1Kiam Efraim parolis, oni timis; li altigxis en Izrael. Sed li farigxis kulpa per Baal, kaj mortis.
1כדבר אפרים רתת נשא הוא בישראל ויאשם בבעל וימת׃
2Nun ili ankoraux pli pekas; ili faris al si el sia argxento statuojn, idolojn laux sia kompreno, kiuj estas ja cxiuj faritajxo de forgxistoj; ili parolas pri ili:Tiuj, kiuj oferbucxas homojn, povas kisi la bovidojn.
2ועתה יוספו לחטא ויעשו להם מסכה מכספם כתבונם עצבים מעשה חרשים כלה להם הם אמרים זבחי אדם עגלים ישקון׃
3Pro tio ili estos kiel matena nebulo, kiel roso, kiu frue malaperas, kiel grenventumajxo, kiun la vento forblovas de la drasxejo, kaj kiel fumo el la kamentubo.
3לכן יהיו כענן בקר וכטל משכים הלך כמץ יסער מגרן וכעשן מארבה׃
4Sed Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando Egipta; kaj alian Dion krom Mi vi ne devas koni, kaj ne ekzistas alia Savanto krom Mi.
4ואנכי יהוה אלהיך מארץ מצרים ואלהים זולתי לא תדע ומושיע אין בלתי׃
5Mi konis vin en la dezerto, en la lando de sekeco.
5אני ידעתיך במדבר בארץ תלאבות׃
6Kiam ili havis pasxtejon, ili satigxis; kaj kiam ili satigxis, tiam fierigxis ilia koro, kaj tial ili forgesis Min.
6כמרעיתם וישבעו שבעו וירם לבם על כן שכחוני׃
7Tial Mi estos por ili kiel leono, kiel leopardo, kiu embuskas cxe la vojo.
7ואהי להם כמו שחל כנמר על דרך אשור׃
8Mi atakos ilin, kiel ursino, kiu perdis la infanojn, Mi dissxiros ilian sxlositan koron, Mi mangxegos ilin tie, kiel leono; sovagxaj bestoj ilin dissxiros.
8אפגשם כדב שכול ואקרע סגור לבם ואכלם שם כלביא חית השדה תבקעם׃
9Vi pereigis vin, ho Izrael, cxar via savo estas nur en Mi.
9שחתך ישראל כי בי בעזרך׃
10Kie estas via regxo? li savu vin en cxiuj viaj urboj. Kie estas viaj jugxistoj, pri kiuj vi diris:Donu al mi regxon kaj estrojn?
10אהי מלכך אפוא ויושיעך בכל עריך ושפטיך אשר אמרת תנה לי מלך ושרים׃
11Mi donis al vi regxon en Mia kolero, kaj Mi forprenos lin en Mia indigno.
11אתן לך מלך באפי ואקח בעברתי׃
12Kunpakitaj estas la malbonagoj de Efraim, lia peko estas konservita.
12צרור עון אפרים צפונה חטאתו׃
13Doloroj de naskantino atakos lin. Li estas infano sensagxa; alie li ne starus longe en la pozicio de naskigxantaj infanoj.
13חבלי יולדה יבאו לו הוא בן לא חכם כי עת לא יעמד במשבר בנים׃
14El SXeol Mi savos ilin, de la morto Mi liberigos ilin; kie estas via veneno, ho morto? kie estas via pereigeco, ho SXeol? Sed la konsolo estas ankoraux kasxita antaux Miaj okuloj.
14מיד שאול אפדם ממות אגאלם אהי דבריך מות אהי קטבך שאול נחם יסתר מעיני׃
15Kvankam li estas fruktoricxa inter la fratoj, venos tamen vento orienta, vento de la Eternulo, blovanta el la dezerto, kaj tiam elsekigxos lia fonto, dezertigxos lia devenejo; kaj li disrabos la trezorejon de cxiuj grandvalorajxoj.
15כי הוא בין אחים יפריא יבוא קדים רוח יהוה ממדבר עלה ויבוש מקורו ויחרב מעינו הוא ישסה אוצר כל כלי חמדה׃
16Samario suferos, cxar gxi ribelis kontraux sia Dio. De glavo ili falos; iliaj malgrandaj infanoj estos frakasitaj, iliaj gravedulinoj estos dishakitaj.
16תאשם שמרון כי מרתה באלהיה בחרב יפלו עלליהם ירטשו והריותיו יבקעו׃