Esperanto

Hebrew: Modern

Ezekiel

48

1Jen estas la nomoj de la triboj:de la norda rando laux la vojo al HXetlon, en la direkto al HXamat, HXacar-Enan, norde de la limo de Damasko gxis HXamat; cxi tiu regiono de oriente gxis okcidente apartenos sole al Dan.
1ואלה שמות השבטים מקצה צפונה אל יד דרך חתלן לבוא חמת חצר עינן גבול דמשק צפונה אל יד חמת והיו לו פאת קדים הים דן אחד׃
2Kaj apud la limo de Dan, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Asxer.
2ועל גבול דן מפאת קדים עד פאת ימה אשר אחד׃
3Apud la limo de Asxer, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Naftali.
3ועל גבול אשר מפאת קדימה ועד פאת ימה נפתלי אחד׃
4Apud la limo de Naftali, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Manase.
4ועל גבול נפתלי מפאת קדמה עד פאת ימה מנשה אחד׃
5Apud la limo de Manase, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Efraim.
5ועל גבול מנשה מפאת קדמה עד פאת ימה אפרים אחד׃
6Apud la limo de Efraim, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Ruben.
6ועל גבול אפרים מפאת קדים ועד פאת ימה ראובן אחד׃
7Apud la limo de Ruben, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Jehuda.
7ועל גבול ראובן מפאת קדים עד פאת ימה יהודה אחד׃
8Apud la limo de Jehuda, de la orienta rando gxis la okcidenta, estos la konsekrita terpeco, kiun vi apartigos, kaj kiu havos la largxon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la longon kiel unu el la partoj de la orienta rando gxis la okcidenta, kaj en kies mezo estos la sanktejo.
8ועל גבול יהודה מפאת קדים עד פאת ימה תהיה התרומה אשר תרימו חמשה ועשרים אלף רחב וארך כאחד החלקים מפאת קדימה עד פאת ימה והיה המקדש בתוכו׃
9La apartigita terpeco, kiun vi konsekros al la Eternulo, havos la longon de dudek kvin mil kaj la largxon de dek mil.
9התרומה אשר תרימו ליהוה ארך חמשה ועשרים אלף ורחב עשרת אלפים׃
10Kaj la sankta terpeco estos por la pastroj, havante norden dudek kvin mil, kaj okcidenten la largxon de dek mil, orienten la largxon de dek mil, kaj suden la longon de dudek kvin mil; kaj en gxia mezo estos la sanktejo de la Eternulo.
10ולאלה תהיה תרומת הקדש לכהנים צפונה חמשה ועשרים אלף וימה רחב עשרת אלפים וקדימה רחב עשרת אלפים ונגבה ארך חמשה ועשרים אלף והיה מקדש יהוה בתוכו׃
11GXi estu sanktigita por la pastroj el la filoj de Cadok, kiuj plenumadis Mian servadon kaj ne defalis de Mi dum la defalo de la Izraelidoj, kiel defalis la Levidoj.
11לכהנים המקדש מבני צדוק אשר שמרו משמרתי אשר לא תעו בתעות בני ישראל כאשר תעו הלוים׃
12Kaj al ili estos apartigita parto el la konsekrita terpeco, kiel plejsanktajxo, apud la limo de la Levidoj.
12והיתה להם תרומיה מתרומת הארץ קדש קדשים אל גבול הלוים׃
13Kaj la Levidoj havos apud la limo de la pastroj dudek kvin mil da longo kaj dek mil da largxo; la tuta longo estos dudek kvin mil, kaj la largxo estos dek mil.
13והלוים לעמת גבול הכהנים חמשה ועשרים אלף ארך ורחב עשרת אלפים כל ארך חמשה ועשרים אלף ורחב עשרת אלפים׃
14Ili nenion devas vendi el tio, nek intersxangxi; la unuaajxo de la lando devas ne transiri, cxar gxi estas konsekrita al la Eternulo.
14ולא ימכרו ממנו ולא ימר ולא יעבור ראשית הארץ כי קדש ליהוה׃
15La ceteraj kvin mil da largxo kun dudek kvin mil da longo estas nekonsekrita apartenajxo de la urbo, kiel logxatejo kaj antauxurbo; kaj la urbo estos en la mezo.
15וחמשת אלפים הנותר ברחב על פני חמשה ועשרים אלף חל הוא לעיר למושב ולמגרש והיתה העיר בתוכה׃
16Jen estas gxiaj dimensioj:la norda rando havos kvar mil kvincent, la suda rando kvar mil kvincent, la orienta rando kvar mil kvincent, kaj la okcidenta rando kvar mil kvincent.
16ואלה מדותיה פאת צפון חמש מאות וארבעת אלפים ופאת נגב חמש חמש מאות וארבעת אלפים ומפאת קדים חמש מאות וארבעת אלפים ופאת ימה חמש מאות וארבעת אלפים׃
17La antauxurbo de la urbo havos norde ducent kvindek, kaj sude ducent kvindek, kaj oriente ducent kvindek, kaj okcidente ducent kvindek.
