1Tial, cxesigante la diskutadon pri la elementoj de Kristo, ni iru antauxen al perfektigxo, ne metante denove fundamenton de pento el malvivaj faroj kaj de fido al Dio,
1על כן בעזב כעת ראשית דבר המשיח נעבר אל השלמות ולא נשוב לשית יסודי התשובה ממעשי מות והאמונה באלהים׃
2de la dogmaro pri baptoj, surmetado de manoj, de revivigo de mortintoj, de eterna jugxo.
2ותורת הטבילות וסמיכת ידים ותחית המתים והדין הנצחי׃
3Kaj tion ni faros, se Dio permesos.
3ואת זאת נעשה אם יתן האל׃
4CXar cxe tiuj, kiuj unufoje estas allumitaj kaj gustumis la cxielan donon kaj farigxis partoprenantoj en la Sankta Spirito,
4כי אלה אשר נגה עליהם האור וטעמו ממתנת השמים ונתן להם חלקם ברוח הקדש׃
5kaj gustumis la bonan vorton de Dio kaj la potencojn de la estonta mondo,
5וטעמו את דבר אלהים הטוב וכחות העולם הבא וימעלו מעל׃
6kaj defalis, ne estas eble renovigi ilin ankoraux al pento, dum ili rekrucumas al si la Filon de Dio kaj elmetas lin al publika malhonoro.
6נמנעו מהתחדש עוד לתשובה כי צלבו להם מחדש את בן האלהים ויתנוהו למשל׃
7CXar la tero, kiu entrinkis la pluvon, sur gxin ofte venantan, kaj produktas kreskajxojn, tauxgajn por tiuj, pro kiuj gxi ankaux estas kultivata, ricevas benon de Dio;
7כי האדמה השותה את הגשם הירד עליה למכביר ומוציאה עשב טוב לעבדיה תשא ברכה מאת האלהים׃
8sed se gxi donas dornojn kaj kardojn, gxi estas malaprobata kaj proksima al malbeno; gxia fino estas en brulado.
8ואשר תוציא קוץ ודרדר נמאסה היא וקרובה למארה וסופה להשרף׃
9Sed ni certigas al ni aferojn pli bonajn pri vi, amatoj, kaj aferojn, kiuj akompanas savon, kvankam ni tiel parolas;
9אמנם ידידי מבטחים אנחנו בכם טבות מאלה וקרבות לישועה אף כי דברנו כזאת׃
10cxar Dio ne estas maljusta, por forgesi vian laboron kaj la amon, kiun vi montris al Lia nomo, servinte al la sanktuloj kaj ankoraux servante.
10כי האלהים לא יעות צדק לשכח את מעשיכם ואת עמל אהבתכם אשר הראיתם לשמו ששרתם ועודכם משרתים את הקדשים׃
11Sed ni deziras, ke cxiu el vi montru tian saman diligentecon por la plenumo de la espero gxis la fino;
11אבל חפצנו שכל אחד מכם גם ישקד שקוד להחזיק בשלמות התקוה עד הקץ׃
12por ke vi farigxu ne maldiligentaj, sed imitantoj de tiuj, kiuj per fido kaj pacienco heredas la promesojn.
12שלא תעצלו כי אם תלכו בעקבות היורשים באמונה וארך רוח את ההבטחות׃
13CXar kiam Dio promesis al Abraham, Li jxuris per Si mem (cxar Li ne povis jxuri per iu pli granda),
13כי בהבטיח אלהים את אברהם נשבע בנפשו יען אשר אין גדול ממנו להשבע בו׃
14dirante:Certe benante Mi benos vin, kaj multigante Mi multigos vin.
14ויאמר כי ברך אברכך והרבה ארבה אותך׃
15Kaj tiel, atendinte kun pacienco, li atingis la promeson.
15ויהי בהאריך נפשו השיג את ההבטחה׃
16CXar homoj jxuras per la pli granda, kaj cxe ili la jxuro por certigo estas fino de cxia disputado.
16בני האדם ישבעו בגדול מהם והשבועה להם קץ כל ערעור לקיום הדבר׃
17Kaj Dio, volante montri pli abunde al la heredantoj de la promeso la nesxangxeblecon de Sia intenco, intermetis jxuron,
17על כן כאשר רצה האלהים להראות ביותר את ירשי ההבטחה כי לא תשתנה עצתו ערב אתה בשבועה׃
18por ke per du nesxangxeblaj aferoj, en kiuj ne eble estas por Dio mensogi, fortan konsolon havu ni, kiuj rifugxis, por akiri la esperon antaux ni metitan,
18למען על פי שני דברים בלתי משתנים אשר חלילה לאלהים לשקר בם יהיה לנו אשר נסנו עליו זרוז גדול לאחז בתקוה הנתונה לפנינו׃
19kiun ni havas kiel ankron de la animo, firman kaj konstantan, enirantan internen de la kurteno;
19אשר היא לנפשנו לעוגין נכון וחזק ומגיע אל מבית לפרכת׃
20kien eniris Jesuo, la antauxulo por ni, farigxinte cxefpastro por cxiam laux la maniero de Melkicedek.
20אשר בא שמה ישוע העבר לפנינו ויהי כהן גדול לעולם על דברתי מלכי צדק׃