Esperanto

Hebrew: Modern

Isaiah

18

1Ve al la lando flanke ombrata, kiu trovigxas transe de la riveroj Etiopaj,
1הוי ארץ צלצל כנפים אשר מעבר לנהרי כוש׃
2kiu sendas senditojn per la maro kaj per kanaj sxipoj sur la akvo! Iru, rapidaj senditoj, al la popolo grandkreska kaj glathauxta, al la popolo, kiu estas pli terura, ol kia ajn alia, al la popolo lauxregulara kaj piedpremanta, kies landon tratrancxas riveroj.
2השלח בים צירים ובכלי גמא על פני מים לכו מלאכים קלים אל גוי ממשך ומורט אל עם נורא מן הוא והלאה גוי קו קו ומבוסה אשר בזאו נהרים ארצו׃
3Vi cxiuj, kiuj trovigxas en la mondo kaj logxas sur la tero! rigardu, kiam oni levos standardon; kaj auxskultu, kiam oni ekblovos per trumpeto.
3כל ישבי תבל ושכני ארץ כנשא נס הרים תראו וכתקע שופר תשמעו׃
4CXar tiel diris al mi la Eternulo:Mi restos trankvila kaj rigardos en Mia logxejo, kiel serena varmego cxe hela lumo, kiel rosa nubo cxe varmego de rikolto.
4כי כה אמר יהוה אלי אשקוטה ואביטה במכוני כחם צח עלי אור כעב טל בחם קציר׃
5CXar antaux la rikolto, kiam la florado finigxis kaj la floro farigxis matura bero, Li detrancxos la brancxojn per trancxiloj kaj deprenos la vinberbrancxojn.
5כי לפני קציר כתם פרח ובסר גמל יהיה נצה וכרת הזלזלים במזמרות ואת הנטישות הסיר התז׃
6CXio kune estos lasita por la rabobirdoj de la montoj kaj por la bestoj de la tero; kaj la rabobirdoj logxos super gxi en somero, kaj cxiaj bestoj de la tero super gxi vintros.
6יעזבו יחדו לעיט הרים ולבהמת הארץ וקץ עליו העיט וכל בהמת הארץ עליו תחרף׃
7En tiu tempo sur la lokon de la nomo de la Eternulo Cebaot, sur la monton Cion, alportos donacojn al la Eternulo Cebaot la popolo grandkreska kaj glathauxta, la popolo, kiu estas pli terura, ol kia ajn alia, la popolo lauxregulara kaj piedpremanta, kies landon tratrancxas riveroj.
7בעת ההיא יובל שי ליהוה צבאות עם ממשך ומורט ומעם נורא מן הוא והלאה גוי קו קו ומבוסה אשר בזאו נהרים ארצו אל מקום שם יהוה צבאות הר ציון׃