Esperanto

Hebrew: Modern

Ezekiel

30

1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
1ויהי דבר יהוה אלי לאמר׃
2Ho filo de homo, profetu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Plorkriu:Ve al la tago!
2בן אדם הנבא ואמרת כה אמר אדני יהוה הילילו הה ליום׃
3CXar proksima estas la tago, jes, proksima estas la tago de la Eternulo, malluma tago; venas la tempo de la nacioj.
3כי קרוב יום וקרוב יום ליהוה יום ענן עת גוים יהיה׃
4Venos glavo sur Egiptujon, kaj tremo atakos Etiopujon, kiam mortigitoj falos en Egiptujo kaj oni forprenos gxiajn ricxajxojn kaj detruos gxiajn fundamentojn.
4ובאה חרב במצרים והיתה חלחלה בכוש בנפל חלל במצרים ולקחו המונה ונהרסו יסודתיה׃
5La Etiopoj, la Putidoj, kaj la Ludidoj, kaj cxiuj diversgentaj popoloj, kaj Kub, kaj la filoj de la lando de interligo kune kun ili falos de glavo.
5כוש ופוט ולוד וכל הערב וכוב ובני ארץ הברית אתם בחרב יפלו׃
6Tiele diras la Eternulo:Falos la helpantoj de Egiptujo, kaj malaltigxos la fiereco de gxia forto; de Migdol gxis Sevene oni falos en gxi de glavo, diras la Sinjoro, la Eternulo.
6כה אמר יהוה ונפלו סמכי מצרים וירד גאון עזה ממגדל סונה בחרב יפלו בה נאם אדני יהוה׃
7Kaj gxi dezertigxos kiel la aliaj dezertaj landoj, kaj gxiaj urboj estos inter la aliaj ruinigitaj urboj.
7ונשמו בתוך ארצות נשמות ועריו בתוך ערים נחרבות תהיינה׃
8Kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi aperigos fajron en Egiptujo kaj cxiuj gxiaj helpantoj estos frakasitaj.
8וידעו כי אני יהוה בתתי אש במצרים ונשברו כל עזריה׃
9En tiu tempo senditoj de Mi iros sur sxipoj, por ektimigi Etiopujon, kiu estis ekster dangxero; kaj tremo ilin atakos, kiel en la tempo de Egiptujo; cxar la tempo venas.
9ביום ההוא יצאו מלאכים מלפני בצים להחריד את כוש בטח והיתה חלחלה בהם ביום מצרים כי הנה באה׃
10Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi neniigos la homomulton en Egiptujo per Nebukadnecar, regxo de Babel.
10כה אמר אדני יהוה והשבתי את המון מצרים ביד נבוכדראצר מלך בבל׃
11Li kune kun sia popolo, la plej terura el la nacioj, estos venigitaj, por pereigi la landon; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraux Egiptujon kaj plenigos la landon per mortigitoj.
11הוא ועמו אתו עריצי גוים מובאים לשחת הארץ והריקו חרבותם על מצרים ומלאו את הארץ חלל׃
12Kaj la riverojn Mi faros sektero, kaj la landon Mi transdonos en la manojn de homoj malbonaj; kaj Mi ruinigos la landon, kaj cxion, kio estas en gxi, per la manoj de fremduloj; Mi, la Eternulo, tion parolis.
12ונתתי יארים חרבה ומכרתי את הארץ ביד רעים והשמתי ארץ ומלאה ביד זרים אני יהוה דברתי׃
13Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi ekstermos la idolojn kaj neniigos la malverajn diojn en Nof, kaj ne plu estos princo el la lando Egipta, kaj Mi venigos timon sur la landon Egiptan.
13כה אמר אדני יהוה והאבדתי גלולים והשבתי אלילים מנף ונשיא מארץ מצרים לא יהיה עוד ונתתי יראה בארץ מצרים׃
14Mi ruinigos Patroson, Mi ekbruligos fajron en Coan, kaj Mi faros jugxon en No.
14והשמתי את פתרוס ונתתי אש בצען ועשיתי שפטים בנא׃
15Mi elversxos Mian koleron sur la Egiptan fortikajxon Sin, kaj Mi ekstermos la homomulton en No.
15ושפכתי חמתי על סין מעוז מצרים והכרתי את המון נא׃
16Mi ekbruligos fajron en Egiptujo; forte ektremos Sin, No estos trarompita, kaj Nof havos cxiutagan angoron.
16ונתתי אש במצרים חול תחיל סין ונא תהיה להבקע ונף צרי יומם׃
17La junuloj de Aven kaj de Pi-Beset falos de glavo, kaj la virinoj iros en forkaptitecon.
17בחורי און ופי בסת בחרב יפלו והנה בשבי תלכנה׃
18En Tahxpanhxes mallumigxos la tago, kiam Mi rompos tie la jugon de Egiptujo, kaj malaperos en gxi la fiereco de gxia forto; mallumo gxin kovros, kaj gxiaj filinoj iros en forkaptitecon.
18ובתחפנחס חשך היום בשברי שם את מטות מצרים ונשבת בה גאון עזה היא ענן יכסנה ובנותיה בשבי תלכנה׃
19Kaj Mi faros jugxon kontraux Egiptujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
19ועשיתי שפטים במצרים וידעו כי אני יהוה׃
20En la dek-unua jaro, en la unua monato, en la sepa tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
20ויהי באחת עשרה שנה בראשון בשבעה לחדש היה דבר יהוה אלי לאמר׃
21Ho filo de homo! Mi rompis la brakon de Faraono, regxo de Egiptujo; kaj jen gxi ne estas bandagxita, por resanigxi, kaj gxi ne estas cxirkauxligita, ke gxi ricevu forton, por teni glavon.
21בן אדם את זרוע פרעה מלך מצרים שברתי והנה לא חבשה לתת רפאות לשום חתול לחבשה לחזקה לתפש בחרב׃
22Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iros kontraux Faraonon, regxon de Egiptujo, kaj Mi frakasos liajn brakojn, la sanan kaj la rompitan, kaj Mi elfaligos la glavon el lia mano.
22לכן כה אמר אדני יהוה הנני אל פרעה מלך מצרים ושברתי את זרעתיו את החזקה ואת הנשברת והפלתי את החרב מידו׃
23Kaj Mi disjxetos la Egiptojn inter la naciojn, kaj Mi dispelos ilin en diversajn landojn.
23והפצותי את מצרים בגוים וזריתם בארצות׃
24Kaj Mi fortigos la brakojn de la regxo de Babel kaj metos Mian glavon en lian manon; sed la brakojn de Faraono Mi frakasos, kaj cxi tiu gxemos antaux li, kiel gxemas morte-vundito.
24וחזקתי את זרעות מלך בבל ונתתי את חרבי בידו ושברתי את זרעות פרעה ונאק נאקות חלל לפניו׃
25Mi fortigos la brakojn de la regxo de Babel, sed la brakoj de Faraono falos; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi metos Mian glavon en la manon de la regxo de Babel kaj li eltiros gxin kontraux la landon Egiptan.
25והחזקתי את זרעות מלך בבל וזרעות פרעה תפלנה וידעו כי אני יהוה בתתי חרבי ביד מלך בבל ונטה אותה אל ארץ מצרים׃
26Kaj Mi disjxetos la Egiptojn inter la naciojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
26והפצותי את מצרים בגוים וזריתי אותם בארצות וידעו כי אני יהוה׃