1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
1ויהי דבר יהוה אלי לאמר׃
2Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al la Amonidoj, kaj profetu pri ili;
2בן אדם שים פניך אל בני עמון והנבא עליהם׃
3kaj diru al la Amonidoj:Auxskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi diras pri Mia sanktejo:Ha, ha! gxi estas malsanktigita; kaj pri la lando de Izrael:GXi estas dezertigita; kaj pri la domo de Jehuda:Ili estas forkondukitaj en kaptitecon-
3ואמרת לבני עמון שמעו דבר אדני יהוה כה אמר אדני יהוה יען אמרך האח אל מקדשי כי נחל ואל אדמת ישראל כי נשמה ואל בית יהודה כי הלכו בגולה׃
4pro tio jen Mi transdonos vin kiel posedajxon al la filoj de la oriento, kaj ili starigos cxe vi siajn tendarojn kaj arangxos cxe vi siajn logxejojn; ili mangxos viajn fruktojn, kaj ili trinkos vian lakton.
4לכן הנני נתנך לבני קדם למורשה וישבו טירותיהם בך ונתנו בך משכניהם המה יאכלו פריך והמה ישתו חלבך׃
5Kaj Mi faros el Raba stalon por kameloj, kaj el la lando de la Amonidoj ripozejon por sxafoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
5ונתתי את רבה לנוה גמלים ואת בני עמון למרבץ צאן וידעתם כי אני יהוה׃
6CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi aplauxdis per la manoj kaj frapis per la piedoj kaj kun plena kora malestimo gxojis pri la lando de Izrael-
6כי כה אמר אדני יהוה יען מחאך יד ורקעך ברגל ותשמח בכל שאטך בנפש אל אדמת ישראל׃
7pro tio jen Mi etendos Mian manon kontraux vin kaj transdonos vin al la nacioj por disrabo, kaj Mi ekstermos vin el inter la popoloj, malaperigos vin el inter la landoj, kaj pereigos vin; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
7לכן הנני נטיתי את ידי עליך ונתתיך לבג לגוים והכרתיך מן העמים והאבדתיך מן הארצות אשמידך וידעת כי אני יהוה׃
8Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke Moab kaj Seir diras:Jen la domo de Jehuda estas kiel cxiuj nacioj-
8כה אמר אדני יהוה יען אמר מואב ושעיר הנה ככל הגוים בית יהודה׃
9pro tio Mi malfermos la flankon de Moab en la urboj, en gxiaj limaj urboj, la belan landon de Bet-Jesximot, Baal-Meon, kaj Kirjataim;
9לכן הנני פתח את כתף מואב מהערים מעריו מקצהו צבי ארץ בית הישימת בעל מעון וקריתמה׃
10kaj Mi donos tion kune kun la Amonidoj al la filoj de la oriento kiel posedajxon, por ke la Amonidoj ne plu estu rememorataj inter la popoloj.
10לבני קדם על בני עמון ונתתיה למורשה למען לא תזכר בני עמון בגוים׃
11Kaj kontraux Moab Mi faros jugxon; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
11ובמואב אעשה שפטים וידעו כי אני יהוה׃
12Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke Edom faris vengxon al la domo de Jehuda kaj forte kulpigxis per sia vengxo kontraux ili-
12כה אמר אדני יהוה יען עשות אדום בנקם נקם לבית יהודה ויאשמו אשום ונקמו בהם׃
13pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi etendos Mian manon kontraux la landon de Edom, kaj ekstermos en gxi la homojn kaj brutojn, kaj faros gxin dezerto; de Teman gxis Dedan ili falos de glavo.
13לכן כה אמר אדני יהוה ונטתי ידי על אדום והכרתי ממנה אדם ובהמה ונתתיה חרבה מתימן ודדנה בחרב יפלו׃
14Kaj Mi faros Mian vengxon kontraux Edom per la mano de Mia popolo Izrael; kaj ili agos kun la Edomidoj konforme al Mia kolero kaj indigno, por ke cxi tiuj ekkonu Mian vengxon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
14ונתתי את נקמתי באדום ביד עמי ישראל ועשו באדום כאפי וכחמתי וידעו את נקמתי נאם אדני יהוה׃
15Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke la Filisxtoj agis vengxe kaj faris la vengxon kun plena kora malbondeziro kaj faris ekstermon laux sia eterna malamo-
15כה אמר אדני יהוה יען עשות פלשתים בנקמה וינקמו נקם בשאט בנפש למשחית איבת עולם׃
16pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi etendos Mian manon kontraux la Filisxtojn, ekstermos la Keretidojn, kaj pereigos la restintojn cxe la bordo de la maro.
16לכן כה אמר אדני יהוה הנני נוטה ידי על פלשתים והכרתי את כרתים והאבדתי את שארית חוף הים׃
17Kaj Mi faros kontraux ili grandan vengxon kun kolerega puno; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi faros Mian vengxon kontraux ili.
17ועשיתי בם נקמות גדלות בתוכחות חמה וידעו כי אני יהוה בתתי את נקמתי בם׃