פלשתים הנכלמות מדרכך זמה׃
28Kaj vi malcxastis kun la filoj de Asirio, ne povante satigxi; vi malcxastis kun ili, kaj tamen ne kontentigxis.
28ותזני אל בני אשור מבלתי שבעתך ותזנים וגם לא שבעת׃
29Vi multigis viajn malcxastajxojn gxis la lando de komercado, HXaldeujo, sed ankaux tio vin ne kontentigis.
29ותרבי את תזנותך אל ארץ כנען כשדימה וגם בזאת לא שבעת׃
30Per kio Mi povas purigi vian koron, diras la Sinjoro, la Eternulo, se vi faras cxion cxi tion, farojn de plej senhonta malcxastistino?
30מה אמלה לבתך נאם אדני יהוה בעשותך את כל אלה מעשה אשה זונה שלטת׃
31Kiam vi arangxis viajn malcxastejojn cxe la komenco de cxiu vojo kaj faris viajn fialtajxojn sur cxiu strato, vi estis ne kiel malcxastistino, kiu sxatas donacojn;
31בבנותיך גבך בראש כל דרך ורמתך עשיתי בכל רחוב ולא הייתי כזונה לקלס אתנן׃
32sed kiel malcxastanta virino, kiu anstataux sia edzo akceptas fremdulojn.
32האשה המנאפת תחת אישה תקח את זרים׃
33Al cxiuj malcxastistinoj oni donas donacojn, sed vi mem donas viajn donacojn al cxiuj viaj amantoj, kaj vi subacxetas ilin, ke ili de cxiuj flankoj venu malcxasti kun vi.
33לכל זנות יתנו נדה ואת נתת את נדניך לכל מאהביך ותשחדי אותם לבוא אליך מסביב בתזנותיך׃
34CXe via malcxastado farigxas kun vi la malo de tio, kion oni vidas cxe aliaj virinoj:oni ne postkuras vin por malcxastado, sed vi mem pagas, kaj al vi oni ne donas pagon; tiamaniere vi estas la malo de aliaj.
34ויהי בך הפך מן הנשים בתזנותיך ואחריך לא זונה ובתתך אתנן ואתנן לא נתן לך ותהי להפך׃
35Tial, ho malcxastistino, auxskultu la vorton de la Eternulo:
35לכן זונה שמעי דבר יהוה׃
36Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi malsxparas vian metalon kaj via nudeco estas malkovrata en via malcxastado al viaj amistoj kaj al cxiuj viaj abomenindaj idoloj, kaj pro la sango de viaj infanoj, kiujn vi fordonas al ili-
36כה אמר אדני יהוה יען השפך נחשתך ותגלה ערותך בתזנותיך על מאהביך ועל כל גלולי תועבותיך וכדמי בניך אשר נתת להם׃
37pro tio Mi kolektos cxiujn viajn amistojn, kun kiuj vi gxuis, kaj cxiujn, kiujn vi amis, kaj cxiujn, kiujn vi malamis, kaj Mi kolektos ilin kontraux vi de cxirkauxe, kaj Mi malkovros antaux ili vian nudecon, kaj ili vidos vian tutan hontindajxon.
37לכן הנני מקבץ את כל מאהביך אשר ערבת עליהם ואת כל אשר אהבת על כל אשר שנאת וקבצתי אתם עליך מסביב וגליתי ערותך אלהם וראו את כל ערותך׃
38Kaj Mi jugxos vin laux la jugxoj kontraux adultulinoj kaj kontraux sangoversxantinoj, kaj Mi transdonos vin al sangoversxo kruela kaj severa.
38ושפטתיך משפטי נאפות ושפכת דם ונתתיך דם חמה וקנאה׃
39Mi transdonos vin en iliajn manojn, kaj ili detruos vian malcxastejon kaj disbatos viajn fialtajxojn, ili deprenos de vi viajn vestojn, prenos viajn ornamajxojn, kaj restigos vin nuda kaj nekovrita.
