1En tiu tago la Eternulo punos per Sia peza kaj granda kaj forta glavo la levjatanon, la serpenton eltordigxeman, kaj la levjatanon, la serpenton kurbigxantan; kaj Li mortigos la drakon, kiu estas en la maro.
1ביום ההוא יפקד יהוה בחרבו הקשה והגדולה והחזקה על לויתן נחש ברח ועל לויתן נחש עקלתון והרג את התנין אשר בים׃
2En tiu tago kantu pri gxi, pri la kara vinbergxardeno:
2ביום ההוא כרם חמד ענו לה׃
3Mi, la Eternulo, estas gxia gardanto; cxiumomente Mi trinkigas gxin; por ke neniu gxin difektu, Mi gardas gxin tage kaj nokte.
3אני יהוה נצרה לרגעים אשקנה פן יפקד עליה לילה ויום אצרנה׃
4CXu Mi ne havas koleron? cxu iu elmetus batale kontraux Mi dornojn kaj pikarbustojn? Mi elpasxus kontraux ilin, kaj cxiujn kune forbruligus.
4חמה אין לי מי יתנני שמיר שית במלחמה אפשעה בה אציתנה יחד׃
5Nur en la okazo, se oni sercxus Mian defendon, por fari pacon kun Mi, oni farus kun Mi pacon.
5או יחזק במעוזי יעשה שלום לי שלום יעשה לי׃
6En la estonteco Jakob enradikigxos; Izrael ekfloros kaj ellasos verdajn brancxojn; kaj ili plenigos la mondon per fruktoj.
6הבאים ישרש יעקב יציץ ופרח ישראל ומלאו פני תבל תנובה׃
7CXu li estis frapata tiel, kiel estis frapataj liaj frapantoj? aux cxu li estas mortigita tiel, kiel estas mortigitaj liaj mortigintoj?
7הכמכת מכהו הכהו אם כהרג הרגיו הרג׃
8Nur kiam la mezuro tro plenigxis, Vi punis lin per ekzilo:Li elpelis lin per Sia potenca blovo en la tago de orienta vento.
8בסאסאה בשלחה תריבנה הגה ברוחו הקשה ביום קדים׃
9Tial tiamaniere estos forvisxita la malbonagado de Jakob; kaj la tuta frukto de la forigo de lia peko konsistos en tio, ke li faros cxiujn sxtonojn de la altaroj kiel dispecigxintaj kalksxtonoj, ke ne plu restu la sanktaj stangoj kaj la idoloj de la suno.
9לכן בזאת יכפר עון יעקב וזה כל פרי הסר חטאתו בשומו כל אבני מזבח כאבני גר מנפצות לא יקמו אשרים וחמנים׃
10CXar urbo fortikigita estos solecigita, logxloko estos forlasita kaj forrestigita kiel dezerto; tie pasxtigxos bovido, tie gxi ripozos kaj formangxos gxiajn kreskajxojn.
10כי עיר בצורה בדד נוה משלח ונעזב כמדבר שם ירעה עגל ושם ירבץ וכלה סעפיה׃
11Kiam sekigxos gxiaj brancxoj, oni ilin rompos; venos virinoj kaj forbruligos ilin. CXar tio ne estas popolo prudenta, tial gxia Kreinto ne kompatos gxin, kaj gxia Farinto gxin ne indulgos.
11ביבש קצירה תשברנה נשים באות מאירות אותה כי לא עם בינות הוא על כן לא ירחמנו עשהו ויצרו לא יחננו׃
12Kaj en tiu tago la Eternulo debatos la fruktojn, komencante de la fluo de la Rivero gxis la torento de Egiptujo; kaj vi, ho Izraelidoj, estos kolektitaj unu post unu.
12והיה ביום ההוא יחבט יהוה משבלת הנהר עד נחל מצרים ואתם תלקטו לאחד אחד בני ישראל׃
13Kaj en tiu tago oni ekblovos per granda trumpeto, kaj venos tiuj, kiuj perdigxis en la lando Asiria kaj kiuj estis elpelitaj en la landon Egiptan, kaj ili adorklinigxos antaux la Eternulo sur la sankta monto en Jerusalem.
13והיה ביום ההוא יתקע בשופר גדול ובאו האבדים בארץ אשור והנדחים בארץ מצרים והשתחוו ליהוה בהר הקדש בירושלם׃