17והיה מגרש לעיר צפונה חמשים ומאתים ונגבה חמשים ומאתים וקדימה חמשים ומאתים וימה חמשים ומאתים׃
18Koncerne la ceteran parton de la longo kontraux la sankta terpeco, nome dek mil oriente kaj dek mil okcidente, kiu trovigxas kontraux la sankta terpeco, gxiaj produktajxoj devas servi kiel mangxajxo por la laboristoj de la urbo.
18והנותר בארך לעמת תרומת הקדש עשרת אלפים קדימה ועשרת אלפים ימה והיה לעמת תרומת הקדש והיתה תבואתה ללחם לעבדי העיר׃
19En la urbo laboros laboristoj el cxiuj triboj de Izrael.
19והעבד העיר יעבדוהו מכל שבטי ישראל׃
20La tuta apartigita terpeco devas havi dudek kvin mil kontraux dudek kvin mil; kvaronon de la sankta terpeco apartigu kiel posedajxon de la urbo.
20כל התרומה חמשה ועשרים אלף בחמשה ועשרים אלף רביעית תרימו את תרומת הקדש אל אחזת העיר׃
21Kio restas de la sanktigita terpeco kaj de la posedajxo de la urbo, de la dudek kvin mil, apartigitaj oriente kaj okcidente, kontraux tiuj partoj, tio apartenu al la princo; kaj la sankta terpeco kaj la sankta domo estos en la mezo.
21והנותר לנשיא מזה ומזה לתרומת הקדש ולאחזת העיר אל פני חמשה ועשרים אלף תרומה עד גבול קדימה וימה על פני חמשה ועשרים אלף על גבול ימה לעמת חלקים לנשיא והיתה תרומת הקדש ומקדש הבית בתוכה׃
22Kio trovigxas inter la apartenajxo de la Levidoj kaj la apartenajxo de la urbo, inter la limo de Jehuda kaj la limo de Benjamen, tio apartenu al la princo.
22ומאחזת הלוים ומאחזת העיר בתוך אשר לנשיא יהיה בין גבול יהודה ובין גבול בנימן לנשיא יהיה׃
23La ceteraj triboj de la rando orienta gxis la rando okcidenta:Benjamen havos unu parton.
23ויתר השבטים מפאת קדמה עד פאת ימה בנימן אחד׃
24Apud la limo de Benjamen, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Simeon.
24ועל גבול בנימן מפאת קדימה עד פאת ימה שמעון אחד׃
25Apud la limo de Simeon, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Isahxar.
25ועל גבול שמעון מפאת קדימה עד פאת ימה יששכר אחד׃
26Apud la limo de Isahxar, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Zebulun.
26ועל גבול יששכר מפאת קדימה עד פאת ימה זבולן אחד׃
27Apud la limo de Zebulun, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Gad.
27ועל גבול זבולן מפאת קדמה עד פאת ימה גד אחד׃
28Apud la limo de Gad, cxe la rando suda, estos la limo de Tamar gxis la Akvo de Malpaco apud Kadesx, lauxlonge de la torento gxis la Granda Maro.
28ועל גבול גד אל פאת נגב תימנה והיה גבול מתמר מי מריבת קדש נחלה על הים הגדול׃
29Tio estas la lando, kiun vi lote dividos kiel heredan posedajxon al la triboj de Izrael, kaj tio estas iliaj partoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.
29זאת הארץ אשר תפילו מנחלה לשבטי ישראל ואלה מחלקתם נאם אדני יהוה׃
30Kaj jen estas la randoj de la urbo:sur la norda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj;
30ואלה תוצאת העיר מפאת צפון חמש מאות וארבעת אלפים מדה׃
31kaj la pordegoj de la urbo estos nomataj laux la nomoj de la triboj de Izrael; tri pordegoj norde:unu Pordego de Ruben, unu Pordego de Jehuda, unu Pordego de Levi.
31ושערי העיר על שמות שבטי ישראל שערים שלושה צפונה שער ראובן אחד שער יהודה אחד שער לוי אחד׃
32Ankaux sur la orienta flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj:unu Pordego de Jozef, unu Pordego de Benjamen, unu Pordego de Dan.
32ואל פאת קדימה חמש מאות וארבעת אלפים ושערים שלשה ושער יוסף אחד שער בנימן אחד שער דן אחד׃
33Ankaux sur la suda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj:unu Pordego de Simeon, unu Pordego de Isahxar, unu Pordego de Zebulun.
33ופאת נגבה חמש מאות וארבעת אלפים מדה ושערים שלשה שער שמעון אחד שער יששכר אחד שער זבולן אחד׃
34Ankaux sur la okcidenta flanko kvar mil kvincent; pordegojn gxi havas tri:unu Pordego de Gad, unu Pordego de Asxer, unu Pordego de Naftali.
34פאת ימה חמש מאות וארבעת אלפים שעריהם שלשה שער גד אחד שער אשר אחד שער נפתלי אחד׃
35La tuta cxirkauxo havas dek ok mil. Kaj la nomo de la urbo de post tiu tago estos:Eternulo-Tie.
35סביב שמנה עשר אלף ושם העיר מיום יהוה שמה׃