39ונתתי אותך בידם והרסו גבך ונתצו רמתיך והפשיטו אותך בגדיך ולקחו כלי תפארתך והניחוך עירם ועריה׃
40Kaj ili venigos kontraux vin homamason, kiu mortigos vin per sxtonoj kaj dishakos per siaj glavoj.
40והעלו עליך קהל ורגמו אותך באבן ובתקוך בחרבותם׃
41Kaj ili forbruligos viajn domojn per fajro, kaj faros al vi jugxon antaux la okuloj de multaj virinoj; kaj Mi cxesigos vian malcxastadon, kaj vi ne plu donos donacojn.
41ושרפו בתיך באש ועשו בך שפטים לעיני נשים רבות והשבתיך מזונה וגם אתנן לא תתני עוד׃
42Mi kontentigos sur vi Mian koleron, kaj Mia severeco trankviligxos sur vi tiel, ke Mi trankviligxos kaj ne plu koleros.
42והנחתי חמתי בך וסרה קנאתי ממך ושקטתי ולא אכעס עוד׃
43Pro tio, ke vi ne rememoris la tagojn de via juneco, sed incitis Min per cxio tio, Mi ankaux metos vian konduton sur vian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo, por ke vi ne plu faru la malcxastajxon kun cxiuj viaj abomenindajxoj.
43יען אשר לא זכרתי את ימי נעוריך ותרגזי לי בכל אלה וגם אני הא דרכך בראש נתתי נאם אדני יהוה ולא עשיתי את הזמה על כל תועבתיך׃
44Jen cxiu proverbisto diros pri vi proverbon:Kia la patrino, tia la filino.
44הנה כל המשל עליך ימשל לאמר כאמה בתה׃
45Vi estas filino de via patrino, kiu malsxatis sian edzon kaj siajn infanojn, kaj vi estas fratino de viaj fratinoj, kiuj malsxatis siajn edzojn kaj siajn infanojn. Via patrino estas HXetidino, kaj via patro estas Amorido.
45בת אמך את געלת אישה ובניה ואחות אחותך את אשר געלו אנשיהן ובניהן אמכן חתית ואביכן אמרי׃
46Via pli maljuna fratino estas Samario kun siaj filinoj, kiu logxas maldekstre de vi; kaj via pli juna fratino, kiu logxas dekstre de vi, estas Sodom kun siaj filinoj.
46ואחותך הגדולה שמרון היא ובנותיה היושבת על שמאולך ואחותך הקטנה ממך היושבת מימינך סדם ובנותיה׃
47Sed ecx ne laux ilia vojo vi iris, kaj ne iliajn abomenindajxojn vi faris; tio estis malmulta por vi, kaj vi malbonigxis pli ol ili en cxiuj viaj agoj.
47ולא בדרכיהן הלכת ובתועבותיהן עשיתי כמעט קט ותשחתי מהן בכל דרכיך׃
48Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, via fratino Sodom kaj sxiaj filinoj ne faris tion, kion faris vi kaj viaj filinoj.
48חי אני נאם אדני יהוה אם עשתה סדם אחותך היא ובנותיה כאשר עשית את ובנותיך׃
49Jen kio estis la kulpo de via fratino Sodom:malmodesteco, trosatigxo per mangxado, kaj senzorgeco, kiun havis sxi kaj sxiaj filinoj; kaj la manon de malricxulo kaj senhavulo sxi ne subtenis.
49הנה זה היה עון סדם אחותך גאון שבעת לחם ושלות השקט היה לה ולבנותיה ויד עני ואביון לא החזיקה׃
50Kaj ili fierigxis kaj faris abomenindajxon antaux Mi, kaj Mi forpusxis ilin, kiam Mi tion vidis.
50ותגבהינה ותעשינה תועבה לפני ואסיר אתהן כאשר ראיתי׃
51Samario ne faris ecx duonon de viaj pekoj; vi faris pli da abomenindajxoj, ol ili; per cxiuj viaj abomenindajxoj, kiujn vi faris, vi faris viajn fratinojn preskaux virtulinoj.
