Esperanto

Hebrew: Modern

Ezekiel

5

1Kaj vi, ho filo de homo, prenu al vi glavon akran, kiel razilo de barbiroj, prenu gxin al vi, kaj pasigu gxin sur via kapo kaj sur via barbo, kaj prenu al vi pesilon, kaj disdividu la harojn:
1ואתה בן אדם קח לך חרב חדה תער הגלבים תקחנה לך והעברת על ראשך ועל זקנך ולקחת לך מאזני משקל וחלקתם׃
2trionon forbruligu meze de la urbo, kiam finigxos la tagoj de la siegxado; trionon prenu, kaj dishaku gxin per la glavo en la cxirkauxajxo de la urbo; kaj trionon disblovu en la venton, kaj Mi elingigos post ili la glavon.
2שלשית באור תבעיר בתוך העיר כמלאת ימי המצור ולקחת את השלשית תכה בחרב סביבותיה והשלשית תזרה לרוח וחרב אריק אחריהם׃
3Kaj prenu el tio malgrandan kvanton, kaj ligu gxin en la randon de via vesto.
3ולקחת משם מעט במספר וצרת אותם בכנפיך׃
4Kaj ankoraux iom prenu el tio, kaj jxetu en fajron, kaj forbruligu ilin per fajro; el tie eliros fajro sur la tutan domon de Izrael.
4ומהם עוד תקח והשלכת אותם אל תוך האש ושרפת אתם באש ממנו תצא אש אל כל בית ישראל׃
5Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen estas Jerusalem; Mi starigis gxin meze de la nacioj, kaj cxirkaux gxi estas diversaj landoj.
5כה אמר אדני יהוה זאת ירושלם בתוך הגוים שמתיה וסביבותיה ארצות׃
6Sed gxi agis kontraux Miaj decidoj pli malpie, ol la nacioj, kaj kontraux Miaj legxoj pli malbone, ol la landoj, kiuj estas cxirkaux gxi; cxar ili malestimis Miajn decidojn, kaj Miajn legxojn ili ne sekvis.
6ותמר את משפטי לרשעה מן הגוים ואת חקותי מן הארצות אשר סביבותיה כי במשפטי מאסו וחקותי לא הלכו בהם׃
7Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar via amaso estas pli malbona, ol la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi, cxar Miajn legxojn vi ne sekvis kaj Miajn decidojn vi ne plenumis, kaj vi ne agis ecx laux la justeco de la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi,
7לכן כה אמר אדני יהוה יען המנכם מן הגוים אשר סביבותיכם בחקותי לא הלכתם ואת משפטי לא עשיתם וכמשפטי הגוים אשר סביבותיכם לא עשיתם׃
8tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi ankaux iros kontraux vin, kaj Mi faros inter vi jugxon antaux la okuloj de la nacioj.
8לכן כה אמר אדני יהוה הנני עליך גם אני ועשיתי בתוכך משפטים לעיני הגוים׃
9Kaj Mi agos kun vi tiel, kiel Mi neniam agis kaj kiel Mi neniam plu agos simile, pro cxiuj viaj abomenindajxoj.
9ועשיתי בך את אשר לא עשיתי ואת אשר לא אעשה כמהו עוד יען כל תועבתיך׃
10Tial gepatroj mangxos gefilojn inter vi, kaj gefiloj mangxos siajn gepatrojn; kaj Mi faros kontraux vi jugxon, kaj Mi disblovos vian tutan restajxon al cxiuj ventoj.
10לכן אבות יאכלו בנים בתוכך ובנים יאכלו אבותם ועשיתי בך שפטים וזריתי את כל שאריתך לכל רוח׃
11Tial, kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, pro tio, ke vi malpurigis Mian sanktejon per cxiuj viaj abomenindajxoj kaj per cxiuj viaj fiajxoj, Mi vin malgrandigos, kaj Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos.
11לכן חי אני נאם אדני יהוה אם לא יען את מקדשי טמאת בכל שקוציך ובכל תועבתיך וגם אני אגרע ולא תחוס עיני וגם אני לא אחמול׃
12Triono el vi mortos de pesto kaj pereos de malsato meze de vi; triono falos de glavo en viaj cxirkauxajxoj; kaj trionon Mi dispelos al cxiuj ventoj, kaj Mi elingigos post ili la glavon.
12שלשתיך בדבר ימותו וברעב יכלו בתוכך והשלשית בחרב יפלו סביבותיך והשלישית לכל רוח אזרה וחרב אריק אחריהם׃
13Mi plene agigos Mian koleron, kaj Mi ripozigos Mian indignon sur ili, kaj Mi faros al Mi kontentecon, por ke ili eksciu, ke Mi, la Eternulo, parolis en Mia fervoro, kiam Mi konsumos Mian koleron sur ili.
13וכלה אפי והנחותי חמתי בם והנחמתי וידעו כי אני יהוה דברתי בקנאתי בכלותי חמתי בם׃
14Kaj Mi vin dezertigos kaj hontigos inter la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi, antaux la okuloj de cxiu pasanto.
14ואתנך לחרבה ולחרפה בגוים אשר סביבותיך לעיני כל עובר׃
15Kaj vi estos hontindajxo kaj mokatajxo, ekzemplo kaj teruro por la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi, kiam Mi faros kontraux vi jugxon en kolero kaj indigno kaj kun indigna moralinstruo. Mi, la Eternulo, tion diris.
15והיתה חרפה וגדופה מוסר ומשמה לגוים אשר סביבותיך בעשותי בך שפטים באף ובחמה ובתכחות חמה אני יהוה דברתי׃
16Kiam Mi jxetos sur ilin Miajn kruelajn sagojn de malsato, kiuj estos pereigaj kaj kiujn Mi sendos por ekstermado, tiam Mi faros cxe vi la malsaton cxiam pli granda, kaj Mi rompos cxe vi la panan apogon.
16בשלחי את חצי הרעב הרעים בהם אשר היו למשחית אשר אשלח אותם לשחתכם ורעב אסף עליכם ושברתי לכם מטה לחם׃
17Mi sendos sur vin malsaton, kaj sovagxajn bestojn, kiuj faros vin seninfanaj; kaj pesto kaj sangoversxado trairos vin, kaj glavon Mi venigos sur vin. Mi, la Eternulo, tion diris.
17ושלחתי עליכם רעב וחיה רעה ושכלך ודבר ודם יעבר בך וחרב אביא עליך אני יהוה דברתי׃