Esperanto

Hebrew: Modern

Ezekiel

39

1Kaj vi, ho filo de homo, profetu pri Gog, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Gog, cxefa princo de Mesxehx kaj Tubal.
1ואתה בן אדם הנבא על גוג ואמרת כה אמר אדני יהוה הנני אליך גוג נשיא ראש משך ותבל׃
2Kaj Mi vagigos vin, allogos vin, levos vin de la nordaj randoj, kaj venigos vin sur la montojn de Izrael.
2ושבבתיך וששאתיך והעליתיך מירכתי צפון והבאותך על הרי ישראל׃
3Kaj Mi elbatos vian pafarkon el via maldekstra mano, kaj Mi elfaligos viajn sagojn el via dekstra mano.
3והכיתי קשתך מיד שמאולך וחציך מיד ימינך אפיל׃
4Sur la montoj de Izrael vi falos, vi kaj cxiuj viaj tacxmentoj, kaj la popoloj, kiuj estos kun vi; al cxiaspecaj rabobirdoj kaj al la bestoj de la kampo Mi transdonos vin kiel mangxajxon.
4על הרי ישראל תפול אתה וכל אגפיך ועמים אשר אתך לעיט צפור כל כנף וחית השדה נתתיך לאכלה׃
5Sur la kampo vi falos; cxar Mi tion decidis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
5על פני השדה תפול כי אני דברתי נאם אדני יהוה׃
6Kaj Mi sendos fajron sur Magogon kaj sur la eksterdangxerajn logxantojn de la insuloj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
6ושלחתי אש במגוג ובישבי האיים לבטח וידעו כי אני יהוה׃
7Kaj Mian sanktan nomon Mi konatigos meze de Mia popolo Izrael, kaj Mi ne plu permesos malhonori Mian sanktan nomon; kaj la popoloj ekscios, ke Mi estas la Eternulo, la Sanktulo en Izrael.
7ואת שם קדשי אודיע בתוך עמי ישראל ולא אחל את שם קדשי עוד וידעו הגוים כי אני יהוה קדוש בישראל׃
8Jen tio venos kaj plenumigxos, diras la Sinjoro, la Eternulo; tio estos la tempo, pri kiu Mi parolis.
8הנה באה ונהיתה נאם אדני יהוה הוא היום אשר דברתי׃
9Kaj eliros la logxantoj de la urboj de Izrael, faros fajron, kaj bruligos la armilojn, la sxildojn kaj kirasojn, la pafarkojn kaj sagojn, la ponardojn kaj lancojn; kaj ili bruligados per tio fajron en la dauxro de sep jaroj.
9ויצאו ישבי ערי ישראל ובערו והשיקו בנשק ומגן וצנה בקשת ובחצים ובמקל יד וברמח ובערו בהם אש שבע שנים׃
10Ili ne alportados lignon de la kampo, ne hakados el la arbaroj, sed per la armiloj ili farados fajron; ili prirabos siajn rabintojn, kaj prenos kaptajxon de tiuj, kiuj prenis kaptajxon de ili, diras la Sinjoro, la Eternulo.
10ולא ישאו עצים מן השדה ולא יחטבו מן היערים כי בנשק יבערו אש ושללו את שלליהם ובזזו את בזזיהם נאם אדני יהוה׃
11En tiu tempo Mi donos al Gog tombolokon en Izrael, la valon, tra kiu oni iras orienten de la maro, kaj gxi fortimigos la pasantojn, kaj tie oni enterigos Gogon kaj lian tutan homomulton, kaj oni nomos gxin Valo de la Homomulto de Gog.
11והיה ביום ההוא אתן לגוג מקום שם קבר בישראל גי העברים קדמת הים וחסמת היא את העברים וקברו שם את גוג ואת כל המונה וקראו גיא המון גוג׃
12Kaj la domo de Izrael enterigos ilin, por purigi la landon, en la dauxro de sep monatoj.
12וקברום בית ישראל למען טהר את הארץ שבעה חדשים׃
13Kaj la enterigadon faros la tuta popolo de la lando; kaj glora estos por ili tiu tempo, kiam Mi montros Mian majeston, diras la Sinjoro, la Eternulo.
13וקברו כל עם הארץ והיה להם לשם יום הכבדי נאם אדני יהוה׃
14Kaj ili destinos konstantajn homojn, kiuj irados tra la lando, kaj kune kun la trairantoj ili enterigados tiujn, kiuj restis sur la suprajxo de la tero, por purigi cxi tiun; post paso de sep monatoj ili komencos la sercxadon.
14ואנשי תמיד יבדילו עברים בארץ מקברים את העברים את הנותרים על פני הארץ לטהרה מקצה שבעה חדשים יחקרו׃
