1Kaj vi eksonigu funebran kanton pri la princoj de Izrael;
1ואתה שא קינה אל נשיאי ישראל׃
2kaj diru:Kial via patrino kiel leonino kusxis inter leonoj, inter leonidoj edukis siajn idojn?
2ואמרת מה אמך לביא בין אריות רבצה בתוך כפרים רבתה גוריה׃
3SXi edukis unu el siaj idoj, gxi farigxis leonido, kaj gxi lernis dissxiri kaptajxon, gxi mangxis homojn.
3ותעל אחד מגריה כפיר היה וילמד לטרף טרף אדם אכל׃
4Kaj auxdis pri gxi popoloj; gxi estas kaptita en ilian kavon, kaj ili forkondukis gxin en cxenoj en la landon Egiptan.
4וישמעו אליו גוים בשחתם נתפש ויבאהו בחחים אל ארץ מצרים׃
5Kiam sxi vidis, ke sxia espero malaperis, sxi prenis alian el siaj idoj kaj faris gxin leonido.
5ותרא כי נוחלה אבדה תקותה ותקח אחד מגריה כפיר שמתהו׃
6Irante meze de leonoj, gxi farigxis leonido, lernis dissxiri kaptajxon, mangxis homojn.
6ויתהלך בתוך אריות כפיר היה וילמד לטרף טרף אדם אכל׃
7GXi difektis iliajn logxejojn, dezertigis iliajn urbojn; kaj la lando, kun cxio, kio estis en gxi, eksentis teruron antaux la vocxo de gxia blekegado.
7וידע אלמנותיו ועריהם החריב ותשם ארץ ומלאה מקול שאגתו׃
8Tiam kolektigxis kontraux gxi la popoloj el la cxirkauxaj landoj kaj jxetis sur gxin sian reton, kaj gxi kaptigxis en ilian kavon.
8ויתנו עליו גוים סביב ממדינות ויפרשו עליו רשתם בשחתם נתפש׃
9Kaj oni metis gxin en cxenoj en kagxegon kaj forportis gxin al la regxo de Babel; kaj oni metis gxin en fortikigitan lokon, por ke oni ne plu auxdu gxian vocxon sur la montoj de Izrael.
9ויתנהו בסוגר בחחים ויבאהו אל מלך בבל יבאהו במצדות למען לא ישמע קולו עוד אל הרי ישראל׃
10Via patrino estis, simile al vi, kiel vinberkreskajxo, plantita apud akvo, fruktoricxa kaj brancxoricxa pro la abundo de akvo.
10אמך כגפן בדמך על מים שתולה פריה וענפה היתה ממים רבים׃
11Kaj elkreskis al gxi brancxoj tiel fortikaj, ke ili tauxgis kiel sceptroj de regantoj, kaj alte levigxis gxia trunko inter la brancxaro; kaj gxi estis bone videbla pro sia alteco kaj pro la multo de siaj brancxoj.
11ויהיו לה מטות עז אל שבטי משלים ותגבה קומתו על בין עבתים וירא בגבהו ברב דליתיו׃
12Sed en kolero oni gxin elsxiris kaj jxetis sur la teron, kaj la orienta vento elsekigis gxiajn fruktojn; derompigxis kaj velksekigxis la fortikaj brancxoj, fajro ilin konsumis.
12ותתש בחמה לארץ השלכה ורוח הקדים הוביש פריה התפרקו ויבשו מטה עזה אש אכלתהו׃
13Kaj nun gxi estas transplantita en la dezerton, en landon sekan kaj senakvan.
13ועתה שתולה במדבר בארץ ציה וצמא׃
14Kaj eliris fajro el unu el gxiaj brancxoj kaj forkonsumis gxiajn fruktojn; kaj jam ne restis sur gxi fortika brancxo por sceptro de regado. Funebra kanto tio estas, kaj gxi restos funebra kanto.
14ותצא אש ממטה בדיה פריה אכלה ולא היה בה מטה עז שבט למשול קינה היא ותהי לקינה׃