51ושמרון כחצי חטאתיך לא חטאה ותרבי את תועבותיך מהנה ותצדקי את אחותך בכל תועבתיך אשר עשיתי׃
52Tial ankaux vi nun portu vian malhonoron, kiun vi kondamnis en viaj fratinoj, pro viaj pekoj, per kiuj vi abomenindigxis pli ol ili; ili estas virtulinoj en komparo kun vi; hontu kaj portu vian malhonoron, cxar vi kvazaux pravigis viajn fratinojn.
52גם את שאי כלמתך אשר פללת לאחותך בחטאתיך אשר התעבת מהן תצדקנה ממך וגם את בושי ושאי כלמתך בצדקתך אחיותך׃
53Tamen kiam Mi revenigos iliajn forkaptitojn, la forkaptitojn de Sodom kaj de sxiaj filinoj kaj la forkaptitojn de Samario kaj de sxiaj filinoj, tiam Mi revenigos ankaux viajn forkaptitojn kune kun ili,
53ושבתי את שבותהן את שבית סדם ובנותיה ואת שבית שמרון ובנותיה ושבית שביתיך בתוכהנה׃
54por ke vi portu vian malhonoron kaj hontu pri cxio, kion vi faris, estante konsolo por ili.
54למען תשאי כלמתך ונכלמת מכל אשר עשית בנחמך אתן׃
55Viaj fratinoj, Sodom kaj sxiaj filinoj revenos al sia antauxa stato, kaj Samario kaj sxiaj filinoj revenos al sia antauxa stato; ankaux vi kaj viaj filinoj revenos al via antauxa stato.
55ואחותיך סדם ובנותיה תשבן לקדמתן ושמרון ובנותיה תשבן לקדמתן ואת ובנותיך תשבינה לקדמתכן׃
56CXu via fratino Sodom ne estis objekto de rezonado en via busxo en la tempo de via fiereco,
56ולוא היתה סדם אחותך לשמועה בפיך ביום גאוניך׃
57antaux ol elmontrigxis via malboneco, kiel en la tempo de la malhonoro de la filinoj de Sirio kaj cxiuj gxiaj cxirkauxajxoj, kaj de la filinoj de Filisxtujo, kiuj malestimis vin cxirkauxe?
57בטרם תגלה רעתך כמו עת חרפת בנות ארם וכל סביבותיה בנות פלשתים השאטות אותך מסביב׃
58Suferu do pro via malcxasteco kaj pro viaj abomenindajxoj, diras la Eternulo.
58את זמתך ואת תועבותיך את נשאתים נאם יהוה׃
59CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi agos kun vi tiel, kiel vi agis, malsxatante la jxuron kaj rompante la interligon.
59כי כה אמר אדני יהוה ועשית אותך כאשר עשית אשר בזית אלה להפר ברית׃
60Tamen Mi rememoros Mian interligon kun vi en la tempo de via juneco, kaj Mi restarigos kun vi interligon eternan.
60וזכרתי אני את בריתי אותך בימי נעוריך והקמותי לך ברית עולם׃
61Kaj vi rememoros vian konduton, kaj hontos, kiam vi akceptos al vi viajn plej maljunajn kaj plej junajn fratinojn; kaj Mi donos ilin al vi kiel filinojn, sed ne pro via interligo.
61וזכרת את דרכיך ונכלמת בקחתך את אחותיך הגדלות ממך אל הקטנות ממך ונתתי אתהן לך לבנות ולא מבריתך׃
62Mi restarigos Mian interligon kun vi, kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo;
62והקימותי אני את בריתי אתך וידעת כי אני יהוה׃
63por ke vi memoru kaj hontu, kaj por ke vi ne plu povu malfermi vian busxon pro honto, kiam Mi pardonos al vi cxion, kion vi faris, diras la Sinjoro, la Eternulo.
63למען תזכרי ובשת ולא יהיה לך עוד פתחון פה מפני כלמתך בכפרי לך לכל אשר עשית נאם אדני יהוה׃