15Kaj kiam iu el la trairantoj de la lando vidos oston de homo, li starigos cxe gxi signon, gxis la enterigantoj enterigos gxin en la Valo de la Homomulto de Gog.
15ועברו העברים בארץ וראה עצם אדם ובנה אצלו ציון עד קברו אתו המקברים אל גיא המון גוג׃
16Kaj ecx la nomo de la urbo estos Homomulto. Kaj oni purigos la landon.
16וגם שם עיר המונה וטהרו הארץ׃
17Kaj vi, ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Diru al la cxiaspecaj birdoj kaj al cxiuj bestoj de la kampo:Kolektigxu kaj venu, kunvenu de cxirkauxe al la bucxado, kiun Mi faras por vi, al la granda bucxado sur la montoj de Izrael; kaj vi mangxos karnon kaj trinkos sangon.
17ואתה בן אדם כה אמר אדני יהוה אמר לצפור כל כנף ולכל חית השדה הקבצו ובאו האספו מסביב על זבחי אשר אני זבח לכם זבח גדול על הרי ישראל ואכלתם בשר ושתיתם דם׃
18Karnon de fortuloj vi mangxos, kaj sangon de princoj de la tero vi trinkos, kiel de virsxafoj, sxafidoj, kaproj, kaj bovoj, cxiuj bone grasigitaj.
18בשר גבורים תאכלו ודם נשיאי הארץ תשתו אילים כרים ועתודים פרים מריאי בשן כלם׃
19Kaj vi mangxos grasajxon gxissate, kaj vi trinkos sangon gxisebrie de Mia bucxofero, kiun Mi bucxis por vi.
19ואכלתם חלב לשבעה ושתיתם דם לשכרון מזבחי אשר זבחתי לכם׃
20Kaj cxe Mia tablo vi satigxos de cxevaloj kaj rajdantoj, de fortuloj kaj cxiaspecaj militistoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.
20ושבעתם על שלחני סוס ורכב גבור וכל איש מלחמה נאם אדני יהוה׃
21Kaj Mi montros Mian majeston inter la nacioj, kaj cxiuj nacioj vidos Mian jugxon, kiun Mi faris, kaj Mian manon, kiun Mi metis sur ilin.
21ונתתי את כבודי בגוים וראו כל הגוים את משפטי אשר עשיתי ואת ידי אשר שמתי בהם׃
22Kaj la domo de Izrael ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ilia Dio, de tiu tempo kaj plue.
22וידעו בית ישראל כי אני יהוה אלהיהם מן היום ההוא והלאה׃
23Kaj la nacioj ekscios, ke la domo de Izrael estis forkondukita en kaptitecon pro siaj malbonagoj; pro tio, ke ili perfidis Min, Mi kasxis Mian vizagxon antaux ili kaj transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj ili cxiuj falis de glavo.
23וידעו הגוים כי בעונם גלו בית ישראל על אשר מעלו בי ואסתר פני מהם ואתנם ביד צריהם ויפלו בחרב כלם׃
24Konforme al ilia malpureco kaj al iliaj krimoj Mi agis kun ili, kaj Mi kasxis antaux ili Mian vizagxon.
24כטמאתם וכפשעיהם עשיתי אתם ואסתר פני מהם׃
25Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Nun Mi revenigos la forkaptitojn de Jakob, Mi kompatos la tutan domon de Izrael, kaj Mi fervoros pri Mia sankta nomo.
25לכן כה אמר אדני יהוה עתה אשיב את שבית יעקב ורחמתי כל בית ישראל וקנאתי לשם קדשי׃
26Kaj ili konscios sian malhonoron, kaj cxiujn siajn perfidojn, kiujn ili faris kontraux Mi, kiam ili sidos sendangxere sur sia tero kaj neniu ilin timigos;
26ונשו את כלמתם ואת כל מעלם אשר מעלו בי בשבתם על אדמתם לבטח ואין מחריד׃
27kiam Mi revenigos ilin el inter la popoloj kaj kolektos ilin el la landoj de iliaj malamikoj kaj montros sur ili Mian sanktecon antaux la okuloj de la multaj popoloj.
27בשובבי אותם מן העמים וקבצתי אתם מארצות איביהם ונקדשתי בם לעיני הגוים רבים׃
28Kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kiam, dispelinte ilin inter la naciojn, Mi rekolektos ilin en ilian landon kaj neniun plu restigos tie.
28וידעו כי אני יהוה אלהיהם בהגלותי אתם אל הגוים וכנסתים על אדמתם ולא אותיר עוד מהם שם׃
29Kaj Mi ne plu kasxos Mian vizagxon antaux ili, kiam Mi elversxos Mian spiriton sur la domon de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo.
29ולא אסתיר עוד פני מהם אשר שפכתי את רוחי על בית ישראל נאם אדני יהוה׃