1Izrael estas vasta vinberujo, portas siajn fruktojn; sed ju pli multigxis liaj fruktoj, des pli li multigis siajn altarojn; ju pli bona estis lia lando, des pli belajn statuojn li starigis.
1גפן בוקק ישראל פרי ישוה לו כרב לפריו הרבה למזבחות כטוב לארצו היטיבו מצבות׃
2Ilia koro estas dividita, tial nun ili estas kondamnitaj; Li rompos iliajn altarojn, frakasos iliajn statuojn.
2חלק לבם עתה יאשמו הוא יערף מזבחותם ישדד מצבותם׃
3Nun ili diras:Ni ne havas regxon; cxar ni ne timas la Eternulon, kion do povas fari por ni regxo?
3כי עתה יאמרו אין מלך לנו כי לא יראנו את יהוה והמלך מה יעשה לנו׃
4Ili parolas vanajn vortojn, jxuras mensoge, kiam ili faras interligon; tial jugxo super ili aperos, kiel venena herbo sur la sulkoj de la kampo.
4דברו דברים אלות שוא כרת ברית ופרח כראש משפט על תלמי שדי׃
5Pri la bovidoj de Bet-Aven ektremos la logxantoj de Samario; cxar gxia popolo ekploros pri gxi, kaj la pastracxoj, kiuj gxojis pri gxi, ploros pri gxia gloro, kiu forigxis de gxi.
5לעגלות בית און יגורו שכן שמרון כי אבל עליו עמו וכמריו עליו יגילו על כבודו כי גלה ממנו׃
6La bovido mem estas forportita en Asirion, kiel donaco al la regxo- vengxonto; malhonoron ricevos Efraim, kaj Izrael hontos pro sia entrepreno.
6גם אותו לאשור יובל מנחה למלך ירב בשנה אפרים יקח ויבוש ישראל מעצתו׃
7Malaperos Samario kun sia regxo, kiel sxauxmo sur la suprajxo de akvo.
7נדמה שמרון מלכה כקצף על פני מים׃
8Detruitaj estos la altajxoj de Aven, la peko de Izrael; kardo kaj dornoj kreskos sur iliaj altaroj; ili diros al la montoj:Kovru nin; kaj al la montetoj:Falu sur nin.
8ונשמדו במות און חטאת ישראל קוץ ודרדר יעלה על מזבחותם ואמרו להרים כסונו ולגבעות נפלו עלינו׃
9Pli ol en la tempo de Gibea vi pekis, ho Izrael; tiam oni levigxis, sed nun milito en Gibea ne atingas la malbonagulojn.
9מימי הגבעה חטאת ישראל שם עמדו לא תשיגם בגבעה מלחמה על בני עלוה׃
10Konforme al Mia intenco Mi punos ilin, kaj kolektigxos kontraux ili popoloj, kiam ili estos punataj pro siaj du krimoj.
10באותי ואסרם ואספו עליהם עמים באסרם לשתי עינתם׃
11Efraim estas kiel bovido dresita, amanta drasxi. Mi metos jugon sur lian belan kolon, Mi rajdos sur Efraim, Jehuda plugos, Jakob erpos.
11ואפרים עגלה מלמדה אהבתי לדוש ואני עברתי על טוב צוארה ארכיב אפרים יחרוש יהודה ישדד לו יעקב׃
12Semu al vi justecon, tiam vi rikoltos amon; plugu al vi plugotajxon; estas tempo, por turni sin al la Eternulo, gxis Li venos kaj versxos sur vin justecon.
12זרעו לכם לצדקה קצרו לפי חסד נירו לכם ניר ועת לדרוש את יהוה עד יבוא וירה צדק לכם׃
13Vi plugas malpiajxon, vi rikoltas malbonagojn, vi mangxas frukton de mensogo; cxar vi fidas vian vojon, la multon de viaj herooj.
13חרשתם רשע עולתה קצרתם אכלתם פרי כחש כי בטחת בדרכך ברב גבוריך׃
14Sed farigxos tumulto en via popolo, kaj cxiuj viaj fortikajxoj estos detruitaj, kiel SXalman detruis Bet-Arbelon dum la milito; mortigita estos la patrino kune kun siaj infanoj.
14וקאם שאון בעמך וכל מבצריך יושד כשד שלמן בית ארבאל ביום מלחמה אם על בנים רטשה׃
15Tion faros al vi Bet-El pro via granda malpieco. Frue pereos, pereos la regxo de Izrael.
15ככה עשה לכם בית אל מפני רעת רעתכם בשחר נדמה נדמה מלך ישראל׃