Esperanto

Hebrew: Modern

Ezekiel

45

1Kiam vi lote dividos la teron en heredajxojn, tiam apartigu oferdonon al la Eternulo, sanktan terpecon, havantan la longon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la largxon de dek mil; tiu loko estu sankta en cxiuj siaj limoj cxirkauxe.
1ובהפילכם את הארץ בנחלה תרימו תרומה ליהוה קדש מן הארץ ארך חמשה ועשרים אלף ארך ורחב עשרה אלף קדש הוא בכל גבולה סביב׃
2El gxi devas esti por la sanktejo kvadrato de kvincent mezuroj cxiuflanke, kaj kvindek ulnoj cxirkauxe kiel libera placo por gxi.
2יהיה מזה אל הקדש חמש מאות בחמש מאות מרבע סביב וחמשים אמה מגרש לו סביב׃
3Per tiu mezuro mezuru la longon de dudek kvin mil kaj la largxon de dek mil; sur tiu loko estos la sanktejo, la plejsanktajxo.
3ומן המדה הזאת תמוד ארך חמש ועשרים אלף ורחב עשרת אלפים ובו יהיה המקדש קדש קדשים׃
4La cetera parto de la sankta tero apartenu al la pastroj, kiuj servas en la sanktejo, kiuj alproksimigxas al la Eternulo, por servi al Li; gxi estu por ili kiel loko por domoj, kaj estu konsekrita al la sanktejo.
4קדש מן הארץ הוא לכהנים משרתי המקדש יהיה הקרבים לשרת את יהוה והיה להם מקום לבתים ומקדש למקדש׃
5Dudek kvin mil ulnoj da longo kaj dek mil ulnoj da largxo estu por la Levidoj, kiuj servas en la domo; dudek cxambroj estu tie ilia posedajxo.
5וחמשה ועשרים אלף ארך ועשרת אלפים רחב יהיה ללוים משרתי הבית להם לאחזה עשרים לשכת׃
6Kaj kiel posedajxon de la urbo apartigu kvin mil da largxo kaj dudek kvin mil da longo kontraux la sankta terpeco:gxi apartenu al la tuta domo de Izrael.
6ואחזת העיר תתנו חמשת אלפים רחב וארך חמשה ועשרים אלף לעמת תרומת הקדש לכל בית ישראל יהיה׃
7Kaj al la princo donu parton ambauxflanke apud la sankta terpeco kaj apud la urba posedajxo, sur la okcidenta flanko okcidenten kaj sur la orienta flanko orienten; gxia longo devas esti tia sama, kiel de unu el tiuj partoj de la okcidenta limo gxis la orienta.
7ולנשיא מזה ומזה לתרומת הקדש ולאחזת העיר אל פני תרומת הקדש ואל פני אחזת העיר מפאת ים ימה ומפאת קדמה קדימה וארך לעמות אחד החלקים מגבול ים אל גבול קדימה׃
8Tio estos lia tero, lia terposedajxo en Izrael, por ke Miaj princoj ne plu premu Mian popolon; kaj la ceteran teron oni donu al la domo de Izrael laux iliaj triboj.
8לארץ יהיה לו לאחזה בישראל ולא יונו עוד נשיאי את עמי והארץ יתנו לבית ישראל לשבטיהם׃
9Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Suficxe estas por vi, ho princoj de Izrael; forigu la perfortadon kaj rabadon, agu juste kaj virte, cxesigu vian persekutadon kontraux Mia popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.
9כה אמר אדני יהוה רב לכם נשיאי ישראל חמס ושד הסירו ומשפט וצדקה עשו הרימו גרשתיכם מעל עמי נאם אדני יהוה׃
10GXusta pesilo, gxusta sxutmezurilo, kaj gxusta versxmezurilo estu cxe vi.
10מאזני צדק ואיפת צדק ובת צדק יהי לכם׃
11La efo kaj la bat�o devas havi egalan amplekson, tiel, ke la bat�o entenu dekonon de hxomero kaj la efo ankaux dekonon de hxomero:laux la hxomero oni fiksu ilian amplekson.
11האיפה והבת תכן אחד יהיה לשאת מעשר החמר הבת ועשירת החמר האיפה אל החמר יהיה מתכנתו׃
12La siklo devas enteni dudek gerojn; dudek sikloj, dudek vin sikloj, kaj dek kvin sikloj estu por vi unu min�o.
