Esperanto

Hebrew: Modern

Isaiah

16

1Sendu sxafidon al la reganto de la tero el Sela en la dezerto sur la monton de la filino de Cion.
1שלחו כר משל ארץ מסלע מדברה אל הר בת ציון׃
2Kiel vaganta birdo, elpelita el la nesto, tiel estos la filinoj de Moab cxe la transirejoj de Arnon.
2והיה כעוף נודד קן משלח תהיינה בנות מואב מעברת לארנון׃
3Arangxu konsilon, faru decidon; simile al nokto faru vian ombron meze de la tago; kasxu la elpelitojn, ne malkasxu la vaganton.
3הביאו עצה עשו פלילה שיתי כליל צלך בתוך צהרים סתרי נדחים נדד אל תגלי׃
4Miaj elpelitaj Moabidoj logxu cxe vi; estu por ili sxirmo kontraux la rabanto, gxis cxesigxos la premado, finigxos la rabado, malaperos la piedpremanto el la lando.
4יגורו בך נדחי מואב הוי סתר למו מפני שודד כי אפס המץ כלה שד תמו רמס מן הארץ׃
5Kaj fortikigxos trono per favorkoreco, kaj sur gxi kun justeco en la tendo de David sidos jugxisto, celanta justecon, akcelanta la veron.
5והוכן בחסד כסא וישב עליו באמת באהל דוד שפט ודרש משפט ומהר צדק׃
6Ni auxdis pri la fiereco de Moab, ke gxi estas tre granda; lia malhumileco kaj fiereco kaj furiozado estas pli granda, ol lia forto.
6שמענו גאון מואב גא מאד גאותו וגאונו ועברתו לא כן בדיו׃
7Tial gxemkrios Moab pri si mem, cxiuj gxemkrios; pri la fundamentoj de Kir-HXareset ili ploras, profunde frapitaj.
7לכן ייליל מואב למואב כלה ייליל לאשישי קיר חרשת תהגו אך נכאים׃
8CXar la kampoj de HXesxbon dezertigxis, ankaux la vinbergxardenoj de Sibma; la estroj de la popoloj dishakis la plej bonajn brancxojn, kiuj atingis gxis Jazer, etendigxis en la dezerton; gxiaj markotoj disjxetigxis, transiris la maron.
8כי שדמות חשבון אמלל גפן שבמה בעלי גוים הלמו שרוקיה עד יעזר נגעו תעו מדבר שלחותיה נטשו עברו ים׃
9Tial per la ploro de Jazer mi ploros pri la vinbergxardeno de Sibma; mi priversxos vin per miaj larmoj, ho HXesxbon kaj Eleale; cxar krioj de triumfo falis sur viajn somerajn fruktojn kaj sur vian grenrikolton.
9על כן אבכה בבכי יעזר גפן שבמה אריוך דמעתי חשבון ואלעלה כי על קיצך ועל קצירך הידד נפל׃
10Forigxis de la kampo gxojo kaj gajeco, kaj en la vinbergxardenoj oni ne kantas nek gxojkrias; vinon en la vinpremejoj oni ne premas; la gxojkriojn Mi cxesigis.
10ונאסף שמחה וגיל מן הכרמל ובכרמים לא ירנן לא ירעע יין ביקבים לא ידרך הדרך הידד השבתי׃
11Tial mia interno sonas pri Moab kiel harpo, kaj mia koro pri Kir- HXeres.
11על כן מעי למואב ככנור יהמו וקרבי לקיר חרש׃
12Kaj kiam montrigxos, ke Moab senfortigxis sur la altajxo, kaj eniros en sian templon, por pregxi, li nenion atingos.
12והיה כי נראה כי נלאה מואב על הבמה ובא אל מקדשו להתפלל ולא יוכל׃
13Tio estas la vorto, kiun la Eternulo diris pri Moab antaux longe.
13זה הדבר אשר דבר יהוה אל מואב מאז׃
14Sed nun la Eternulo diris jene:Post tri jaroj, kiel estas la jaroj de dungito, malaltigxos la gloro de Moab kun la tuta grandnombreco, kaj restos tre malmulte, malgrandnombre.
14ועתה דבר יהוה לאמר בשלש שנים כשני שכיר ונקלה כבוד מואב בכל ההמון הרב ושאר מעט מזער לוא כביר׃