12והשקל עשרים גרה עשרים שקלים חמשה ועשרים שקלים עשרה וחמשה שקל המנה יהיה לכם׃
13Jen estas la oferdono, kiun vi devas alportadi:sesono de efo el hxomero da tritiko, kaj sesono de efo el hxomero da hordeo.
13זאת התרומה אשר תרימו ששית האיפה מחמר החטים וששיתם האיפה מחמר השערים׃
14Kaj la legxo pri la oleo estas:bat�o da oleo; bat�o estas dekono de kor�o; dek bat�oj faras hxomeron, cxar hxomero entenas dek bat�ojn.
14וחק השמן הבת השמן מעשר הבת מן הכר עשרת הבתים חמר כי עשרת הבתים חמר׃
15Kaj unu sxafidon oni donu el ducento da sxafoj de pasxtejo de Izrael. Tio estos farunofero, brulofero, kaj pacofero, por pekliberigo por ili, diras la Sinjoro, la Eternulo.
15ושה אחת מן הצאן מן המאתים ממשקה ישראל למנחה ולעולה ולשלמים לכפר עליהם נאם אדני יהוה׃
16La tuta popolo de la lando alportadu tian oferdonon al la princo de Izrael.
16כל העם הארץ יהיו אל התרומה הזאת לנשיא בישראל׃
17Kaj la princo devas zorgi pri la bruloferoj, farunofero, kaj versxofero en la festoj, monatkomencoj, kaj sabatoj, en cxiuj festoj de la domo de Izrael; li devas alportadi la pekoferon, la farunoferon, la bruloferon, kaj la pacoferon, por atingi pekliberigon por la domo de Izrael.
17ועל הנשיא יהיה העולות והמנחה והנסך בחגים ובחדשים ובשבתות בכל מועדי בית ישראל הוא יעשה את החטאת ואת המנחה ואת העולה ואת השלמים לכפר בעד בית ישראל׃
18Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En la unua tago de la unua monato prenu sendifektan bovidon, kaj pekliberigu la sanktejon.
18כה אמר אדני יהוה בראשון באחד לחדש תקח פר בן בקר תמים וחטאת את המקדש׃
19Kaj la pastro prenu iom el la sango de la pekofero, kaj sxprucigu sur la fostojn de la domo kaj sur la kvar angulojn de la elstarajxo de la altaro kaj sur la fostojn de la pordego de la interna korto.
19ולקח הכהן מדם החטאת ונתן אל מזוזת הבית ואל ארבע פנות העזרה למזבח ועל מזוזת שער החצר הפנימית׃
20Tion saman faru en la sepa tago de la monato por cxiu, kiu pekis pro eraro aux pro naiveco; kaj tiamaniere pekliberigu la domon.
20וכן תעשה בשבעה בחדש מאיש שגה ומפתי וכפרתם את הבית׃
21En la dek-kvara tago de la unua monato estu cxe vi Pasko, festo septaga, en kiu oni devas mangxi macojn.
21בראשון בארבעה עשר יום לחדש יהיה לכם הפסח חג שבעות ימים מצות יאכל׃
22Kaj la princo en tiu tago devas alporti pro si kaj pro la tuta popolo de la lando bovon kiel propekan oferon.
22ועשה הנשיא ביום ההוא בעדו ובעד כל עם הארץ פר חטאת׃
23Kaj dum la sep tagoj de la festo li alportadu bruloferon al la Eternulo, po sep bovoj kaj po sep virsxafoj sendifektaj cxiutage dum la sep tagoj, kaj po unu virkapro kiel pekoferon cxiutage.
23ושבעת ימי החג יעשה עולה ליהוה שבעת פרים ושבעת אילים תמימם ליום שבעת הימים וחטאת שעיר עזים ליום׃
24Kaj da farunofero li alportos po unu efo por cxiu bovo, kaj po unu efo por cxiu virsxafo, kaj po unu hino da oleo por cxiu efo.
24ומנחה איפה לפר ואיפה לאיל יעשה ושמן הין לאיפה׃
25En la dek-kvina tago de la sepa monato, en la festo, li faru tion saman dum sep tagoj:tian saman pekoferon, bruloferon, farunoferon, kaj oleon.
25בשביעי בחמשה עשר יום לחדש בחג יעשה כאלה שבעת הימים כחטאת כעלה וכמנחה וכשמן׃